לתוכן העניינים

סגור
Max. 500 messages.

Dio ne ekzistas

של cellus, 23 באוקטובר 2011

הודעות: 1577

שפה: Esperanto

Miland (הצגת פרופיל) 12 באוגוסט 2013, 07:40:00

Sunjo:1. Tiuj kiuj samopinias kun heirabbit (pri la "pekoj" ) kaj kredas je Dio.
2. Tiuj kiuj samopinias kun heirabbit (pri la "pekoj" ) kaj ne kredas je Dio...Pri la aserto de Miland (ke ekzistas homoj kiuj apartenus al grupo 1 sed pro konscia decido nun apartenas al grupo 2) mi opinias ke temas pri ŝajnargumento de religianoj por klarigi ateismon al aliaj religianoj.
Efektive, mi legis pri vera ekzemplo de tia viro en la libro, kiun mi menciis.

Sed tio memorigas min pri ŝerco: usona viro diras, "Ne estas problemo por mi la partoj de la biblio, kiujn mi ne komprenas. Estas problemo tiuj partoj, kiujn mi ja komprenas!"

Sunjo (הצגת פרופיל) 12 באוגוסט 2013, 16:14:45

Miland:
Sunjo:1. Tiuj kiuj samopinias kun heirabbit (pri la "pekoj" ) kaj kredas je Dio.
2. Tiuj kiuj samopinias kun heirabbit (pri la "pekoj" ) kaj ne kredas je Dio...
Pri la aserto de Miland (ke ekzistas homoj kiuj apartenus al grupo 1 sed pro konscia decido nun apartenas al grupo 2) mi opinias ke temas pri ŝajnargumento de religianoj por klarigi ateismon al aliaj religianoj.
Efektive, mi legis pri vera ekzemplo de tia viro en la libro, kiun mi menciis.
Laŭ la informoj troveblaj interrete tiu libro estas skribita de kristano por kristanoj, propagandcele.

Mi cetere ne negis ĉi tiun vian eldiron:
Miland:Miaopinie, eblas ke kelkaj homoj ne volas kredi je Dio pro tio, ke ili ne volas forlasi tiun aŭ ĉi tiun pekon. Tamen, mi ne povas juĝi individuojn.
Mi nur volis diferencigi iom pli kaj esprimi mian opinion ke vi verŝajne devas longe serĉi por trovi homon kiu ŝanĝis de grupo 1 al grupo 2 pro la de vi menciita kialo.

codesito (הצגת פרופיל) 12 באוגוסט 2013, 19:14:09

pdenisowski:
codesito:Paulo, mi kredas memori pro iu el viaj mesaĝoj ke vi estas katolikisto aŭ se ne almenaŭ kristano, kaj ni scias pli aŭ malpli kion katolikistoj pensas pri peko, kaj kio la biblio diras pri peko.
Kial nur scii "pli aŭ malpli"? Se vi volas informiĝi pri la katolika difino de "peko", tio troveblas ĉi tie (angle).

Miaopinie tiu difino estas bona deirpunkto por diskuti kio estas "peko", sed ne ĉiuj kristanoj (aŭ eĉ katolikoj) tute samopinias pri tiu temo.

codesito:Ĉu vi volas krei novan kristanan doktrinon? Eble vi estas nova mesio, ĉu?
Tia malhelpa kaj malhonesta komento ne meritas respondon.

Amike,

Paul
Kial vi ne citis iun difinon de peko el la biblio? Ĉu la katolikoj jam ne sekvas la biblion? Mi memoras ke ekzemple dum la mezepoko la katolikoj strikte aplikis la biblion al la sopozataj pekantoj. Ĉu la katolikoj ŝanĝos sian doktrinon ĉiupape?

pdenisowski (הצגת פרופיל) 12 באוגוסט 2013, 21:00:05

codesito:Kial vi ne citis iun difinon de peko el la biblio? Ĉu la katolikoj jam ne sekvas la biblion?
Bonvolu legi paragrafo 108 el la katekismo de la katolika eklezio. Latine tio asertas :

Fides tamen christiana quaedam « religio Libri » non est
La kristana kredo ne estas "libro-religio"

Estas kristanoj kiuj havas alian opinion pri tiu temo, ekz. baptistoj, sed por mi tiaj doktrinaj malsamecoj ne tre gravas.

