Ir ao conteúdo

Fechado
No máximo 500 mensagens.

Dio ne ekzistas

de cellus, 23 de outubro de 2011

Mensagens: 1577

Idioma: Esperanto

ustra (Mostrar o perfil) 7 de novembro de 2014 13:55:10

Simon_Gauvain:
sergejm:Por ke aperu nova specio, necesas ke samtempe aperu kelkcent individuoj da ĝi. Tiuj ne povas aperi per mutacioj.
Kontraŭe. La mutacioj, pri kiuj mi parolas, okazas en la generaj ĉeloj, kaj la DNA tiel ŝanĝita transdoniĝas al la nova generacio... kiu povas esti multnombra, laŭ la reprodukto-maniero de tiu specio. Tia mutacio povas okazi nur unufoje kaj tamen disvastiĝi tra la generacioj.
Poste la natura selektado faras la laboron kaj kondukas al la fiksiĝo de la nova genversio en la genaro de la specio, se tiu ŝanĝo avantaĝas la specianoj. Se ne, ili mortas aŭ malsukcesas sin reprodukti, kaj la nova versio de la geno foriras de la genaro (t.e, la variaĵo provokita de la mutacio malaperas el la specio).

Sekve, ju pli tiuj aferoj okazas, des pli kreskas la genaj malsimilecoj inter grupoj de la sama specio, kaj des malpli ties respektivaj anoj povas inter-reproduktiĝi. Kaj poste estiĝas novaj specioj.
Denove: Nenio pruvas tiun ĉi teorion. Ne ekzistas trovaĵoj kun mutacioj - aŭ pli bone esprimata "inter-etapoj" (ekz. duona brako, duona flugilo) - kiuj pruvas la transformadon al nova speco.
Darwin mem diris, ke se oni ne trovos tiaj inter-etapoj, lia teorio simple malpravas.

Simon_Gauvain:
ustra:Mi nur pensas, ke 150 jaroj sen pruvo estas sufiĉe longa tempo por aserti, ke la teorio de Darwin malĝustas.
Pardonu, sed mi devas insisti: teorio ne bezonas pruvon por esti ĝusta kaj utila. Ĝia kvalito rezultas el la kvanto da problemoj kiujn ĝi solvas. Por rajte aserti ke tiu teorio malĝustas, ja vi devas pruvi ĝian malĝustecon. Kion vi ĵus diris ŝajnas opinio fondita sur subjektiva impreso, ne rezonado bazita sur faktoj.
La darvinismo ja ne estas ĝusta, ĉar makro-evoluado ne ekzistas. La sciencistoj ne kapablas pruvi la malon. Ne estas mi kiu instalas teorion kaj necesas pruvi tion...
La sola problemo la darvinismo solvas estas politika problemo.

Simon_Gauvain:
ustra:Ĉiuokaze, mi pensas, ke estas malgenia sekvi evidente malĝustan teorion nur ĉar "sciencistoj" ne havas pli bonan teorion.
Vi rajtas pensi tion, sed kial vi tiel malalte taksas tiun teorion? Ĉu vi legis sciencaĵojn kiuj atakas ĝin?
Mi malalte taksas tiun teorion ĉar ĝi evidente eraras kaj iĝas mensogo.

mihxil (Mostrar o perfil) 7 de novembro de 2014 16:30:04

ustra:Denove: Nenio pruvas tiun ĉi teorion. Ne ekzistas trovaĵoj kun mutacioj - aŭ pli bone esprimata "inter-etapoj" (ekz. duona brako, duona flugilo) - kiuj pruvas la transformadon al nova speco.
Darwin mem diris, ke se oni ne trovos tiaj inter-etapoj, lia teorio simple malpravas.
Denove, estas simple vi kiu malpravas. La mutacioj kaj la 'interetapoj' estas trovitaj amase.

Ni ne povas paroli kun vi se vi simple ne agnoskas la faktojn.

mihxil (Mostrar o perfil) 7 de novembro de 2014 17:29:15

antoniomoya:Miĥil, ĉu vi jam rimarkis ke la plej multo el la forumanoj, tie kaj tie-ĉi, finfine finas disputante kun vi, kaj eĉ batalante kontraŭ vi?
Eh, kio nune estas la rezulto de ĉi tiu enketo? Kiom da forumanoj estus? Kiom disputas kun mi? La plejmulto evidente estas silenta, kaj ŝajne la plejmulto pensas ke Dio ne ekzistas, kaj do pli kun mi ol kun vi samopinias.

ustra (Mostrar o perfil) 7 de novembro de 2014 17:44:57

mihxil:
ustra:Denove: Nenio pruvas tiun ĉi teorion. Ne ekzistas trovaĵoj kun mutacioj - aŭ pli bone esprimata "inter-etapoj" (ekz. duona brako, duona flugilo) - kiuj pruvas la transformadon al nova speco.
Darwin mem diris, ke se oni ne trovos tiaj inter-etapoj, lia teorio simple malpravas.
Denove, estas simple vi kiu malpravas. La mutacioj kaj la 'interetapoj' estas trovitaj amase.

