閉じられた
最大 500メッセージ
Dio ne ekzistas
cellus,2011年10月23日の
メッセージ: 1577
言語: Esperanto
SEN7759 (プロフィールを表示) 2014年11月9日 19:06:58
antoniomoya (プロフィールを表示) 2014年11月9日 19:38:21
Ni estas kosmaj orfoj.
Frukto nur de aĉega hazardo.
Amike.
mihxil (プロフィールを表示) 2014年11月9日 19:42:02
antoniomoya:Frukto nur de aĉega hazardo.Vi jam plurfoje montris ne kompreni la teorion de evoluado. Ĉu vi aludas ĝin per tiu vorto 'hazardo'?
ustra (プロフィールを表示) 2014年11月9日 20:18:18
mihxil:Ĉiu kiu pridubas la evoluadon simple ne komprenas ĝin... Vivo povas esti ja tiel simpla...antoniomoya:Frukto nur de aĉega hazardo.Vi jam plurfoje montris ne kompreni la teorion de evoluado. Ĉu vi aludas ĝin per tiu vorto 'hazardo'?
ustra:Nek funkcias la makro-evoluado, nek la mikro-evoluado estigas novajn specojn (ĉar inter-etapoj ne ekzistas).
Montru viajn amasojn da pruvoj, kiuj refutas miajn asertojn.
mihxil (プロフィールを表示) 2014年11月9日 21:59:16
ustra:Nek funkcias la makro-evoluado, nek la mikro-evoluado estigas novajn specojn (ĉar inter-etapoj ne ekzistas).[/quote]Mi jam respondis. Ne estas inde, ĉar vi ne komprenas la teorion mem. Vi ne bezonas pruvojn, sed bazan kurson. Vi pensas ke interbredo rilatas al evoluado kaj daŭre faras distingon inter 'makro-evoluado' kaj 'mikroevoluado'. Vi evidente ne komprenas pri kio ni parolas, do estas tute vane prezenti pruvojn. Kiuj cetere gugleblas, do kial mi faru vian laboron.
Montru viajn amasojn da pruvoj, kiuj refutas miajn asertojn.
mihxil (プロフィールを表示) 2014年11月9日 22:00:26
vidas vandenis:Tial mi proponas al ĉiuj, havu ni en niaj koroj la Dion anstataŭ malpleno,( mi esperas, ke diablon ni ankaŭ ne preferas), kaj sur nia Tero estus nur pli da bono.Supozeble ankaŭ la IS-anoj pensas ke ili havas en siaj koroj Dion.
antoniomoya (プロフィールを表示) 2014年11月9日 23:24:55
mihxil:Vi jam vere tedas kun tiom da “teorio de evoluado”. Vi diras la samon ĉiu-fadene, ĉiu-forume, ĉiu-monate, ĉiu-jare. Legante vin, ŝajnas ke ĉio en la universo dependas de via damna “teorio de evoluado”. Por vi, “teorio de evoluado” anstataŭas Dion, t.e., via Dio estas “teorio de evoluado”. Ŝajnas al mi ridinde malgrandigi la vastegan malsimplecon de la universo, la vivo kaj la inteligenteco, al “teorio de evoluado”. Ĉu vi ne povas ekpensi pli bonan argumenton por defendi vian sendiulismo?antoniomoya:Frukto nur de aĉega hazardo.Vi jam plurfoje montris ne kompreni la teorion de evoluado. Ĉu vi aludas ĝin per tiu vorto 'hazardo'?
Vi povas pruvi absolute nenion, kaj multe malpli kiel aperis la universon, aŭ ke Dio ne ekzistas. Ne la Dio de kristanoj, islamanoj, kaj aliaj anoj, ne, ne, sed la senfina Volo kiu aperigis la Realon.
Amike.
RogerLeFloch (プロフィールを表示) 2014年11月10日 0:12:32
fakte oni parolas pri tiu besto en la retejo
poste malkovru Fluganta Spagetmonstron
andressa_byanca (プロフィールを表示) 2014年11月10日 3:57:44
mihxil (プロフィールを表示) 2014年11月10日 5:58:20
antoniomoya:Vi jam vere tedas kun tiom da “teorio de evoluado”.Mi ne komencis pri tio, kaj vi antaŭe jam plurfoje egaligis 'evoluado' al 'hazardo'. Do, jen mia demando, kiun vi ne respondis. Vi cetere respondas tre malmultajn demandojn.
antoniomoya:Ĉu vi ne povas ekpensi pli bonan argumenton por defendi vian sendiulismo?Kompreneble. Mi ripetas: mi ne komencis pri tio. Mi nur volis kontroli ĉu vi denove aludis ĝin. Kion vi ne respondis.
La plej grava argumento kontraŭ dio estas ke mankas evidento.
antoniomoya:Amike.Multe pli 'amike' ol skribi 'amike', estus tute simple respondi mian simplan demandon. 'Jes' aŭ 'Ne' sufiĉintus.