前往目錄

關閉的
Max. 500 messages.

Dio ne ekzistas

貼文者: cellus, 2011年10月23日

訊息: 1577

語言: Esperanto

Lakiro (顯示個人資料) 2014年1月19日上午9:53:57

Sinjoroj, vi ĉiuj vidas ĉi tiun problemon, aplikante la materialan fizikon, kaj forgesas pri paralelaj mondoj, kiujn ni ne vidas, sed sensas (sentumas). Religio asertas, ke Dio estas sankta spirito. Kio tio estas reale mi certe ne scias, tamen tio devas esti alia fiziko. Ĉu ne?

Zato (顯示個人資料) 2014年1月19日上午9:57:20

willem44:Tio estas leĝo por homaro kaj por bestoj, sed ne por dioj.))
Leĝo por dioj? Interese. Sed se ekzistas dioj, Dio ne ekzistas, cxar tio estas alternativo.

Lakiro (顯示個人資料) 2014年1月19日上午10:06:20

Zato:Sed se ekzistas dioj, Dio ne ekzistas
Sed neniu scias pri kvanto da dioj kaj ilia hierarĥio.

Zato (顯示個人資料) 2014年1月19日上午10:06:23

Lakiro:Sinjoroj, vi ĉiuj vidas ĉi tiun problemon, aplikante la materialan fizikon, kaj forgesas pri paralelaj mondoj, kiujn ni ne vidas, sed sensas (sentumas). Religio asertas, ke Dio estas sankta spirito. Kio tio estas reale mi certe ne scias, tamen tio devas esti alia fiziko. Ĉu ne?
Ne. Se oni ne scias pri io ajn, kial oni devas kredi je gxi? Ankaŭ "Sankta spirito" estas nekomprenebla nocio, same ol "Dio".

Zato (顯示個人資料) 2014年1月19日上午10:11:15

Lakiro:
Zato:Sed se ekzistas dioj, Dio ne ekzistas
Sed neniu scias pri kvanto da dioj kaj ilia hierarĥio.
Mi ripetas: se ekzistas dioj, Dio ne ekzistas. Cxar lau sia difino Dio estas la unua dio kaj aliaj dioj ne ekzistas.

Lakiro (顯示個人資料) 2014年1月19日上午10:11:40

Zato, ne forgesu, ke la biblion skribis homoj, kiuj eble sensis aŭ ricevis siajn sciojn de spirito.

Zato (顯示個人資料) 2014年1月19日上午10:17:38

Lakiro:Zato, ne forgesu, ke la biblion skribis homoj, kiuj eble sensis aŭ ricevis siajn sciojn de spirito.
Ne forgesu aŭ kredu? okulumo.gif Mi scias nenion pri spirito. Kaj eblas, ke homoj, kiuj skribis la biblion, simple mensogis por sia profito.

Clarence666 (顯示個人資料) 2014年1月19日上午11:26:18

RAVE !!! "leporinjo" suprentiris senfinan malnovegan fadenon (startitan
2011-Okt-23) kaj skribis:
Saluton; mi havas demandon. Kial iu ĉiel-potenca, ĉiun-amanta, ĉion-scianta estaĵo kreus transseksulojn? Kial Li ne donus al ĉiuj la ĝustan sekson? Li ja povus. Mankas ia racio al tio.
Mi havas klarigon:

1. "Li" neniam ekzistis

2. Problemo "ne havi la ĝustan sekson" ne ekzistas, sed, bedaŭrinde, ekzistas cisseksuloj kiu nenial (pro motivoj seksistaj) hatas aliaj personoj malgajo.gif

AlfRoland (顯示個人資料) 2014年1月19日上午11:38:00

Lakiro:Sinjoroj, vi ĉiuj vidas ĉi tiun problemon, aplikante la materialan fizikon, kaj forgesas pri paralelaj mondoj, kiujn ni ne vidas, sed sensas (sentumas). Religio asertas, ke Dio estas sankta spirito. Kio tio estas reale mi certe ne scias, tamen tio devas esti alia fiziko. Ĉu ne?
Ne ŝercu! Tio estas serioza diskuto. Mi forte kredas je releviĝo, se temas pri fadenoj en Lernu.

Paulinho (顯示個人資料) 2014年1月19日下午12:19:03

La diskuto revenis. Mi iomete akompanos ...

回到上端