Infinitivoj pasivoj
kelle poolt Hyperboreus, 23. oktoober 2011
Postitused: 21
Keel: Esperanto
Hyperboreus (Näita profiili) 23. oktoober 2011 14:48.00
darkweasel (Näita profiili) 23. oktoober 2011 16:19.34
Cetere, anstataŭ kisus en viaj klarigoj vi celis kisu.
Hyperboreus (Näita profiili) 23. oktoober 2011 16:40.50
zan (Näita profiili) 25. oktoober 2011 8:30.01
kisati?
Jes, tio eblas (kvankam esti kisata estas pli komprenebla).'Kisati' ŝajnas laŭlogika sed al mi stranga.
Ŝi estas bela. -- Ŝi belas. -- beli
Ŝi estas kisata. -- Ŝi kisatas. -- kisati?
Mi opinias, ke la participoj ne povas verbiĝi.
beli -- belo = ne homo
kisati -- kisato = homo
Vere strange, se la la participoj fariĝus infinitivo kaj verbiĝus.
darkweasel (Näita profiili) 25. oktoober 2011 12:50.28
zan:Sed ili ja povas!
Mi opinias, ke la participoj ne povas verbiĝi.
zan (Näita profiili) 25. oktoober 2011 23:26.32
darkweasel:Tio estas jam disvastiĝinta formo, kiun Zamenhof mem neniam uzis. Mi akceptas tion.zan:Sed ili ja povas!
Mi opinias, ke la participoj ne povas verbiĝi.
Sed participo ne povas fariĝi infinitivo, ĉu ne?
Ŝi estas bela. -- Ŝi belas. -- beli
Ŝi estas kisata. -- Ŝi kisatas. --
La participoj estas faritaj de verboj. Estas strange, ke ili denove fariĝas aliaj verboj. Ĉu ion klarigas pri tio PMEG?
Hyperboreus (Näita profiili) 26. oktoober 2011 0:41.56
mihxil (Näita profiili) 26. oktoober 2011 7:55.13
zan:La participoj estas faritaj de verboj. Estas strange, ke ili denove fariĝas aliaj verboj. Ĉu ion klarigas pri tio PMEG?Ne elpensu novajn regulojn. Esperanto estas libera lingvo, kaj eblas fari memstarajn decidojn sen ĉiama konsulto al aŭtoritato. Kompreneble 'kisati' eblas. Povas esti ke ĝi estas 'stranga' kaj malofte uzata, sed se iu trovus utilon por ĝi, mi neniel kontraŭus.
darkweasel (Näita profiili) 26. oktoober 2011 8:10.09
zan:Estus laŭ mi multe pli strange, se el estas kisata oni povus fari kisatas, sed el esti kisata oni ne povus fari kisati. Tiu ĉi lasta formo estas ja tute ebla, kvankam malofta.darkweasel:Tio estas jam disvastiĝinta formo, kiun Zamenhof mem neniam uzis. Mi akceptas tion.zan:Sed ili ja povas!
Mi opinias, ke la participoj ne povas verbiĝi.
Sed participo ne povas fariĝi infinitivo, ĉu ne?
Ŝi estas bela. -- Ŝi belas. -- beli
Ŝi estas kisata. -- Ŝi kisatas. --kisati
La participoj estas faritaj de verboj. Estas strange, ke ili denove fariĝas aliaj verboj. Ĉu ion klarigas pri tio PMEG?
Cetere, unuvortaj pasivaj infinitivoj ne estas specialaĵo de Esperanto, sed ekzistas ankaŭ en Latino. Se oni volas do, tradukante latinlingvan tekston al Esperanto, resti same konciza, ja utilas traduki la latinlingvan vorton basiari per kisati.
zan (Näita profiili) 26. oktoober 2011 9:51.36
darkweasel:Cetere, unuvortaj pasivaj infinitivoj ne estas specialaĵo de Esperanto, sed ekzistas ankaŭ en Latino. Se oni volas do, tradukante latinlingvan tekston al Esperanto, resti same konciza, ja utilas traduki la latinlingvan vorton basiari per kisati.Se tio eblas en Latino, kial Zamenhof ne faris tiel ekde la komenco?
Mia demando: Ĉu participaj sufiksoj estas samaj kiel la aliaj?
La vorto maljunulo konsistas el 4 partoj: mal, jun, ul, o. La plej grava el ili, sen kiu la vorto ne estas ebla, estas jun. Ĝi estas la radiko. (...) Post la radiko estas -ul-. Ĝi estas sufikso. La aliaj sufiksoj: -aĉ-, -ad-, -aĵ-, -an-, -ar-, -ebl-, -ec-, -eg-, -em-, -estr-, -et-, -id-, -ig-, -iĝ-, -il-, -in-, -ind-, -ing-, -ism-, -ist-, -obl-, -on-, -op-, -uj-, -um-, -ĉj-, -nj-.La participaj formoj havas specialajn regulojn ol la aliaj sufiksoj.
-anta,-inta,-onta,-ata,-ita,-ota
= ili esprimas econ.
-anto,-into,-onto,-ato,-ito,-oto
= ili estas personoj.
-inda,-ebla
= ili esprimas econ.
-indo,-eblo
=ili ne estas personoj, sed io tia.
Kial Zamenhof unue ne kreis la formojn: -anti,-inti,-onti,-ati,-iti,-oti, kiuj estas verboj por signifi ian staton sammaniere kiel -igi, -iĝi?
Esperanto ja estas libera lingvo, kiun oni rajtas laŭplaĉe ŝanĝi. Sed tion mi ne ŝatas. Ĉar povas esti kialo ke Zamenhof ne faris tiel.