ورود به محتوا

بستن
حداکثر 500 پیام.

Dio ne ekzistas

از cellus, 23 اکتبر 2011

پست‌ها: 1577

زبان: Esperanto

sergejm (نمایش مشخصات) 10 نوامبر 2014،‏ 6:07:51

antoniomoya:Vi jam vere tedas kun tiom da “teorio de evoluado”. Vi diras la samon ĉiu-fadene, ĉiu-forume, ĉiu-monate, ĉiu-jare. Legante vin, ŝajnas ke ĉio en la universo dependas de via damna “teorio de evoluado”. Por vi, “teorio de evoluado” anstataŭas Dion, t.e., via Dio estas “teorio de evoluado”. Ŝajnas al mi ridinde malgrandigi la vastegan malsimplecon de la universo, la vivo kaj la inteligenteco, al “teorio de evoluado”.
Certe. Ĉio evoluas: vivaĵoj, steloj, aŭtomobiloj, poŝtelefonoj, ktp. Universo mem ankaŭ evoluas.
Dio, se li ekzistas, ankaŭ evoluas. Legu pli atente la Biblion. Dio en komenco de la Malnova Testamento (Kreanto) ne estas la sama, kiel en la mezo kaj en la fino de la Malnova Testamento kaj en la Nova Testamento.

baibaibibi (نمایش مشخصات) 10 نوامبر 2014،‏ 8:47:28

Mi aŭdis la voĉon de Dio ĉi nokte, kaj li diris al mi ke li ne ekzistas.

sergejm (نمایش مشخصات) 10 نوامبر 2014،‏ 10:23:40

baibaibibi:Mi aŭdis la voĉon de Dio ĉi nokte, kaj li diris al mi ke li ne ekzistas.
Jeanne d'Arc ankaŭ diris ke ŝi aŭdis la voĉon de Dio. Oni ŝin bruligis en fajro.

nornen (نمایش مشخصات) 10 نوامبر 2014،‏ 15:37:19

sergejm:
baibaibibi:Mi aŭdis la voĉon de Dio ĉi nokte, kaj li diris al mi ke li ne ekzistas.
Jeanne d'Arc ankaŭ diris ke ŝi aŭdis la voĉon de Dio. Oni ŝin bruligis en fajro.
Ĉu tio signifas ke kristanoj bruligis virinon ĉar ŝi aŭdis la voĉon de Dio?
Ĉu ne estas tio iom kontraŭdira?

antoniomoya (نمایش مشخصات) 10 نوامبر 2014،‏ 18:41:27

mihxil:Vi jam plurfoje montris ne kompreni la teorion de evoluado. Ĉu vi aludas ĝin per tiu vorto 'hazardo'?
Aŭskultu, Miĥil, la teorio de evoluado ne povus ekzisti se IU, tre supera al ni, ne estus elpensinta ĝin. Aŭ ĉu vi kredas ke en la universo, aĵoj fariĝas SOLAJ? Se vi kredas tion, vi estas vere naiva.

mihxil:La plej grava argumento kontraŭ dio estas ke mankas evidento.
Evidento? La tuta universo, vi kaj mi, ĉu ne sufiĉa evidento? Ĉu vi kredas ke ni ĉiuj aperis el nenieco? ĈI TIE DEVIS ESTI NENIO, Miĥil, NENIO: nek planedoj, nek sunoj, nek galaksioj, nek homoj. La plej grava evidento de Dio estas ĈIO kio ekzistas, vi inkluzivita. NENIO devis esti ĉi tie, en tiu spaco-tempo, amiko, NE-NI-O.

mihxil:Vi antaŭe jam plurfoje egaligis 'evoluado' al 'hazardo'. Do, jen mia demando, kiun vi ne respondis. Vi cetere respondas tre malmultajn demandojn.
Evoluo ne estas la rezulto de hazardo. Ĝi estas la rezulto de inteligenteco kiu, unue elpensis ĝin, kaj due efektivigis ĝin praktike. Hazardo NE ekzistas. Estas vi, sciencemuloj, kiuj kredas ke aĵoj naskiĝas aŭ okazas hazarde. Ĉe tiu universo, NENIO estas hazarda. Ĉio estas frukto de dizajno, de plano. Iu Inteligenteco troviĝas malantaŭ ĉio ĉi. Energio-materio estas AĴO, kaj kiel aĵo nur povas produkti (se ĝi produktas ion) alian energio-materion, NE vivon, kaj multe malpli inteligentecojn. Kaj tiu kiu kredas la kontraŭo, estas naiva.

Se via menso povas kompreni la universajn leĝojn, tio estas nur ĉar Iu parenca Menso elpensis ilin. Se ne estus tiel, vi komprenus nenion, ĉar vi nur povas kompreni la fenomenojn de aliaj mensoj. Tiuj leĝoj estas tiel bonfaritaj, la horloĝo funkcias tiel bone, ke estas naive kredi ke ili fariĝis solaj.

Via evoluado ne povus ekzisti sen Iu Menso kiu elpensis ĝin, dizajnis ĝin, kaj metis ĝin en funkciadon.

Fine, mi preferas kredi ke Inteligenta Estaĵo elpensis evoluon, ol pensi ke evoluo elpensiĝis sola, ŝprucis sola, kvazaŭ magie. Tio lasta ofendas mian inteligentecon.

