Lukket
Max. 500 messages.
Dio ne ekzistas
af cellus, 23. okt. 2011
Meddelelser: 1577
Sprog: Esperanto
sergejm (Vise profilen) 6. nov. 2014 06.17.03
ustra: Oni povas interbredi azeninon kun virĉevalo. Sed la rezultanta hino ne kapablas reproduktiĝi.Virhino ne kapablas reproduktiĝi. Sed hinino (kaj mulino - rezulto de interbredado de ĉevalino kaj virazeno) povas, de virĉevalo aŭ virazeno, sed necesas pura linio de ĉevaloj aŭ azenoj.
La (makro)evoluado ne funkcias.
Oni povas ricevi ligron per interbredado de leono kaj tigrino.
Virligro ne kapablas reproduktiĝi, sed ligrino povas (de leono).
Tiuj ĉi hibridoj produktas homo.
Sed en naturo, sen senpera partopreno de homo (li nur forpelas ursojn de ilia ordinaraj loĝlokoj), aperis hibrido de blanka kaj bruna urso. Blank-brunaj ursoj kapablas reproduktiĝi.
mihxil (Vise profilen) 6. nov. 2014 07.24.51
Stefano888:Tio ne estas kion D-ro Strauss diris. Li diris ke se oni prenus ĉion el porcio de spaco, -- ĉiujn el la atomeroj, energio, ktp., estus ankoraŭ maso kaj neniu scias kial. La video estas The Unbelievers. Mi spektis ĝin en Netflix en mia televido uzante mian Rokuon.Mi nun ne havas tempon denove spekti tiun filmon por kontroli kion ekzakte li diris. Sed ĉiuokaze ne gravas. Se estas io kio ni ne scias, tiam tio estas la fakto: 'ni ne scias'. Oni ne povas enŝovi tie la eternulon de la biblio. Tio neniel senchavus.
mihxil (Vise profilen) 6. nov. 2014 07.51.22
Stefano888:Ateistoj uzas cirklan sofismon por pruvi siajn vidpunktojn pri la ekzisto de Dio. Rigardu la videon kun la juna knabino en ĝi aŭ legu mian tradukon, Miĥil.Mi kompreneble ne havas tempon tute detale analizi tion ĉi. Mi perdis jam sufiĉan tempon en la cento da paĝoj antaŭe ne ĉi fadeno. Kaj oni atentu ĉar la teamo senkiale ankaŭ forĵetos onian laboron.
Unuavida ĝi estas la simila klaĉo kiel ekz. Craig kutimas eligi. Kaj kiel kutimas ankaŭ ĉe Craig ne multe senchavas. La tuta distingo inter 'natura' kaj 'nenatura' estas jam iom stranga, kaj mi fakte ne komprenas ĝin. 'Nenatura' ŝajne ne estas pli ol stopilo por 'ni ne scias'.
Kaj la rimarko ke oni ne akceptu la konkludon antaŭe estas komplete ironia. Ĉu vi pensas ke iu religiulo kiel ekzemple vi entute konsiderus konkludon kiu ne komencus kun 'Dio ekzistas'?
Kaj fine mi volas aldoni ke eĉ se oni nomas tiun finan 'nematerian, nekaŭzitan kaj sentempan' aĵon 'dio', ke tio neniel ajn similas al la dio de kristanismon, kiu estas ia persono, kiu sendis sian filon ktp. Tio do estus redifino de la vorto, kaj fakte tiu malakordo inter diversaj signifoj tute nebuligas la konversacion.
ustra (Vise profilen) 6. nov. 2014 10.04.20
sergejm:Laŭ Vikipedio estas ege rara, ke mulino kapablas reproduktiĝi. Sed kio pri ŝiaj idoj...?ustra: Oni povas interbredi azeninon kun virĉevalo. Sed la rezultanta hino ne kapablas reproduktiĝi.Virhino ne kapablas reproduktiĝi. Sed hinino (kaj mulino - rezulto de interbredado de ĉevalino kaj virazeno) povas, de virĉevalo aŭ virazeno, sed necesas pura linio de ĉevaloj aŭ azenoj.
La (makro)evoluado ne funkcias.
Oni povas ricevi ligron per interbredado de leono kaj tigrino.
Virligro ne kapablas reproduktiĝi, sed ligrino povas (de leono).
Tiuj ĉi hibridoj produktas homo.
Sed en naturo, sen senpera partopreno de homo (li nur forpelas ursojn de ilia ordinaraj loĝlokoj), aperis hibrido de blanka kaj bruna urso. Blank-brunaj ursoj kapablas reproduktiĝi.
Tio estas interesa escepto sed ne pruvas la MAKROevoluadon.
Via dua ekzemplo pri blanka kaj bruna urso priskribas la MIKROevoluadon, kiun mi ne neas. La evoluado ene la mem speco kapablas kaj la Leĝoj de Mendel plene ĝustas.
