Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.
Dio ne ekzistas
de cellus, 2011-oktobro-23
Mesaĝoj: 1577
Lingvo: Esperanto
Lakiro (Montri la profilon) 2014-novembro-07 19:51:52
Stefano888 (Montri la profilon) 2014-novembro-07 19:52:14
mihxil:Vi memkompreneble ne komprenas tion, kion la juna knabino diras. Alie, vi ne komentus tiumaniere. Filozofio kaj religio ne estas viaj fakoj sendube. La temo pri la ekzisto de Dio estas temo de filozofio kaj religio. Scienco povas nek pruvi nek malpruvi Lian ekziston. Tial, plej decas ke nesciencaj fakistoj determinas la veron pri tiu ĉi afero, nome filozofoj kaj teologoj. Plue, logiko mankas al vi, se vi ne povas kompreni tion, kion la juna knabino diris en la video. Mi esperas ke vi ne pensas ke logiko estas nenecesa por fari sciencon.Stefano888:Miĥil,Mi ne vidas cirklon. Ni simple ne akceptas aferojn por kiuj mankas evidento. Kaj mi ne nomas la nesciatan cirkonstancon ĉe la komenco 'Dio', ĉar tio ne senchavas, kaj ne kongruas kun la signifo de la vorto.
Vi uzas cirklan sofismon por atingi vian konkludon ke Dio ne ekzistas. Vi maltrafas la ĉefargumenton en la video.
SEN7759 (Montri la profilon) 2014-novembro-07 19:54:32
"Teorio ne estas hipotezo. Via miskompreno estas klara.
Vi povas simple nei ke scienco jam tute ne plu dubas ke evoluado okazis sed tio simple metas vin apud sciencan realon."
+1
ustra (Montri la profilon) 2014-novembro-07 19:58:33
mihxil:Nek funkcias la makro-evoluado, nek la mikro-evoluado estigas novajn specojn (ĉar inter-etapoj ne ekzistas).ustra:Kiel mizere. Vi havas absolute nenion kontribui al la diskuto krom kulpigoj. Estas ekzakte tio, kion mi ekspektis de vi.ustro:ni povas interbredi azeninon kun virĉevalo. Sed la rezultanta hino ne kapablas reproduktiĝi.Bone. Ĉu tio montris ke vi miskomprenas evoluadon aŭ ne? Evoluado ja ne funkcias per interbredado. Eble klarigu kion vi ĉi tie celas, aŭ reprenu tion. Alikaze estas evidente tute vane preni vin iel ajn serioze.
La (makro)evoluado ne funkcias.
Montru viajn amasojn da pruvoj, kiuj refutas miajn asertojn.
mihxil (Montri la profilon) 2014-novembro-07 20:05:11
ustra:Nek funkcias la makro-evoluado, nek la mikro-evoluado estigas novajn specojn (ĉar inter-etapoj ne ekzistas).Mi ripetas: ne estas senchave paroli kun iu kiu ne almenaŭ unue montras scii pri kio li parolas.
Montru viajn amasojn da pruvoj, kiuj refutas miajn asertojn.
mihxil (Montri la profilon) 2014-novembro-07 20:12:04
Stefano888:La temo pri la ekzisto de Dio estas temo de filozofio kaj religio.Kial? Scienco temas pri vertrovado. Ĉu Dio povas influi la realon? Ĉu ekzemple li povas agi je preĝado? Ĉu li influus evoluadon? Se jes, li havas fizikan influon kaj li estas montrebla. Se ne, tiam li same bone do ne ekzistas.
Stefano888:Scienco povas nek pruvi nek malpruvi Lian ekziston.Kompreneble, ĉar 'Dio' evidente ne estas sufiĉe bone difinita. Krome pruvi neekziston de io estas ĝenerale jam preskaŭ maleble.
Stefano888: Mi esperas ke vi ne pensas ke logiko estas nenecesa por fari sciencon.La plej grava afero en scienco estas la observo. 'Logiko' estas ne sengrava, sed en si mem ĝi kapablas nenion ajn, ĉar ĉio ajn bezonas konfirmon el observo.
Lakiro (Montri la profilon) 2014-novembro-07 20:14:09
Lakiro (Montri la profilon) 2014-novembro-07 20:20:37
Lakiro (Montri la profilon) 2014-novembro-07 20:24:09
Okazis granda eksplodo el nenio kaj aperis simio. Poste ĉe simio malaperis du genoj kaj aperis homo. Amen!
Stefano888 (Montri la profilon) 2014-novembro-07 20:28:52
"La homo, kiu kredas ke estas natura ekspliko por la origino de naturo, faras la saman eraron. Oni ne povas supozi ke estas la ekzisto de naturaj procedoj por ekspliki kiel naturaj procedoj ekzistiĝis. Estas logike malebla havi naturan eksplikon por la origino de naturo ĉar ĝi estas cirkla sofismo."