去目錄頁

Ĉu vi iam havis Esperantan krizon,

从 Solulo, 2011年10月14日

讯息: 41

语言: Esperanto

Solulo (显示个人资料) 2011年10月14日下午3:10:55

kaj volis forlasi la ideon, lingvon, tuton, resulte de seniluziĝo, laciĝo ktp.
Kiamaniere vi venkis ĉi tiun senton?

Ni diskutu ĉi tie pri psikaj aspektoj de la "esperanta deprimo."

novatago (显示个人资料) 2011年10月14日下午4:54:37

Solulo:kaj volis forlasi la ideon, lingvon, tuton, resulte de seniluziĝo, laciĝo ktp.
Kiamaniere vi venkis ĉi tiun senton?
La problemo por mi ne estas la lingvo sed la ĉiamaj, absurdaj, senbazaj diskutoj pri ĝi kaj la ŝajna manko de volo al uzi ĝin por paroli pri ĉiutagaj aferoj.

Por venki la laciĝon, mi memorigas min ke mia celo, kiam mi eklernis ĝin, estis simple uzi ĝin. Ne diskuti pri la mal/bezono de gramatikaĵoj.

Ĝis, Novatago.

Desmut (显示个人资料) 2011年10月14日下午5:20:26

Kiamaniere mi venkis tiun senton? Do...partoprenante kongreson! ridego.gif mi sciis tiam ke Esperanto vere utilas por ĉia bezono kaj por ĉia diskuto...post tio, oni ne bezonas plu da kritikoj, oni sentas sin tre bone kaj neniu klaĉaĵo aŭ onidiraĵo povas igi vin senti ke "Jes, ja Esperanto ne estas utila afero..." tute male, igas vin senti la aliajn kiel stultulojn...aŭ eblaj esperantistajn lernontojn...sed, mi pensas ke la vera medikamento estas kongreso...aŭ renkonto kun samideanoj ridulo.gif

cellus (显示个人资料) 2011年10月14日下午5:30:58

Dum multaj jaroj mi estis aktiva en la movado de Interlingua. Mi ne sentis ian specialan esperantan krizon, mi simple lernis alian lingvon kaj provis uzi ĝin.

La kialo ke mi reaktiviĝis kiel esperantoparolanto estis ke mi hazarde konatiĝis kun persono kiu gvidis kurson de esperanto sen vere scii la lingvon, kaj la instruista nervo vekiĝis. Estis amuze instrui la lingvon, kaj tiel mi pli kaj pli interesiĝis. La retejo Lernu! ankaŭ ludis certan rolon.

Kion mi nun ŝatis pri esperanto estis ke mi ne ĉiam devis provi klarigi al homoj la esencon de interlingua. Fakte la ideo de fundamento ne estas malbona.

Lingvoj estas simple iloj, kaj oni elektas la ilojn kiujn oni kredas ke oni bezonas.

antoniomoya (显示个人资料) 2011年10月14日下午6:56:21

Solulo:Ĉu vi iam havis Esperantan krizon, kaj volis forlasi la ideon, lingvon, tuton, resulte de seniluziĝo, laciĝo ktp.
Kiamaniere vi venkis ĉi tiun senton?
Oh, jes, plurfoje. Tiumomente mem mi demandas min kion mi faras ĉi tie, provante mallerte skribi en Esperanto.

Ĉu vi scias kio seniluziigas min? Mia nekapablo pensi rekte kaj flue en Esperanto, malgraŭ ĉiuj miaj penoj. Eble mi jam estas tro maljuna por enigi min en ĉi tiu afero, kaj por atingi la menciitan celon.

Nature, mi ankoraŭ ne venkis la senton pri kiu vi parolas, kontraŭe, mi trenas tiun elreviĝon tagon post tago.

Mi miras kiam mi vidas la lertecon kaj facilecon kiujn vi ĉiuj montras skribante (kaj eble parolante) en Esperanto. Dika envio.

Amike.

barat (显示个人资料) 2011年10月14日下午7:29:18

Mi ne havis esperantan krizon, sed por 25 jaroj mi ĝin simple ne uzis (mi uzis la anglan, germanan, hispanan...). Nur antaŭnelonge mi revenis al Esperanto kaj strange - mi memoras preskaŭ ĉion, kion mi unue lernis. Tial mi pensas, ke Esperanto estas tre bona lingvo.

Solulo (显示个人资料) 2011年10月14日下午7:42:38

Estas interesa la funkcio de homa memoro. Iam mi renkontis maljunulon 85 jaroj aĝa kiu deklamis por mi la latinan kaj grekan poezion kiun li estis lernita dum siaj lernejaj jaroj. Neforgesebla sperto. Mi estas certa ke li ne memoris kion li manĝis antaŭ du tagoj.

Mi ankaŭ spertas la duan periodon de mia esperanteco. Dum la unua periodo (1983-87) mi parolis pli flue kaj lerte. Tamen post tiom da jaroj estas ege facile rememori aĵojn lernitaj antaŭ 30 jaroj.

Ĉu mi same facile ekmemorigus la hungaran kiun mi lernis estante studento? Nem tudom = mi ne scias.

Solulo (显示个人资料) 2011年10月14日下午8:42:09

antoniomoya:

Mi miras kiam mi vidas la lertecon kaj facilecon kiujn vi ĉiuj montras skribante (kaj eble parolante) en Esperanto. Dika envio.

Amike.
Ne troigu Antonio. Via Esperanto estas bona kaj laŭdinda. Se ĉiuj parolus tiel!
Ni ĉiuj faras erarojn. Nur la majstro Zamenhof estis perfekta.
rideto.gif

darkweasel (显示个人资料) 2011年10月15日上午7:53:01

Solulo:Nur la majstro Zamenhof estis perfekta.
Eĉ li ne - almenaŭ en PMEG estas Zamenhofaj frazoj, kiujn ĝi markas evitindaj.

barat (显示个人资料) 2011年10月15日上午7:57:46

darkweasel:
Solulo:Nur la majstro Zamenhof estis perfekta.
Eĉ li ne - almenaŭ en PMEG estas Zamenhofaj frazoj, kiujn ĝi markas evitindaj.
Tiam la lingvo ankoraŭ ne estis preta kaj tute fiksita. Sed estas tute mirakle, ke oni nun povas legi Zamenhofajn tekstojn kaj ili estas preskaŭ egalaj al la hodiaŭaj.

回到上端