Post 150 jaroj kiom valoras teorio sen sola pruvo por ĝia ĝusteco? Laŭ Darwin MAKROevoluado ja ekzistas kaj la tero devus esti plenplena kun pruvoj...
mihxil (Vise profilen) 6. nov. 2014 17.42.12
ustra:Post 150 jaroj kiom valoras teorio sen sola pruvo por ĝia ĝusteco? Laŭ Darwin MAKROevoluado ja ekzistas kaj la tero devus esti plenplena kun pruvoj...Ĝi estas plena de pruvoj. Kaj 'MAKRO'-evoluado neniel rilatas al muloj. Tio nur montras vian malkomprenon pri la teorio, ĝi tute ne diras ke tio eblu. Kaj evoluado ne funkcias per mikso de specioj.
ustra (Vise profilen) 6. nov. 2014 18.35.04
mihxil:Ne disvastigu mensogojn. Se ekzistus multaj pruvoj por la darvinismo kiel vi asertas, la teorio de la evoluado ne plu estus nur teorio. Estas tiel simpla.ustra:Post 150 jaroj kiom valoras teorio sen sola pruvo por ĝia ĝusteco? Laŭ Darwin MAKROevoluado ja ekzistas kaj la tero devus esti plenplena kun pruvoj...Ĝi estas plena de pruvoj. Kaj 'MAKRO'-evoluado neniel rilatas al muloj. Tio nur montras vian malkomprenon pri la teorio, ĝi tute ne diras ke tio eblu. Kaj evoluado ne funkcias per mikso de specioj.
Estas lerta de vi malgravigi la makro-evoluadon kaj kulpigi min pri nesciado. Tamen tio ne ŝanĝas la fakton, ke la makro-evoluado estas la decida aspekto de la teorio, kiun oni ne povas pruvi - inkl. vin.
Mi estas scivola kiel vi nun provos pruvi la darvinisman religion pere pseŭdosciencaj "faktoj".
Lakiro (Vise profilen) 6. nov. 2014 18.40.29
Ĉu ekzistas Dio? Kaj ateistoj, kaj kredantoj ne povas respondi je tiu demando. Sed kiu pensas, ke li povas respondi, devas prezenti nedisputeblan fakton de sia vizito en transan mondon. Sed nun vi ĉiuj nur supozas kaj babilas.
Stefano888 (Vise profilen) 6. nov. 2014 18.45.58
Vi kompreneble ne komprenas teologion. La knabino, kiu estis en la video, estas kristanino. Mi divenas ke ŝi estas protestanta. Ĉiuokaze, ŝi priparolas Dion kiam ŝi diras ke la kaŭzo de la universo ŝajne estas "sentempa, supernatura, kaj nekaŭzita." Kristanoj ne adoras "maljunan viron en la ĉielo." La terminoj, Patro, Filo, kaj Sankta Spirito, aludas al la tri hypostases de la Dieco. (Mi ne scias la vorton por hypostases en Esperanto.) Tiuj terminoj estas uzataj por nia limigita kompreno. Ni ne scias tion, kio signifas kiam ni diras ke "Dio naskigas Dion," "Dio estas naskigita de Dio," aŭ "Dio procedas de Dio." Lingvo estas homa kreitaĵo. La vortoj, kiuj ni uzas por priskribi Dion, uziĝas por akomodi nian limigitan inteligentecon. Jes, ni kredas ke Dio estas sentempa, supernatura, kaj nekaŭzita. Ni Ortodoksaj kristanoj kredas ke Dio estas ankaŭ preternatura, pretertempa, pretereterna, kaj antaŭeterna. Vi neniam legis la skribaĵojn de Sankta Gregorio la Teologo, Sankta Atanasio la Granda, aŭ Sankta Maksimuso la Konfesanto. Ili diris aferojn kiel ĉi tiuj pri Dio. Kiam mi unue aŭdis tion, kion kvantumaj fizikistoj diris pri tempo, mi pensis al mi mem, "Sankta Maksimuso la Konfesanto diris similaĵojn en la sesa jarcento."
Ortodoksa Vidpunkto pri Dio
Ĉu Dio ekzistas?
La ekzisto de Dio estas temo de filozofio kaj religio, ne scienco. Oni povas nek pruvi nek malpruvi la ekziston de Dio uzante sciencon. Jen analogio. Dentisto ne faras kirurgion sur ies koro. Simile, sciencisto ne faras teologion. Korkuracisto ne tiras dentojn. Teologo ne faras sciencon. Malsamaj fakoj.
mihxil (Vise profilen) 6. nov. 2014 18.52.45
ustra:Ne disvastigu mensogojn. Se ekzistus multaj pruvoj por la darvinismo kiel vi asertas, la teorio de la evoluado ne plu estus nur teorio. Estas tiel simpla.Ĉu vi aŭdis pri la teorio de gravito? Ĉu vi ankaŭ pensas ke 'gravito' ne estas certa ĉar la teorio 'nur' estas teorio. Vi evidente ne scias pri kio vi parolas.
ustra:Tamen tio ne ŝanĝas la fakton, ke la makro-evoluado estas la decida aspekto de la teorio, kiun oni ne povas pruvi - inkl. vin.Tio ne estas fakto. Evoluadon subtenas amaso da faktoj. Tiom, ke ĝi mem konsideratas fakto. Ke vi rifuzas informiĝi ne estas mia kulpo.
Lakiro (Vise profilen) 6. nov. 2014 18.57.53
mihxil: Evoluadon subtenas amaso da faktoj.Amaso da faktoj ekzistas nur en kapoj de darvinistoj. Darvinismo estas malutila elpensaĵo!!!