Vere amike.

nornen (نمایش مشخصات) 10 نوامبر 2014،‏ 18:58:12

antoniomoya:Hazardo NE ekzistas. Estas vi, sciencemuloj, kiuj kredas ke aĵoj naskiĝas aŭ okazas hazarde. Ĉe tiu universo, NENIO estas hazarda. Ĉio estas frukto de dizajno, de plano.
Ĉu tio signifas ke ĉiufoje, kiam mi ludas ŝton-paper-tondilon aŭ kubojn kun mia fileto, la rezultoj de tiu ludo estas dezajnitaj laŭ ia plano?
Ĉu tiu dezajnado aŭ planado okazis jam antaŭe aŭ estas iu (aŭ io) kiu dezajnas ĝin je la momento de la ludo?
Kiam okazas aŭ okazis tiu dezajno?

Kaj plej grave: Se ĉiu kaj ĉia ago estas dezajnita, ĉu tio senkulpigas murdantojn aŭ seksperfortantojn? Nu, ili nur efektivigas la planon, kiu estis dezajnita por ili.

ghibulo (نمایش مشخصات) 10 نوامبر 2014،‏ 19:15:54

mihxil:Mi malsamopinias ke estas bona ideo difini 'dion' tiom svage.
Kiam vi vidas ion, kion estas tre malproksime, vi povas diri pri tion nur malmulte. Vi devas veni pli proksime por kogni tion pli. Ĉiu persono havas sian nivelon de sciado de Dio - iuj ne scias, ke li ekzistas, aliaj nur scias, ke io ekzistas, aliaj scias, ke Li ekzistas, kaj provas kontaktiĝi Lin .... lastaj oni nomas vekiĝintaj. Kiam iu dirus al vi koncepton, kiu ne estas konvena por via nivelo, vi vidus tion kiel frenezo. Estas bone por vi, ke mia difino markas "svaga", ĉar ni povas serĉi, kiel precizi tion.

mihxil:
ghibulo:- ĉiu el ambaŭ kredas/scias, ke estas IO, kio staras mal/antaŭ konata mondo, malantaŭ tempo... kio estas fonto de ĉio ĉirkaŭ ni. Nur ĉiu imagas aliaĵon.
Mi dubas. Se ni ne scias kio estas 'fonto' tiam tute ne estas necese imagi ion. Oni simple povas konstati 'ni ne scias'.
Via propono pravas por personoj, kies niveloj de sciado de Dio ne estas sufiĉe altnivela por provi kontaktiĝi Lin. Personoj, kiuj subkomprenas ke Dio ne nur ekzistas, sed ankaŭ konas ilin, tiuj provas kontaktiĝi Lin laŭ liaj konceptoj. Iuj adresas sunon kaj kultas tion. Aliaj kultas bildojn, statuojn... Ili havas malsamajn konceptojn, sed iliaj nivelo (Dio ekzistas kaj mi povas kontaktiĝi Lin) ne estas tiel diversa.

---------------
Miaopinie - se vi volas eksplori veraĵon pri Dio ( precizi nian 'difinon' ), vi devas komenci eksplori sin mem. Kiu estas vi mem? okulumo.gif

mihxil (نمایش مشخصات) 10 نوامبر 2014،‏ 19:35:12

antoniomoya:Fine, mi preferas kredi ke Inteligenta Estaĵo elpensis evoluon, ol pensi ke evoluo elpensiĝis sola, ŝprucis sola, kvazaŭ magie.
Bone, kredu laŭplaĉe. Ne ĝeniĝu de faktoj.
antoniomoya: Tio lasta ofendas mian inteligentecon.
Vi imagas esti pli inteligenta ol ĉiuj biologiistoj. Ĉu ne eblus ke la eraro ne estas ĉe ili, sed ĉe vi?

Laŭ scienco evoluado precipe stiriĝas de natura selekto, ne de hazardo. Vi multe tro emfazas 'hazardo' 'hazardo'. Neniu diras ke ni ekestis pro hazardo. Ni ekestis pro evoluado per natura selekto.

mihxil (نمایش مشخصات) 10 نوامبر 2014،‏ 19:36:29

ghibulo:Ĉiu persono havas sian nivelon de sciado de Dio - iuj ne scias, ke li ekzistas, aliaj nur scias, ke io ekzistas, aliaj scias, ke Li ekzistas, kaj provas kontaktiĝi Lin ....
Vi simple deiras de tio ke li ekzistas. Tion mi ne akceptas. Unue ni konstatu ĉu entute io simila ekzistas. Mia konkludo estis ke ne.

ghibulo (نمایش مشخصات) 10 نوامبر 2014،‏ 20:02:35

mihxil:
ghibulo:Ĉiu persono havas sian nivelon de sciado de Dio - iuj ne scias, ke li ekzistas, aliaj nur scias, ke io ekzistas, aliaj scias, ke Li ekzistas, kaj provas kontaktiĝi Lin ....
Vi simple deiras de tio ke li ekzistas. Tion mi ne akceptas. Unue ni konstatu ĉu entute io simila ekzistas. Mia konkludo estis ke ne.
Ne komprenas vian dedukcion - mi nur asertas, ke ekzistas diversaj niveloj de sciado de Dio por ekzempli, ke viaj asertoj ne pravas absolute, sed nur relative (laŭ niveloj de konkreta persono). Kiel de tio vi povas dedukci, ke mi "simple deiras"?

mihxil:
Unue ni konstatu ĉu entute io simila ekzistas. Mia konkludo estis ke ne.
Mia konkludo estis ke jes. Mi volis montri al vi, kion helpis min al tiu ĉi konkludo kaj tial mi skribis al vi "vi devas komenci eksplori sin mem. Kiu estas vi mem?". Se vi nevolas sekvi, kion mi volis montri al vi, kaj volas nur 'konstati' viajn konkludojn... ok, mi proponas, ne trudas ridulo.gif

بازگشت به بالا