kufunguwa
Max. 500 messages.
Dio ne ekzistas
ya cellus, 23 Oktoba 2011
Ujumbe: 1577
Lugha: Esperanto
antoniomoya (Wasifu wa mtumiaji) 19 Januari 2014 7:25:55 alasiri
leporinjo:Mi devas agnoski ke la tuta mondo kaj universo estas absurdaĵoj sen ia kialo, sen ia celo, sen ia espero. Sed bedaŭrinde ni ĉiuj vivas en la sama mondaĉo, do ni helpu unu la alian plej bone laŭeble.Mi tute konsentas kun viaj diroj.
Amike.
AlfRoland (Wasifu wa mtumiaji) 19 Januari 2014 7:26:07 alasiri
antoniomoya:Estas ege facile gaje aserti ke Dio ne ekzistas. Tio kostas absolute nenion.Kiom longe devas mi serĉi ogrojn antaŭ ol mi rajtas aserti ke tiajn ne ekzistas?
Sed, vi konsentos ke tiu deklaro estas nur simpla opinio, tiel valida kiel la tute kontraŭa.
Dio ne estas evidenteco. Se oni volas scii ĉu li ekzistas aŭ ne, oni devas laboregi kaj serĉi lin. Pro tio ke oni ne povas trovi ion kion oni ne serĉas, kiel oni povus trovi Dion, se oni ne serĉas lin?
Sendiulo estas nur homo kiu NENIAM SERIOZE serĉis Dion.
Se oni estas vere serioza homo, diri (sen fari ŝercon) ke Dio ne ekzistas, tia deklaro devus veni fine de la esplorado, ne komence.
Homo, sen Dio, estas tute malorientiĝita: li ne scias de kie li venas, kion li faras ĉi tie, nek kien li iras.
Amike.
antoniomoya (Wasifu wa mtumiaji) 19 Januari 2014 7:41:47 alasiri
AlfRoland:Kiom longe devas mi serĉi ogrojn antaŭ ol mi rajtas aserti ke tiajn ne ekzistas?Kiom longe? Senfine.
Sed serĉu Dion serioze, kaj vi trovos kialojn por kredi, antaŭ ol vi imagas.
Amike.
AlfRoland (Wasifu wa mtumiaji) 19 Januari 2014 7:59:48 alasiri
antoniomoya:Estas neniu diferenco inter kredo je Dio(j) kaj kredo je ogroj, fantomoj ktp. Ĉiuj apartenas al la superstiĉaro. Do mi ambaŭkaze certe devos serĉi senfine!AlfRoland:Kiom longe devas mi serĉi ogrojn antaŭ ol mi rajtas aserti ke tiajn ne ekzistas?Kiom longe? Senfine.
Sed serĉu Dion serioze, kaj vi trovos kialojn por kredi, antaŭ ol vi imagas.
Amike.
rheotaxis (Wasifu wa mtumiaji) 19 Januari 2014 8:07:51 alasiri
Ekzistas en ĉiel' kaj sur la teroHamleto
Pli da aferoj, ol en la lernejoj
Instruas filozofoj, Horacio.
http://eo.wikisource.org/wiki/Hamleto,_re%C4%9Dido...
michaleo (Wasifu wa mtumiaji) 19 Januari 2014 8:35:35 alasiri
AlfRoland:Jes, ne eblas pruvi, ke io ne ekzistas. Sed tio ankoraŭ ne signifas, ke io ne ekzsitas.antoniomoya:Estas neniu diferenco inter kredo je Dio(j) kaj kredo je ogroj, fantomoj ktp. Ĉiuj apartenas al la superstiĉaro. Do mi ambaŭkaze certe devos serĉi senfine!AlfRoland:Kiom longe devas mi serĉi ogrojn antaŭ ol mi rajtas aserti ke tiajn ne ekzistas?Kiom longe? Senfine.
Sed serĉu Dion serioze, kaj vi trovos kialojn por kredi, antaŭ ol vi imagas.
Amike.
