До змісту

Закрити
Макс. 500 повідомлень.

Dio ne ekzistas

від cellus, 23 жовтня 2011 р.

Повідомлення: 1577

Мова: Esperanto

antoniomoya (Переглянути профіль) 19 січня 2014 р. 19:25:55

leporinjo:Mi devas agnoski ke la tuta mondo kaj universo estas absurdaĵoj sen ia kialo, sen ia celo, sen ia espero. Sed bedaŭrinde ni ĉiuj vivas en la sama mondaĉo, do ni helpu unu la alian plej bone laŭeble.
Mi tute konsentas kun viaj diroj.

Amike.

AlfRoland (Переглянути профіль) 19 січня 2014 р. 19:26:07

antoniomoya:Estas ege facile gaje aserti ke Dio ne ekzistas. Tio kostas absolute nenion.

Sed, vi konsentos ke tiu deklaro estas nur simpla opinio, tiel valida kiel la tute kontraŭa.

Dio ne estas evidenteco. Se oni volas scii ĉu li ekzistas aŭ ne, oni devas laboregi kaj serĉi lin. Pro tio ke oni ne povas trovi ion kion oni ne serĉas, kiel oni povus trovi Dion, se oni ne serĉas lin?

Sendiulo estas nur homo kiu NENIAM SERIOZE serĉis Dion.

Se oni estas vere serioza homo, diri (sen fari ŝercon) ke Dio ne ekzistas, tia deklaro devus veni fine de la esplorado, ne komence.

Homo, sen Dio, estas tute malorientiĝita: li ne scias de kie li venas, kion li faras ĉi tie, nek kien li iras.

Amike.
Kiom longe devas mi serĉi ogrojn antaŭ ol mi rajtas aserti ke tiajn ne ekzistas?

antoniomoya (Переглянути профіль) 19 січня 2014 р. 19:41:47

AlfRoland:Kiom longe devas mi serĉi ogrojn antaŭ ol mi rajtas aserti ke tiajn ne ekzistas?
Kiom longe? Senfine.

Sed serĉu Dion serioze, kaj vi trovos kialojn por kredi, antaŭ ol vi imagas.

Amike.

AlfRoland (Переглянути профіль) 19 січня 2014 р. 19:59:48

antoniomoya:
AlfRoland:Kiom longe devas mi serĉi ogrojn antaŭ ol mi rajtas aserti ke tiajn ne ekzistas?
Kiom longe? Senfine.

Sed serĉu Dion serioze, kaj vi trovos kialojn por kredi, antaŭ ol vi imagas.

Amike.
Estas neniu diferenco inter kredo je Dio(j) kaj kredo je ogroj, fantomoj ktp. Ĉiuj apartenas al la superstiĉaro. Do mi ambaŭkaze certe devos serĉi senfine!

rheotaxis (Переглянути профіль) 19 січня 2014 р. 20:07:51

Ekzistas en ĉiel' kaj sur la tero
Pli da aferoj, ol en la lernejoj
Instruas filozofoj, Horacio.
Hamleto
http://eo.wikisource.org/wiki/Hamleto,_re%C4%9Dido...

michaleo (Переглянути профіль) 19 січня 2014 р. 20:35:35

AlfRoland:
antoniomoya:
AlfRoland:Kiom longe devas mi serĉi ogrojn antaŭ ol mi rajtas aserti ke tiajn ne ekzistas?
Kiom longe? Senfine.

Sed serĉu Dion serioze, kaj vi trovos kialojn por kredi, antaŭ ol vi imagas.

Amike.
Estas neniu diferenco inter kredo je Dio(j) kaj kredo je ogroj, fantomoj ktp. Ĉiuj apartenas al la superstiĉaro. Do mi ambaŭkaze certe devos serĉi senfine!
Jes, ne eblas pruvi, ke io ne ekzistas. Sed tio ankoraŭ ne signifas, ke io ne ekzsitas.

AlfRoland (Переглянути профіль) 19 січня 2014 р. 21:00:18

michaleo:
AlfRoland:
antoniomoya:
AlfRoland:Kiom longe devas mi serĉi ogrojn antaŭ ol mi rajtas aserti ke tiajn ne ekzistas?
Kiom longe? Senfine.

