Đi đến phần nội dung

Đã đóng
Tin nhắn 500 tối đa

Dio ne ekzistas

viết bởi cellus, Ngày 23 tháng 10 năm 2011

Tin nhắn: 1577

Nội dung: Esperanto

darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 21:43:39 Ngày 01 tháng 11 năm 2011

miĥil:ĉirkaŭjaoĵ
Dolĉa vorto. rido.gif

mihxil (Xem thông tin cá nhân) 21:58:27 Ngày 01 tháng 11 năm 2011

Mustelvulpo:Mi vivas laŭ "La veto de Pascal" (Pascal's wager). Ĝia celo esatas tio: Aŭ Dio ekzistas aŭ ne- malgraŭ la kredoj de iu ajn persono. Maleblas pruvi la ekziston aŭ neekziston. Sed, se mi volus veti, mi vetus ke Dio ekzistas, kaj mi faras tiun veton. Se mi eraras, mi perdos nenion. Se mi ĝustas, mi gajnas ĉion.
Laŭ mi la ideo estas ke oni vetu per kredo, ĉar tiel oni saviĝas.

Sed tio do estas esence tre malsincera. Oni ne kredas ĉar oni pensas ke estas vera, sed kiel veto. Krome la veto eĉ ne taŭgas, ĉar ĝi estas tro simpla. Kiu diras ke vi saviĝus se vi vetus je la erara dio? Eble ne estas la Dio de la kristanoj kiu estas vera, sed eble tamen la antikvaj Ĝermanoj estis pravaj, ke vi vetu je Odino mem.

Riaj76 (Xem thông tin cá nhân) 00:10:49 Ngày 02 tháng 11 năm 2011

Kie ni povas trovi la pruvon pri la ekzisto de Dio?

En la aksiomo, kiun ni uzas en niaj sciencoj: ne estas efiko sen ia caŭzo. Serĉu la kaŭzon de ĉio, kio ne estas homa faro, kaj via prudento respondos al vi.

Por kredi je Dio, sufiĉas ekrigardi la kreaĵojn. La universo ekzistas, kaj havas do ian kaŭzon. Dubi pri la ekzisto de Dio estus tiel same, kiel nei, ke ĉiu efiko havas ian kaŭzon, kaj aserti, ke la nenio povis ion naski

cellus (Xem thông tin cá nhân) 04:58:04 Ngày 02 tháng 11 năm 2011

dobri:
szalZITA:Dio certe bone amuzas legante nian babiladon.
Kaj mi enuas finleginte la diskuton ĝis ĉi tien.
Por ateistoj dio ne ekzistas, por la kredantoj jes. Prefere ni serĉu tion, kion ni havas komunan ol diferencan, ĉu ne?
Se vin enuas la duskuuto mi proponas ke vi legu alian fadenon kiu espereble estas pli amuza.

Mi komencis tiun fadenon ĉar diskuto pri ekzemple ĉu esperanto povus iĝi la lingvo de la katolika eklezio finiĝas en la demando pri la ekzisto aŭ neekzisto de dio. Do mi pensis ke povus esti bona ideo ekigi fadenon ĝuste pri la ekzisto de dio.

Cetere, konsiderante la imagon ke Dio, legante nian babiladon pri lia ekzisto eble ridetus. La plej logika respondo (vidu la Biblion!) estus ke li (?) sendus huraganon aǔ cunamon al ni! Parolu pri senco pri proporcioj!

Sur la nuna nivelo ni ne povas trovi iajn konkretajn pruvojn pri tio ke Dio ekzistus.

La sinteno en la babilado estas unu niaj rilatoj kiel homoj estas alia afero.
Mi opinias ke la diskuto estas interesa.

cellus (Xem thông tin cá nhân) 05:13:35 Ngày 02 tháng 11 năm 2011

Mustelvulpo:Mi vivas laŭ "La veto de Pascal" (Pascal's wager). Ĝia celo esatas tio: Aŭ Dio ekzistas aŭ ne- malgraŭ la kredoj de iu ajn persono. Maleblas pruvi la ekziston aŭ neekziston. Sed, se mi volus veti, mi vetus ke Dio ekzistas, kaj mi faras tiun veton. Se mi eraras, mi perdos nenion. Se mi ĝustas, mi gajnas ĉion.
La problemo pri tiu veto, laŭ mi, estas ke vi ne povas esti certa ke vi vere gajnos ĉion. Ĉar se vi konsideras la aferon, Dio povas havi aliajn planojn por vi ol vi povas imagi, se ni nun supozu ke li (?) ekzistas!