AlfRoland (Wasifu wa mtumiaji) 19 Januari 2014 9:00:18 alasiri
michaleo:Prave, sed pritraktu la aferon el la alia flanko!AlfRoland:Jes, ne eblas pruvi, ke io ne ekzistas. Sed tio ankoraŭ ne signifas, ke io ne ekzsitas.antoniomoya:Estas neniu diferenco inter kredo je Dio(j) kaj kredo je ogroj, fantomoj ktp. Ĉiuj apartenas al la superstiĉaro. Do mi ambaŭkaze certe devos serĉi senfine!AlfRoland:Kiom longe devas mi serĉi ogrojn antaŭ ol mi rajtas aserti ke tiajn ne ekzistas?Kiom longe? Senfine.
Sed serĉu Dion serioze, kaj vi trovos kialojn por kredi, antaŭ ol vi imagas.
Amike.
Permesu al mi supozi ke vi ne kredas ke ogroj ekzistas. Imagu ke mi diras al vi, ke mi hieraŭ renkontis ogron en la arbaro. Ĉu vi akceptus mian aserton ĝis vi eble sukcesis pruvi ke ogroj ne ekzistas? Ogroj aŭ Dio, principe ne estas diferenco!
antoniomoya (Wasifu wa mtumiaji) 19 Januari 2014 9:16:36 alasiri
leporinjo:Kara Leporinjo, Dio faras nenion. Kaj la fakto ke tiaj aferoj okazas, ne pruvas lian neekzistecon.Clarence666:Por mi, tiu problemo ekzistas. Mi sentas min virina sed havas viran korpon. Kial diable Dio farus tion? La respondo devas esti ke tia estaĵo ne ekzistas.
2. Problemo "ne havi la ĝustan sekson" ne ekzistas
leporinjo:Ni estas konsiderataj kiel malnormuloj, kaj oni ne komprenas kial ni ekzistas. Se Dio ekzistus, nia problemo estus ties (ĉu Dies?) kulpo, kaj ni rajtus koleri al Dio. Ĉar Dio ne ekzistas, la problemo estas la cisseksistoj, ĉu religiemaj ĉu aliaj, kiuj nomas nin malbonaj kaj perversaj malgraŭ ke nia ekzisteco, samkiel la ilia, estas pro sciencaj kialoj.Kiel vi bone scias, la problemo ne estas Dio, sed niaj samtempuloj, precipe (ŝajnas) viaj samlandanoj. Se ili vidus vin kaj traktus vin ame kaj respekte, ĉu vi skribus tiun mesaĝon? Mi forte dubas. Vi ne havus tiam tiun problemon.
Sed manko de toleremo, mis- aŭ malkompreno, antaŭjuĝoj, kaj similaj belaĵoj, estas la rezulto de homa nescio, ne de Dia ago. Homo havas liberan volon. Li estas respondeca pri siaj agoj kaj pensoj. Ni ne kulpu Dion pro homaj libere elektitaj sintenoj. Vi suferas socian malakcepton vialande, sed se vi loĝus mialande, vi havus aliajn problemojn (ekzemple, senlaborecon), sed ne tiun.
Akceptu vin tiel kiel vi estas. Kaj koncerne la aliajn... lasu ilin respondi antaŭ Dio kaj la mondo pri siaj suferigaj fiopinioj.
Amike.
michaleo (Wasifu wa mtumiaji) 19 Januari 2014 9:22:28 alasiri
Prave, sed pritraktu la aferon el la alia flanko!Sincere, mi estus skeptika kaj samtempe scivola, sed mi ne asertus ke vi estas freneza. Mi volus esplori tiel neordinaran fenomenon.
Permesu al mi supozi ke vi ne kredas ke ogroj ekzistas. Imagu ke mi diras al vi, ke mi hieraŭ renkontis ogron en la arbaro. Ĉu vi akceptus mian aserton ĝis vi eble sukcesis pruvi ke ogroj ne ekzistas? Ogroj aŭ Dio, principe ne estas diferenco!
antoniomoya (Wasifu wa mtumiaji) 19 Januari 2014 9:33:05 alasiri
AlfRoland:Estas neniu diferenco inter kredo je Dio(j) kaj kredo je ogroj, fantomoj ktp. Ĉiuj apartenas al la superstiĉaro. Do mi ambaŭkaze certe devos serĉi senfine!Memoru: La aserto “Dio ne ekzistas” devas veni fine de la serĉado, ne komence. Se vi agas alimaniere, vi ne estos kredinda eĉ por vi mem.
(Parenteze: Ĉu vi iam serioze kaj sincere serĉis Dion? –Mi fortege dubas).
Amike.