Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.
Dio ne ekzistas
de cellus, 2011-oktobro-23
Mesaĝoj: 1577
Lingvo: Esperanto
SEN7759 (Montri la profilon) 2014-novembro-09 19:06:58
antoniomoya (Montri la profilon) 2014-novembro-09 19:38:21
Ni estas kosmaj orfoj.
Frukto nur de aĉega hazardo.
Amike.
mihxil (Montri la profilon) 2014-novembro-09 19:42:02
antoniomoya:Frukto nur de aĉega hazardo.Vi jam plurfoje montris ne kompreni la teorion de evoluado. Ĉu vi aludas ĝin per tiu vorto 'hazardo'?
ustra (Montri la profilon) 2014-novembro-09 20:18:18
mihxil:Ĉiu kiu pridubas la evoluadon simple ne komprenas ĝin... Vivo povas esti ja tiel simpla...antoniomoya:Frukto nur de aĉega hazardo.Vi jam plurfoje montris ne kompreni la teorion de evoluado. Ĉu vi aludas ĝin per tiu vorto 'hazardo'?
ustra:Nek funkcias la makro-evoluado, nek la mikro-evoluado estigas novajn specojn (ĉar inter-etapoj ne ekzistas).
Montru viajn amasojn da pruvoj, kiuj refutas miajn asertojn.
mihxil (Montri la profilon) 2014-novembro-09 21:59:16
ustra:Nek funkcias la makro-evoluado, nek la mikro-evoluado estigas novajn specojn (ĉar inter-etapoj ne ekzistas).[/quote]Mi jam respondis. Ne estas inde, ĉar vi ne komprenas la teorion mem. Vi ne bezonas pruvojn, sed bazan kurson. Vi pensas ke interbredo rilatas al evoluado kaj daŭre faras distingon inter 'makro-evoluado' kaj 'mikroevoluado'. Vi evidente ne komprenas pri kio ni parolas, do estas tute vane prezenti pruvojn. Kiuj cetere gugleblas, do kial mi faru vian laboron.
Montru viajn amasojn da pruvoj, kiuj refutas miajn asertojn.
mihxil (Montri la profilon) 2014-novembro-09 22:00:26
vidas vandenis:Tial mi proponas al ĉiuj, havu ni en niaj koroj la Dion anstataŭ malpleno,( mi esperas, ke diablon ni ankaŭ ne preferas), kaj sur nia Tero estus nur pli da bono.Supozeble ankaŭ la IS-anoj pensas ke ili havas en siaj koroj Dion.
antoniomoya (Montri la profilon) 2014-novembro-09 23:24:55
mihxil:Vi jam vere tedas kun tiom da “teorio de evoluado”. Vi diras la samon ĉiu-fadene, ĉiu-forume, ĉiu-monate, ĉiu-jare. Legante vin, ŝajnas ke ĉio en la universo dependas de via damna “teorio de evoluado”. Por vi, “teorio de evoluado” anstataŭas Dion, t.e., via Dio estas “teorio de evoluado”. Ŝajnas al mi ridinde malgrandigi la vastegan malsimplecon de la universo, la vivo kaj la inteligenteco, al “teorio de evoluado”. Ĉu vi ne povas ekpensi pli bonan argumenton por defendi vian sendiulismo?antoniomoya:Frukto nur de aĉega hazardo.Vi jam plurfoje montris ne kompreni la teorion de evoluado. Ĉu vi aludas ĝin per tiu vorto 'hazardo'?
Vi povas pruvi absolute nenion, kaj multe malpli kiel aperis la universon, aŭ ke Dio ne ekzistas. Ne la Dio de kristanoj, islamanoj, kaj aliaj anoj, ne, ne, sed la senfina Volo kiu aperigis la Realon.
Amike.
RogerLeFloch (Montri la profilon) 2014-novembro-10 00:12:32
fakte oni parolas pri tiu besto en la retejo
poste malkovru Fluganta Spagetmonstron
andressa_byanca (Montri la profilon) 2014-novembro-10 03:57:44
mihxil (Montri la profilon) 2014-novembro-10 05:58:20
antoniomoya:Vi jam vere tedas kun tiom da “teorio de evoluado”.Mi ne komencis pri tio, kaj vi antaŭe jam plurfoje egaligis 'evoluado' al 'hazardo'. Do, jen mia demando, kiun vi ne respondis. Vi cetere respondas tre malmultajn demandojn.
antoniomoya:Ĉu vi ne povas ekpensi pli bonan argumenton por defendi vian sendiulismo?Kompreneble. Mi ripetas: mi ne komencis pri tio. Mi nur volis kontroli ĉu vi denove aludis ĝin. Kion vi ne respondis.
La plej grava argumento kontraŭ dio estas ke mankas evidento.
antoniomoya:Amike.Multe pli 'amike' ol skribi 'amike', estus tute simple respondi mian simplan demandon. 'Jes' aŭ 'Ne' sufiĉintus.