Sed serĉu Dion serioze, kaj vi trovos kialojn por kredi, antaŭ ol vi imagas.

Amike.
Estas neniu diferenco inter kredo je Dio(j) kaj kredo je ogroj, fantomoj ktp. Ĉiuj apartenas al la superstiĉaro. Do mi ambaŭkaze certe devos serĉi senfine!
Jes, ne eblas pruvi, ke io ne ekzistas. Sed tio ankoraŭ ne signifas, ke io ne ekzsitas.
Prave, sed pritraktu la aferon el la alia flanko!
Permesu al mi supozi ke vi ne kredas ke ogroj ekzistas. Imagu ke mi diras al vi, ke mi hieraŭ renkontis ogron en la arbaro. Ĉu vi akceptus mian aserton ĝis vi eble sukcesis pruvi ke ogroj ne ekzistas? Ogroj aŭ Dio, principe ne estas diferenco!

antoniomoya (Переглянути профіль) 19 січня 2014 р. 21:16:36

leporinjo:
Clarence666:
2. Problemo "ne havi la ĝustan sekson" ne ekzistas
Por mi, tiu problemo ekzistas. Mi sentas min virina sed havas viran korpon. Kial diable Dio farus tion? La respondo devas esti ke tia estaĵo ne ekzistas.
Kara Leporinjo, Dio faras nenion. Kaj la fakto ke tiaj aferoj okazas, ne pruvas lian neekzistecon.

leporinjo:Ni estas konsiderataj kiel malnormuloj, kaj oni ne komprenas kial ni ekzistas. Se Dio ekzistus, nia problemo estus ties (ĉu Dies?) kulpo, kaj ni rajtus koleri al Dio. Ĉar Dio ne ekzistas, la problemo estas la cisseksistoj, ĉu religiemaj ĉu aliaj, kiuj nomas nin malbonaj kaj perversaj malgraŭ ke nia ekzisteco, samkiel la ilia, estas pro sciencaj kialoj.
Kiel vi bone scias, la problemo ne estas Dio, sed niaj samtempuloj, precipe (ŝajnas) viaj samlandanoj. Se ili vidus vin kaj traktus vin ame kaj respekte, ĉu vi skribus tiun mesaĝon? Mi forte dubas. Vi ne havus tiam tiun problemon.

Sed manko de toleremo, mis- aŭ malkompreno, antaŭjuĝoj, kaj similaj belaĵoj, estas la rezulto de homa nescio, ne de Dia ago. Homo havas liberan volon. Li estas respondeca pri siaj agoj kaj pensoj. Ni ne kulpu Dion pro homaj libere elektitaj sintenoj. Vi suferas socian malakcepton vialande, sed se vi loĝus mialande, vi havus aliajn problemojn (ekzemple, senlaborecon), sed ne tiun.

Akceptu vin tiel kiel vi estas. Kaj koncerne la aliajn... lasu ilin respondi antaŭ Dio kaj la mondo pri siaj suferigaj fiopinioj.

Amike.

michaleo (Переглянути профіль) 19 січня 2014 р. 21:22:28

Prave, sed pritraktu la aferon el la alia flanko!
Permesu al mi supozi ke vi ne kredas ke ogroj ekzistas. Imagu ke mi diras al vi, ke mi hieraŭ renkontis ogron en la arbaro. Ĉu vi akceptus mian aserton ĝis vi eble sukcesis pruvi ke ogroj ne ekzistas? Ogroj aŭ Dio, principe ne estas diferenco!
Sincere, mi estus skeptika kaj samtempe scivola, sed mi ne asertus ke vi estas freneza. Mi volus esplori tiel neordinaran fenomenon.

antoniomoya (Переглянути профіль) 19 січня 2014 р. 21:33:05

AlfRoland:Estas neniu diferenco inter kredo je Dio(j) kaj kredo je ogroj, fantomoj ktp. Ĉiuj apartenas al la superstiĉaro. Do mi ambaŭkaze certe devos serĉi senfine!
Memoru: La aserto “Dio ne ekzistas” devas veni fine de la serĉado, ne komence. Se vi agas alimaniere, vi ne estos kredinda eĉ por vi mem.

(Parenteze: Ĉu vi iam serioze kaj sincere serĉis Dion? –Mi fortege dubas).

Amike.

Назад до початку