ورود به محتوا

بستن
حداکثر 500 پیام.

Dio ne ekzistas

از cellus, 23 اکتبر 2011

پست‌ها: 1577

زبان: Esperanto

Lakiro (نمایش مشخصات) 7 نوامبر 2014،‏ 19:51:52

Darvinismo estas malbona aŭtomobilo, bezonanta grandan riparon. Kaj riparon bezonas cerbo de multaj naivuloj, serĉantaj la veron trans la lenso de mikroskopo. ridulo.gif

Stefano888 (نمایش مشخصات) 7 نوامبر 2014،‏ 19:52:14

mihxil:
Stefano888:Miĥil,

Vi uzas cirklan sofismon por atingi vian konkludon ke Dio ne ekzistas. Vi maltrafas la ĉefargumenton en la video.
Mi ne vidas cirklon. Ni simple ne akceptas aferojn por kiuj mankas evidento. Kaj mi ne nomas la nesciatan cirkonstancon ĉe la komenco 'Dio', ĉar tio ne senchavas, kaj ne kongruas kun la signifo de la vorto.
Vi memkompreneble ne komprenas tion, kion la juna knabino diras. Alie, vi ne komentus tiumaniere. Filozofio kaj religio ne estas viaj fakoj sendube. La temo pri la ekzisto de Dio estas temo de filozofio kaj religio. Scienco povas nek pruvi nek malpruvi Lian ekziston. Tial, plej decas ke nesciencaj fakistoj determinas la veron pri tiu ĉi afero, nome filozofoj kaj teologoj. Plue, logiko mankas al vi, se vi ne povas kompreni tion, kion la juna knabino diris en la video. Mi esperas ke vi ne pensas ke logiko estas nenecesa por fari sciencon.

SEN7759 (نمایش مشخصات) 7 نوامبر 2014،‏ 19:54:32

mihxil skribis:

"Teorio ne estas hipotezo. Via miskompreno estas klara.
Vi povas simple nei ke scienco jam tute ne plu dubas ke evoluado okazis sed tio simple metas vin apud sciencan realon."
+1

ustra (نمایش مشخصات) 7 نوامبر 2014،‏ 19:58:33

mihxil:
ustra:Kiel mizere. Vi havas absolute nenion kontribui al la diskuto krom kulpigoj. Estas ekzakte tio, kion mi ekspektis de vi.
ustro:ni povas interbredi azeninon kun virĉevalo. Sed la rezultanta hino ne kapablas reproduktiĝi.
La (makro)evoluado ne funkcias.
Bone. Ĉu tio montris ke vi miskomprenas evoluadon aŭ ne? Evoluado ja ne funkcias per interbredado. Eble klarigu kion vi ĉi tie celas, aŭ reprenu tion. Alikaze estas evidente tute vane preni vin iel ajn serioze.
Nek funkcias la makro-evoluado, nek la mikro-evoluado estigas novajn specojn (ĉar inter-etapoj ne ekzistas).

Montru viajn amasojn da pruvoj, kiuj refutas miajn asertojn.

mihxil (نمایش مشخصات) 7 نوامبر 2014،‏ 20:05:11

ustra:Nek funkcias la makro-evoluado, nek la mikro-evoluado estigas novajn specojn (ĉar inter-etapoj ne ekzistas).

Montru viajn amasojn da pruvoj, kiuj refutas miajn asertojn.
Mi ripetas: ne estas senchave paroli kun iu kiu ne almenaŭ unue montras scii pri kio li parolas.

mihxil (نمایش مشخصات) 7 نوامبر 2014،‏ 20:12:04

Stefano888:La temo pri la ekzisto de Dio estas temo de filozofio kaj religio.
Kial? Scienco temas pri vertrovado. Ĉu Dio povas influi la realon? Ĉu ekzemple li povas agi je preĝado? Ĉu li influus evoluadon? Se jes, li havas fizikan influon kaj li estas montrebla. Se ne, tiam li same bone do ne ekzistas.

Stefano888:Scienco povas nek pruvi nek malpruvi Lian ekziston.
Kompreneble, ĉar 'Dio' evidente ne estas sufiĉe bone difinita. Krome pruvi neekziston de io estas ĝenerale jam preskaŭ maleble.

Stefano888: Mi esperas ke vi ne pensas ke logiko estas nenecesa por fari sciencon.
La plej grava afero en scienco estas la observo. 'Logiko' estas ne sengrava, sed en si mem ĝi kapablas nenion ajn, ĉar ĉio ajn bezonas konfirmon el observo.

Lakiro (نمایش مشخصات) 7 نوامبر 2014،‏ 20:14:09

Darvinismo - religio de sciencistoj, kiuj ankoraŭ ne trovis la veron. ridulo.gif

Lakiro (نمایش مشخصات) 7 نوامبر 2014،‏ 20:20:37

Dio ekzistas! Lia nomo estas Charles Darwin. ridulo.gif

Lakiro (نمایش مشخصات) 7 نوامبر 2014،‏ 20:24:09

Darvina Biblio rakontas kiel Charles kreis homon el nenio. ridulo.gif
Okazis granda eksplodo el nenio kaj aperis simio. Poste ĉe simio malaperis du genoj kaj aperis homo. Amen! ridulo.gif

Stefano888 (نمایش مشخصات) 7 نوامبر 2014،‏ 20:28:52

Mi nur volas citi la junan knabinon denove. Legu denove, Miĥil. Eble vi komprenos ĉifoje!

"La homo, kiu kredas ke estas natura ekspliko por la origino de naturo, faras la saman eraron. Oni ne povas supozi ke estas la ekzisto de naturaj procedoj por ekspliki kiel naturaj procedoj ekzistiĝis. Estas logike malebla havi naturan eksplikon por la origino de naturo ĉar ĝi estas cirkla sofismo."

بازگشت به بالا