Ni ne povas paroli kun vi se vi simple ne agnoskas la faktojn.
1.
Ne skribu pri viaj amasoj da pruvoj, sed montru ilin.

2.
Ne ridindigu vin mem kaj parolu nur por vi mem.

mihxil (Mostrar o perfil) 7 de novembro de 2014 17:50:54

ustra:
1.
Ne skribu pri viaj amasoj da pruvoj, sed montru ilin.
Kial? Estas vi kiu parolas kontraŭ la tuto de scienco. Mi povas gugli, vi povas gugli. Montru kiel scienco malpravas. Cetere vi montris tute ne kompreni la teorion de evoluado, do kial mi montru ion ajn al vi? Ni komencu ĉe la komenco. Se vi evidentiĝas kompreni pri kio ni parolas, tiam ni povus eble iomete profundiĝi, sed ĉi-punkte tio estas vana.

ustra:
2.
Ne ridindigu vin mem kaj parolu nur por vi mem.
Kiu ĉi tie diras ke la tuta fako de biologio malpravas? Kiu do ridindigas sin?

ustra (Mostrar o perfil) 7 de novembro de 2014 18:08:14

Kiel mizere. Vi havas absolute nenion por kontribui al la diskuto krom kulpigoj. Estas ekzakte tio, kion mi ekspektis de vi.

antoniomoya (Mostrar o perfil) 7 de novembro de 2014 18:14:00

mihxil:La plejmulto evidente estas silenta, kaj ŝajne la plejmulto pensas ke Dio ne ekzistas, kaj do pli kun mi ol kun vi samopinias.
Esti silenta ne signifas ke ili pensas, precize, kion vi pensas.

Aliflanke, la plimulto ne ĉiam estas prava (kiel vi devus tre bone scii).

Amike.

mihxil (Mostrar o perfil) 7 de novembro de 2014 19:11:12

ustra:Kiel mizere. Vi havas absolute nenion kontribui al la diskuto krom kulpigoj. Estas ekzakte tio, kion mi ekspektis de vi.
ustro:ni povas interbredi azeninon kun virĉevalo. Sed la rezultanta hino ne kapablas reproduktiĝi.
La (makro)evoluado ne funkcias.
Bone. Ĉu tio montris ke vi miskomprenas evoluadon aŭ ne? Evoluado ja ne funkcias per interbredado. Eble klarigu kion vi ĉi tie celas, aŭ reprenu tion. Alikaze estas evidente tute vane preni vin iel ajn serioze.

mihxil (Mostrar o perfil) 7 de novembro de 2014 19:13:20

antoniomoya:Esti silenta ne signifas ke ili pensas, precize, kion vi pensas.

Aliflanke, la plimulto ne ĉiam estas prava (kiel vi devus tre bone scii).
Esti vi kiu ŝajne trovis tion grave kiel la forumanaro pensas. Ne mi. Vi sugestis ke mi batalus kontraŭ ĉiu, sed tio al mi tute ne estas evidenta.

Lakiro (Mostrar o perfil) 7 de novembro de 2014 19:41:59

mihxil:
Lakiro:Jes, mi konsentas. Darvina teorio estas provizora doktrino ĝis tiu tempo kiam iu elpensos novan hipotezon.
Teorio ne estas hipotezo. Via miskompreno estas klara.
Vi povas simple nei ke scienco jam tute ne plu dubas ke evoluado okazis sed tio simple metas vin apud sciencan realon.
Amaso da literoj pri nenio!!! Scienco, scienco, scienco. Nekonvinkeblaj frazoj pri matematika pruvo de darvinismo. Hipotezo pri evoluo ne konfirmiĝas jam 150 jaroj. Tio estas nova religio pri la metamorfozoj de unu cpeco en la alian. la Luno sur sia orbito ne pruvas evoluon kaj la gravito ĝin ne pruvas. Kaj matematiko ĝin ne pruvas. Kaj sciencistoj nenion pruvis. Ne eĉ unu sciencisto diris, ke li pruvis ekziston de la evoluado. Nur vi ĉi tie tremigas la aeron.

De volta à parte superior