Ĉu vi iam havis Esperantan krizon,
od Solulo, 14 października 2011
Wpisy: 41
Język: Esperanto
mihxil (Pokaż profil) 15 października 2011, 09:20:10
Solulo:Ĉu vi iam havis Esperantan krizonSenĉese.
Solulo:Nur la majstro Zamenhof estis perfekta.Jen unu el la kialoj.
Solulo:Ah, feliĉe.
maratonisto (Pokaż profil) 15 października 2011, 09:59:38
La Eŭropa komunumo elspezas 350 miliardojn da eŭroj ĉiujare por instrui la anglan. Por Esperanto sufiĉus 70-100 miliardoj ĉiujare. Nun kalkulu, kiom da monoj povus havi ĉiu:
250 (350-100) miliardoj / 500 milionoj loĝantoj = 500 eŭroj jare povus ŝpari ĉiu (!) eŭropano.
Solulo (Pokaż profil) 15 października 2011, 15:51:41
Ĉu ĉi tio ne povas kaŭzi ĉe ni ian lingvan deprimon? Vera malbeno de la Turo de Babel.
dobri (Pokaż profil) 16 października 2011, 16:52:09
Plu mi opinias tion amuza!
Altebrilas (Pokaż profil) 16 października 2011, 17:14:12
Chainy (Pokaż profil) 16 października 2011, 21:04:57
Solulo:kaj volis forlasi la ideon, lingvon, tuton, resulte de seniluziĝo, laciĝo ktp.Mi nur havas dubojn pri mia partopreno en Esperantujo, kiam mi renkontas homojn kiel vin kaj viajn amikojn barat kaj Targanook.
Vi insistas plendaĉi tuttempe pri la angla lingvo kaj eĉ pri ĝiaj denaskaj parolantoj. Mi ne komprenas kial, laŭ vi, devas esti 'ili' (anglaparolantoj) kontraŭ 'ni' (ĉiuj ceteraj).
Solulo:Kiamaniere vi venkis ĉi tiun senton?Mi provas esperi, ke homoj kiel vi reprezentas nur tre malgrandan elcenton de Esperantistoj. Sed bedaŭrinde mi ne certas pri tio.
targanook (Pokaż profil) 16 października 2011, 21:35:28
Chainy:Kara, estimata, saĝa Chainy. Haltu vian batalon kun ni. Tiu fadeno temas pri la krizo en uzado/lernado de Esperanto. Ne pri viaj rilatoj al ceteraj uzantoj de tiu ĉi forumo. Mi amas vin, same Barat kaj Solulo. Do ne plendaĉu, amu nin. Ni estu fratoj, ne malamikoj.Solulo:kaj volis forlasi la ideon, lingvon, tuton, resulte de seniluziĝo, laciĝo ktp.Mi nur havas dubojn pri mia partopreno en Esperantujo, kiam mi renkontas homojn kiel vin kaj viajn polajn amikojn barat kaj Targanook.
Vi insistas plendaĉi tuttempe pri la angla lingvo kaj eĉ pri ĝiaj denaskaj parolantoj. Mi ne komprenas, kial laŭ vi devas esti 'ili' (anglaparolantoj) kontraŭ 'ni' (ĉiuj ceteraj).
Solulo:Kiamaniere vi venkis ĉi tiun senton?Mi provas esperi, ke homoj kiel vi reprezentas nur tre malgrandan elcenton de Esperantistoj. Sed bedaŭrinde mi ne certas pri tio.
Chainy (Pokaż profil) 16 października 2011, 21:55:08
targanook:Tiu fadeno temas pri la krizo en uzado/lernado de Esperanto. Ne pri viaj rilatoj al ceteraj uzantoj de tiu ĉi forumo.Laŭ la vortoj de Solulo mem, ĉi tiu fadeno temas pri tio, ĉu ni iam "volis forlasi la ideon, lingvon, tuton, resulte de seniluziĝo, laciĝo ktp.".
Vi, Solulo kaj barat tre bone donas al mi multe da kialoj por seniluziiĝo kaj laciĝo ktp, do mia komento estis tute laŭ la temo.
targanook:Mi amas vin, same Barat kaj Solulo. Do ne plendaĉu, amu nin. Ni estu fratoj, ne malamikoj.Nu ĉio dependas de via estonta konduto. Ni vidos.
targanook (Pokaż profil) 16 października 2011, 22:00:22
Chainy:Vi, Solulo kaj barat tre bone donas al mi multe da kialoj por seniluziiĝo kaj laciĝo ktp, do mia respondo estis tute laŭ la temo.Sed imagu, ke tio estas reciproka. Ne kontraŭbatalu malbonon per alia malbono. Tio nur kondukas al la ekscito de la konflikto. Kaj neniu el ni vere tion volas.
targanook (Pokaż profil) 16 października 2011, 22:07:06