cellus (Xem thông tin cá nhân) 05:46:29 Ngày 02 tháng 11 năm 2011

miĥil:Cetere mi eĉ ne certas ke la ritoj religiaj vere estas tiom utilaj ke necesas trovi alternativon, sed almenaŭ tio estas diskutebla. Resume mi volis rimarkigi, reagante al la sugesto de Patrik, ke malhavo de religio ankaŭ kaŭzas malhavon de certaj ritoj kaj tradicioj, kaj tiuj eble ne estas apriore malhavindaj.
En Svedio la Humanistoj, sekulara organizo, eldonis libron kun indikoj pri ceremonioj kiel nomdonado kaj enterigo kiel anstataŭaĵoj de la korespondaj religiaj ceremonioj de bapto kaj enterigo.

La konfirmacio, kiun mi konas de la protestanta eklezio en Svedio havas ankaŭ sian sekularan/humanisman korespondaĵon en la formo de "konfirmaciaj humanismaj tendumoj" kie junuloj lernas pri la etikaj aferoj kaj pri la historio de religioj kaj pri sekulara mondrigardo. Ŝajnas al mi ke similaĵoj ankaǔ ekzistas en Nederlando. Pri aliaj landoj mi ne scias.

Jakovo (Xem thông tin cá nhân) 12:11:20 Ngày 02 tháng 11 năm 2011

En Aŭstrio en la momento estas iom da debatado inter la katolika eklezio kaj eta parto de ties pastoroj. la lastaj diras ke la eklezio estu pli malfora de la popolo. ili volas ke ekz la pastoroj povu edziĝi. Tamen ili ne volas forlasi la eklezion.

ankaŭ en Aŭstrio ĵus kelkaj homoj (inter aliaj ateistoj, sed ankaŭ kontraŭekliziuloj pro seksskandaloj de la eklezio) volas instigi popolodemandadon pri ĉeso de troaj subtenoj al eklezioj.

Pri la veto de pascal mi ankaŭ diru ke vi ja malgajnas ekz per preĝado! Kaj mi pensas ke se iu dio bona ekzistas, li taksus onin laŭ onia agado, ne laŭ onia preĝado!

mihxil (Xem thông tin cá nhân) 22:09:48 Ngày 02 tháng 11 năm 2011

Riaj76: Dubi pri la ekzisto de Dio estus tiel same, kiel nei, ke ĉiu efiko havas ian kaŭzon, kaj aserti, ke la nenio povis ion naski
Certe estas vere ke ne ĉiu 'efiko' havu kaŭzon. Pri tio eĉ ne necesas dubi. Sed eĉ se ĉiu 'efiko' ja havu kaŭzon, do kio kaŭzis Dion?

Riaj76 (Xem thông tin cá nhân) 03:54:37 Ngày 03 tháng 11 năm 2011

miĥil:
Riaj76: Dubi pri la ekzisto de Dio estus tiel same, kiel nei, ke ĉiu efiko havas ian kaŭzon, kaj aserti, ke la nenio povis ion naski
Certe estas vere ke ne ĉiu 'efiko' havu kaŭzon. Pri tio eĉ ne necesas dubi. Sed eĉ se ĉiu 'efiko' ja havu kaŭzon, do kio kaŭzis Dion?
La homa scienco ankoraŭ ne malkovris ĉion kion havas en la profundeco de la oceano, la kuracado de ĉiuj malsanoj, la kialo iuj sepjara, kvinjara, kvarjara infanoj instruas pri medicino al kuracistoj, aliaj ludas piano kiel klasika pianisto sen lerni pri muziko, k.t.p... Kiel ni, eta mortema personoj, povas kompreni la Diaj aferoj?
Sed, se la scienco diras kaj pruvas ke ne estas efiko sen ia kaŭzo, la prudento montras nin ke devas ekzisti nekreata primara kaŭzo kiu iniciatis ĉion.
Kiu estas ni por kontesti tiun sciencistaron?

Meditu iom... Estas pli facile pruvi ke Dio ekzistas ol ne.

Lubava (Xem thông tin cá nhân) 05:12:28 Ngày 03 tháng 11 năm 2011

Mustelvulpo:Sed, se mi volus veti, mi vetus ke Dio ekzistas, kaj mi faras tiun veton. Se mi eraras, mi perdos nenion. Se mi ĝustas, mi gajnas ĉion.
Vi gajnos, se estas nur du variantoj: estas Dio aŭ estas nenio. Sed se estas multe variantoj? Miliardoj variantoj? Ekzemple: estas multe dioj, kaj ili tre ne ŝatas la ideon de Unua Dio. Tiam vi malgajnos pli ol ateistoj...

Quay lại