Al la enhavo

Infinitivoj pasivoj

de Hyperboreus, 2011-oktobro-23

Mesaĝoj: 21

Lingvo: Esperanto

Hyperboreus (Montri la profilon) 2011-oktobro-23 14:48:00

Forigite

darkweasel (Montri la profilon) 2011-oktobro-23 16:19:34

Jes, tio eblas (kvankam esti kisata estas pli komprenebla).

Cetere, anstataŭ kisus en viaj klarigoj vi celis kisu.

Hyperboreus (Montri la profilon) 2011-oktobro-23 16:40:50

Forigite

zan (Montri la profilon) 2011-oktobro-25 08:30:01

kisati? demando.gif
Jes, tio eblas (kvankam esti kisata estas pli komprenebla).
'Kisati' ŝajnas laŭlogika sed al mi stranga.

Ŝi estas bela. -- Ŝi belas. -- beli
Ŝi estas kisata. -- Ŝi kisatas. -- kisati?

Mi opinias, ke la participoj ne povas verbiĝi.
beli -- belo = ne homo
kisati -- kisato = homo

Vere strange, se la la participoj fariĝus infinitivo kaj verbiĝus.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-oktobro-25 12:50:28

zan:
Mi opinias, ke la participoj ne povas verbiĝi.
Sed ili ja povas!

zan (Montri la profilon) 2011-oktobro-25 23:26:32

darkweasel:
zan:
Mi opinias, ke la participoj ne povas verbiĝi.
Sed ili ja povas!
Tio estas jam disvastiĝinta formo, kiun Zamenhof mem neniam uzis. Mi akceptas tion.
Sed participo ne povas fariĝi infinitivo, ĉu ne?

Ŝi estas bela. -- Ŝi belas. -- beli
Ŝi estas kisata. -- Ŝi kisatas. -- kisati

La participoj estas faritaj de verboj. Estas strange, ke ili denove fariĝas aliaj verboj. Ĉu ion klarigas pri tio PMEG?

Hyperboreus (Montri la profilon) 2011-oktobro-26 00:41:56

Forigite

mihxil (Montri la profilon) 2011-oktobro-26 07:55:13

zan:La participoj estas faritaj de verboj. Estas strange, ke ili denove fariĝas aliaj verboj. Ĉu ion klarigas pri tio PMEG?
Ne elpensu novajn regulojn. Esperanto estas libera lingvo, kaj eblas fari memstarajn decidojn sen ĉiama konsulto al aŭtoritato. Kompreneble 'kisati' eblas. Povas esti ke ĝi estas 'stranga' kaj malofte uzata, sed se iu trovus utilon por ĝi, mi neniel kontraŭus.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-oktobro-26 08:10:09

zan:
darkweasel:
zan:
Mi opinias, ke la participoj ne povas verbiĝi.
Sed ili ja povas!
Tio estas jam disvastiĝinta formo, kiun Zamenhof mem neniam uzis. Mi akceptas tion.
Sed participo ne povas fariĝi infinitivo, ĉu ne?

Ŝi estas bela. -- Ŝi belas. -- beli
Ŝi estas kisata. -- Ŝi kisatas. -- kisati

La participoj estas faritaj de verboj. Estas strange, ke ili denove fariĝas aliaj verboj. Ĉu ion klarigas pri tio PMEG?
Estus laŭ mi multe pli strange, se el estas kisata oni povus fari kisatas, sed el esti kisata oni ne povus fari kisati. Tiu ĉi lasta formo estas ja tute ebla, kvankam malofta.

Cetere, unuvortaj pasivaj infinitivoj ne estas specialaĵo de Esperanto, sed ekzistas ankaŭ en Latino. Se oni volas do, tradukante latinlingvan tekston al Esperanto, resti same konciza, ja utilas traduki la latinlingvan vorton basiari per kisati.

zan (Montri la profilon) 2011-oktobro-26 09:51:36

darkweasel:Cetere, unuvortaj pasivaj infinitivoj ne estas specialaĵo de Esperanto, sed ekzistas ankaŭ en Latino. Se oni volas do, tradukante latinlingvan tekston al Esperanto, resti same konciza, ja utilas traduki la latinlingvan vorton basiari per kisati.
Se tio eblas en Latino, kial Zamenhof ne faris tiel ekde la komenco?

Mia demando: Ĉu participaj sufiksoj estas samaj kiel la aliaj?
La vorto maljunulo konsistas el 4 partoj: mal, jun, ul, o. La plej grava el ili, sen kiu la vorto ne estas ebla, estas jun. Ĝi estas la radiko. (...) Post la radiko estas -ul-. Ĝi estas sufikso. La aliaj sufiksoj: -aĉ-, -ad-, -aĵ-, -an-, -ar-, -ebl-, -ec-, -eg-, -em-, -estr-, -et-, -id-, -ig-, -iĝ-, -il-, -in-, -ind-, -ing-, -ism-, -ist-, -obl-, -on-, -op-, -uj-, -um-, -ĉj-, -nj-.
La participaj formoj havas specialajn regulojn ol la aliaj sufiksoj.

-anta,-inta,-onta,-ata,-ita,-ota
= ili esprimas econ.
-anto,-into,-onto,-ato,-ito,-oto
= ili estas personoj.

-inda,-ebla
= ili esprimas econ.
-indo,-eblo
=ili ne estas personoj, sed io tia.

Kial Zamenhof unue ne kreis la formojn: -anti,-inti,-onti,-ati,-iti,-oti, kiuj estas verboj por signifi ian staton sammaniere kiel -igi, -iĝi?

Esperanto ja estas libera lingvo, kiun oni rajtas laŭplaĉe ŝanĝi. Sed tion mi ne ŝatas. Ĉar povas esti kialo ke Zamenhof ne faris tiel. rideto.gif

Reen al la supro