[Parenteze, mi kreis .mobi kaj .epub versiojn de la Biblio (en Esperanto), kaj ili elŝuteblas url=http://www.denisowski.org/Esperanto/Biblio/Biblio.html]ĉi tie[/url].]

codesito:Mi memoras ke ekzemple dum la mezepoko la katolikoj strikte aplikis la biblion al la sopozataj pekantoj.
En ĉiu historia periodo estis kaj religiuloj kaj nereligiuloj kiuj opresas kaj persekutas alipensulojn. Neniu rajtas opresi aŭ persekuti alipensulojn, kaj se katolikoj iam tiel faris, ili malprave kaj malkristane agis.

codesito:Ĉu la katolikoj ŝanĝos sian doktrinon ĉiupape?
La katolika eklezio ja ŝanĝis sian doktrinon de tempo al tempo, sed eble ne ĉiupape. ridulo.gif

Amike,

Paul

Paulinho (הצגת פרופיל) 14 באוגוסט 2013, 00:13:23

yyaann skribis: Sed la kredo je diekzisto estas al mi multe pli atentokapta afero ol la ebleco de tia ekzisto.
YYAANN estas sur la bona vojo. La homo estas la piktogramo de dio. Klaku ameme, kaj vi trovos dion.....

codesito (הצגת פרופיל) 14 באוגוסט 2013, 06:37:16

pdenisowski:
codesito:Kial vi ne citis iun difinon de peko el la biblio? Ĉu la katolikoj jam ne sekvas la biblion?
P

Bonvolu legi paragrafo 108 el la katekismo de la katolika eklezio. Latine tio asertas :

Fides tamen christiana quaedam « religio Libri » non est
La kristana kredo ne estas "libro-religio"

Estas kristanoj kiuj havas alian opinion pri tiu temo, ekz. baptistoj, sed por mi tiaj doktrinaj malsamecoj ne tre gravas.

[Parenteze, mi kreis .mobi kaj .epub versiojn de la Biblio (en Esperanto), kaj ili elŝuteblas url=http://www.denisowski.org/Esperanto/Biblio/Biblio.html]ĉi tie[/url].]

codesito:Mi memoras ke ekzemple dum la mezepoko la katolikoj strikte aplikis la biblion al la sopozataj pekantoj.
En ĉiu historia periodo estis kaj religiuloj kaj nereligiuloj kiuj opresas kaj persekutas alipensulojn. Neniu rajtas opresi aŭ persekuti alipensulojn, kaj se katolikoj iam tiel faris, ili malprave kaj malkristane agis.

codesito:Ĉu la katolikoj ŝanĝos sian doktrinon ĉiupape?
La katolika eklezio ja ŝanĝis sian doktrinon de tempo al tempo, sed eble ne ĉiupape. ridulo.gif

Amike,

Paul
Strange, por diri ke la katolikismo ne estas libro religio vi citis la katolikan katekismon!
Kiam la katolikoj diros ion libere el sia memo anstataŭ serĉi en sia katekisma programo kiel ŝafidoj?

Miland (הצגת פרופיל) 14 באוגוסט 2013, 07:14:27

Sunjo:Laŭ la informoj troveblaj interrete tiu libro estas skribita de kristano por kristanoj, propagandcele.
Certe Lee Strobel volus defendi kristanismon. Tamen, miaopinie, tio ne faras liajn librojn nelegindaj. Mi legantas "The case for the real Jesus", kiu kritikas falsajn bildojn de Jesuo en la nuntempa kulturo, ekz en la konata filmo "Da Vinci Code". Strobel konstruas lian "kazon" per rezonado kaj evidenco, intervjuinte spertulojn. Pro tio, liaj libroj fascinas min.

Sunjo:Mi nur volis ..esprimi mian opinion ke vi verŝajne devas longe serĉi por trovi homon kiu ŝanĝis de grupo 1 al grupo 2 pro la de vi menciita kialo.
Certe interesis min kelkaj religiaj historioj de individuoj, ekzemple Antony Flew.

pdenisowski (הצגת פרופיל) 14 באוגוסט 2013, 11:39:47

codesito:Strange, por diri ke la katolikismo ne estas libro religio vi citis la katolikan katekismon!
Eble mi miskomprenis vian demandon:

codesito 2013-08-14 6:37:15:Kial vi ne citis iun difinon de peko el la biblio? Ĉu la katolikoj jam ne sekvas la biblion?
Se oni volas informiĝi pri la katolika kredo, oni devas ja serĉi en sia katekismo.

codesito:Kiam la katolikoj diros ion libere el sia memo anstataŭ serĉi en sia katekisma programo kiel ŝafidoj?
Oni ne atakas ŝafidojn por montri ke oni estas forta aŭ kuraĝa. Oni atakas ŝafidojn nur por montri ke oni mem ne estas ŝafido.

[Tio ne troveblas nek en la biblio nek en la katolika katekismo]

Amike,
Paul

leporinjo (הצגת פרופיל) 19 בינואר 2014, 02:31:23

Saluton; mi havas demandon. Kial iu ĉiel-potenca, ĉiun-amanta, ĉion-scianta estaĵo kreus transseksulojn? Kial Li ne donus al ĉiuj la ĝustan sekson? Li ja povus. Mankas ia racio al tio.

Zato (הצגת פרופיל) 19 בינואר 2014, 04:32:10

leporinjo:Saluton; mi havas demandon. Kial iu ĉiel-potenca, ĉiun-amanta, ĉion-scianta estaĵo kreus transseksulojn? Kial Li ne donus al ĉiuj la ĝustan sekson? Li ja povus. Mankas ia racio al tio.
"Li" ne ekzistas.

לראש הדף