Kwa maudhui

Infinitivoj pasivoj

ya Hyperboreus, 23 Oktoba 2011

Ujumbe: 21

Lugha: Esperanto

darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 26 Oktoba 2011 10:11:30 asubuhi

zan:Ĉar povas esti kialo ke Zamenhof ne faris tiel. rideto.gif
La plej verŝajna kialo estas, ke en plej multaj (ĉu ĉiuj?) vivantaj eŭropaj lingvoj oni tion ne povas fari, sed esprimas pasivan infinitivon per kunmetita verbo. Tial li verŝajne pensis, ke kisati al eŭroplingva leganto enhavas tro multe da informo en tro kunpakita formo. Ja ankaŭ en hodiaŭa Esperanto tiaj formoj ne estas oftaj, verŝajne ĝuste pro la sama kialo! Sed ili estas eblaj.

Ĝenerale la verbigo de adjektivoj - afero verŝajne natura al vi japanlingvanoj - estas relative moderna esprimomaniero. Zamenhof ja faris tion (en la Fundamento ni trovas ekzemple kuraĝas, sani, malsani), sed pli malofte ol ni hodiaŭ faras tion. Jen evoluo de la lingvo!

Fakte al tio ĉi konvenas la fadeno pri epokaj parolstiloj.

Hyperboreus (Wasifu wa mtumiaji) 26 Oktoba 2011 3:29:41 alasiri

Forigite

ZMan (Wasifu wa mtumiaji) 26 Oktoba 2011 3:50:37 alasiri

Teorie, "malebli" ekzistas (ĉar "ebli" kaj "malebligi" (agi tiel, ke io ne estas ebla) ekzistas ankaŭ), sed mi preferas "ne ebli", pro ĝia plia komprenebleco.

Kirilo81 (Wasifu wa mtumiaji) 26 Oktoba 2011 4:07:05 alasiri

zan:Esperanto ja estas libera lingvo, kiun oni rajtas laŭplaĉe ŝanĝi.
Ho mia dio, ne!
Esperanton oni povas ne ŝanĝi, krom se tion permesas la normoj de la Fundamento (kiu ja definas, kio estas Esperanto). Fakte en Esperanto vi povas malpli ŝanĝi ol en etnolingvo, ĉar vi neniel rajtas ŝanĝi parton de la Fundamento (dum en etnolongvoj teorie ĉio ŝanĝeblas).

sudanglo (Wasifu wa mtumiaji) 26 Oktoba 2011 4:35:22 alasiri

La 'rigideco' en la evoluo de la lingvo ŝuldiĝas ne tiom al deziro konformi al la Fundamento, kiom al la deziro ke Esperanto ne sekvu la vojon de la naturaj lingvoj, kiuj libere permesas la aperon en si de ĉia neregulaĵo.

Se Esperanto permesus ajnan evoluon, tiel ke gi fariĝus same ĥaosa kiel la naturaj lingvoj, ĝi perdus unu grandan avantaĝon por sia destinita rolo, konservante sole la kvalifikon ke ĝi estas neŭtrala.

robbkvasnak (Wasifu wa mtumiaji) 26 Oktoba 2011 6:00:35 alasiri

Jen mia starpunkto: Ĉiu rajtas diri aŭ skribi laŭplaĉe SED se la aliaj esperantoparolantoj ne uzas tiun novan formon, ĝi ne eniros la lingvon. Se mi volas inventi verbon "mugli" por diri "dormi kun plena stomako" mi rajtas tion diri aŭ skribi. Plejverŝajne neniuj aliaj esperantistoj akceptus tion kaj mi estus la ununura "muglanto" de Esperantio.

Hyperboreus (Wasifu wa mtumiaji) 26 Oktoba 2011 9:05:24 alasiri

Forigite

zan (Wasifu wa mtumiaji) 27 Oktoba 2011 1:57:14 asubuhi

Hyperboreus:La meĥanismo de derivi per sufiksoj, estas miaopinie unu el plej bazaj ecoj de la Esperanto.
Mi demandas, ĉu la participaj sufiksoj estas samaj kiel la aliaj originaj sufiksoj. Se ne, "kisati"(ankaŭ eĉ kisatas) estas ŝanĝo al Zamenhofa intenco vole nevole.

Gramatiko montras por participo nur 3 finaĵojn: -a,-o,-e sed neniam -i. La aliaj sufiksoj povas havi ĉiujn. "Li maljunulas" estas stranga, sed eblas(agas kiel maljunulo?).

sudanglo (Wasifu wa mtumiaji) 27 Oktoba 2011 10:24:14 asubuhi

La vorto maljunulo konsistas el 4 partoj: mal, jun, ul, o. La plej grava el ili, sen kiu la vorto ne estas ebla, estas jun.
Ĉu vere? Mi dirus ke la plej grava parto de la vorto, sen kiu la vorto ne eblas, estas la 'o'. La resto de la elementoj indikas kian specon de 'o'.

Kial oni preferus diri 'pli bone esti amata ol ŝatata' anstataŭ 'pli bone amati ol ŝatati', mi ne scias.

Eble estas logika kialo. Ĉiukaze, tio estus pli kutima, kaj komprenebla.

Hyperboreus (Wasifu wa mtumiaji) 27 Oktoba 2011 2:05:07 alasiri

Forigite

Kurudi juu