Ĉu vi iam havis Esperantan krizon,
Solulo,2011年10月14日の
メッセージ: 41
言語: Esperanto
Solulo (プロフィールを表示) 2011年10月14日 15:10:55
Kiamaniere vi venkis ĉi tiun senton?
Ni diskutu ĉi tie pri psikaj aspektoj de la "esperanta deprimo."
novatago (プロフィールを表示) 2011年10月14日 16:54:37
Solulo:kaj volis forlasi la ideon, lingvon, tuton, resulte de seniluziĝo, laciĝo ktp.La problemo por mi ne estas la lingvo sed la ĉiamaj, absurdaj, senbazaj diskutoj pri ĝi kaj la ŝajna manko de volo al uzi ĝin por paroli pri ĉiutagaj aferoj.
Kiamaniere vi venkis ĉi tiun senton?
Por venki la laciĝon, mi memorigas min ke mia celo, kiam mi eklernis ĝin, estis simple uzi ĝin. Ne diskuti pri la mal/bezono de gramatikaĵoj.
Ĝis, Novatago.
Desmut (プロフィールを表示) 2011年10月14日 17:20:26


cellus (プロフィールを表示) 2011年10月14日 17:30:58
La kialo ke mi reaktiviĝis kiel esperantoparolanto estis ke mi hazarde konatiĝis kun persono kiu gvidis kurson de esperanto sen vere scii la lingvon, kaj la instruista nervo vekiĝis. Estis amuze instrui la lingvon, kaj tiel mi pli kaj pli interesiĝis. La retejo Lernu! ankaŭ ludis certan rolon.
Kion mi nun ŝatis pri esperanto estis ke mi ne ĉiam devis provi klarigi al homoj la esencon de interlingua. Fakte la ideo de fundamento ne estas malbona.
Lingvoj estas simple iloj, kaj oni elektas la ilojn kiujn oni kredas ke oni bezonas.
antoniomoya (プロフィールを表示) 2011年10月14日 18:56:21
Solulo:Ĉu vi iam havis Esperantan krizon, kaj volis forlasi la ideon, lingvon, tuton, resulte de seniluziĝo, laciĝo ktp.Oh, jes, plurfoje. Tiumomente mem mi demandas min kion mi faras ĉi tie, provante mallerte skribi en Esperanto.
Kiamaniere vi venkis ĉi tiun senton?
Ĉu vi scias kio seniluziigas min? Mia nekapablo pensi rekte kaj flue en Esperanto, malgraŭ ĉiuj miaj penoj. Eble mi jam estas tro maljuna por enigi min en ĉi tiu afero, kaj por atingi la menciitan celon.
Nature, mi ankoraŭ ne venkis la senton pri kiu vi parolas, kontraŭe, mi trenas tiun elreviĝon tagon post tago.
Mi miras kiam mi vidas la lertecon kaj facilecon kiujn vi ĉiuj montras skribante (kaj eble parolante) en Esperanto. Dika envio.
Amike.
barat (プロフィールを表示) 2011年10月14日 19:29:18
Solulo (プロフィールを表示) 2011年10月14日 19:42:38
Mi ankaŭ spertas la duan periodon de mia esperanteco. Dum la unua periodo (1983-87) mi parolis pli flue kaj lerte. Tamen post tiom da jaroj estas ege facile rememori aĵojn lernitaj antaŭ 30 jaroj.
Ĉu mi same facile ekmemorigus la hungaran kiun mi lernis estante studento? Nem tudom = mi ne scias.
Solulo (プロフィールを表示) 2011年10月14日 20:42:09
antoniomoya:Ne troigu Antonio. Via Esperanto estas bona kaj laŭdinda. Se ĉiuj parolus tiel!
Mi miras kiam mi vidas la lertecon kaj facilecon kiujn vi ĉiuj montras skribante (kaj eble parolante) en Esperanto. Dika envio.
Amike.
Ni ĉiuj faras erarojn. Nur la majstro Zamenhof estis perfekta.

darkweasel (プロフィールを表示) 2011年10月15日 7:53:01
Solulo:Nur la majstro Zamenhof estis perfekta.Eĉ li ne - almenaŭ en PMEG estas Zamenhofaj frazoj, kiujn ĝi markas evitindaj.
barat (プロフィールを表示) 2011年10月15日 7:57:46
darkweasel:Tiam la lingvo ankoraŭ ne estis preta kaj tute fiksita. Sed estas tute mirakle, ke oni nun povas legi Zamenhofajn tekstojn kaj ili estas preskaŭ egalaj al la hodiaŭaj.Solulo:Nur la majstro Zamenhof estis perfekta.Eĉ li ne - almenaŭ en PMEG estas Zamenhofaj frazoj, kiujn ĝi markas evitindaj.