前往目錄

Kiun vorton vi uzas?

貼文者: gianich73, 2011年10月14日

訊息: 6

語言: Esperanto

gianich73 (顯示個人資料) 2011年10月14日下午1:33:50

Sardelo aŭ Sardino?

Timtim (顯示個人資料) 2011年10月14日下午2:21:32

gianich73:Sardelo aŭ Sardino?
Nu, ili ne estas la samaj fiŝoj, do mi uzus kiu estas la ĝusta depende de pri kiu fiŝo temas.

Se temus pri virino el insulo apud Italujo, tiam tamen mi priskribus ŝin sardino kaj neniam sardelo okulumo.gif

gianich73 (顯示個人資料) 2011年10月14日下午2:36:33

Timtim:Nu, ili ne estas la samaj fiŝoj, do mi uzus kiu estas la ĝusta depende de pri kiu fiŝo temas.
Mi pensadis ke ili estis la samaj fiŝoj. Kio ili nomiĝas en la angla?

alimales (顯示個人資料) 2011年10月14日下午3:11:59

gianich73:Mi pensadis ke ili estis la samaj fiŝoj. Kio ili nomiĝas en la angla?
Laŭ ReVo
sardino : sardine
sardelo : anchovy

Timtim (顯示個人資料) 2011年10月14日下午3:16:45

gianich73:Mi pensadis ke ili estis la samaj fiŝoj. Kio ili nomiĝas en la angla?
Ankaŭ mi devis kontroli! Mi pensis unue, ke oni proponis la vorton sardelo pro malkontento, ke sardino povus havi duan signifon. Sed ne.

En la angla temas pri anchovy kaj sardine. Jen artikolo kiu klarigas la distingon.

Eble ne estas diferenco en la Esperanto-senco. Certe la difino estas la sama: "Genro el familio klupeedoj (Sardina), ofte konservitaj ankoraŭ malgrandaj en oleo."

Tjeri (顯示個人資料) 2011年10月14日下午4:24:58

La afero estas iom pli komplika, bedaŭrinde.
Sardelo, anĉovo, engraŭlo, sproto, pilĉardo, klupeo...( mi certe forgesas iujn) la vortaroj ne bone distingas la fiŝojn el ilia skatola preparado....
malgajo.gif

Mi mem uzas sardino por la olee enskatolitaj, kaj anĉovo por la sale enbokalitaj.

回到上端