К содержанию

Закрыта
Макс. 500 сообщений.

Dio ne ekzistas

от cellus, 23 октября 2011 г.

Сообщений: 1577

Язык: Esperanto

antoniomoya (Показать профиль) 9 ноября 2014 г., 19:38:21

“Dio ne ekzistas”.

Ni estas kosmaj orfoj.

Frukto nur de aĉega hazardo.

Amike.

mihxil (Показать профиль) 9 ноября 2014 г., 19:42:02

antoniomoya:Frukto nur de aĉega hazardo.
Vi jam plurfoje montris ne kompreni la teorion de evoluado. Ĉu vi aludas ĝin per tiu vorto 'hazardo'?

ustra (Показать профиль) 9 ноября 2014 г., 20:18:18

mihxil:
antoniomoya:Frukto nur de aĉega hazardo.
Vi jam plurfoje montris ne kompreni la teorion de evoluado. Ĉu vi aludas ĝin per tiu vorto 'hazardo'?
Ĉiu kiu pridubas la evoluadon simple ne komprenas ĝin... Vivo povas esti ja tiel simpla...

ustra:Nek funkcias la makro-evoluado, nek la mikro-evoluado estigas novajn specojn (ĉar inter-etapoj ne ekzistas).

Montru viajn amasojn da pruvoj, kiuj refutas miajn asertojn.

mihxil (Показать профиль) 9 ноября 2014 г., 21:59:16

ustra:Nek funkcias la makro-evoluado, nek la mikro-evoluado estigas novajn specojn (ĉar inter-etapoj ne ekzistas).

Montru viajn amasojn da pruvoj, kiuj refutas miajn asertojn.
[/quote]Mi jam respondis. Ne estas inde, ĉar vi ne komprenas la teorion mem. Vi ne bezonas pruvojn, sed bazan kurson. Vi pensas ke interbredo rilatas al evoluado kaj daŭre faras distingon inter 'makro-evoluado' kaj 'mikroevoluado'. Vi evidente ne komprenas pri kio ni parolas, do estas tute vane prezenti pruvojn. Kiuj cetere gugleblas, do kial mi faru vian laboron.

mihxil (Показать профиль) 9 ноября 2014 г., 22:00:26

vidas vandenis:Tial mi proponas al ĉiuj, havu ni en niaj koroj la Dion anstataŭ malpleno,( mi esperas, ke diablon ni ankaŭ ne preferas), kaj sur nia Tero estus nur pli da bono.
Supozeble ankaŭ la IS-anoj pensas ke ili havas en siaj koroj Dion.

antoniomoya (Показать профиль) 9 ноября 2014 г., 23:24:55

mihxil:
antoniomoya:Frukto nur de aĉega hazardo.
Vi jam plurfoje montris ne kompreni la teorion de evoluado. Ĉu vi aludas ĝin per tiu vorto 'hazardo'?
Vi jam vere tedas kun tiom da “teorio de evoluado”. Vi diras la samon ĉiu-fadene, ĉiu-forume, ĉiu-monate, ĉiu-jare. Legante vin, ŝajnas ke ĉio en la universo dependas de via damna “teorio de evoluado”. Por vi, “teorio de evoluado” anstataŭas Dion, t.e., via Dio estas “teorio de evoluado”. Ŝajnas al mi ridinde malgrandigi la vastegan malsimplecon de la universo, la vivo kaj la inteligenteco, al “teorio de evoluado”. Ĉu vi ne povas ekpensi pli bonan argumenton por defendi vian sendiulismo?

Vi povas pruvi absolute nenion, kaj multe malpli kiel aperis la universon, aŭ ke Dio ne ekzistas. Ne la Dio de kristanoj, islamanoj, kaj aliaj anoj, ne, ne, sed la senfina Volo kiu aperigis la Realon.

Amike.

RogerLeFloch (Показать профиль) 10 ноября 2014 г., 0:12:32

sed Nevidebla Rozkolora Unukornulo ekzistas
fakte oni parolas pri tiu besto en la retejo
poste malkovru Fluganta Spagetmonstron

andressa_byanca (Показать профиль) 10 ноября 2014 г., 3:57:44

Dio ne ekzistas. Gxi neniam aperis, neniam parolis kun ni kaj neniam faros, cxar gxi ne ekzistas. Cxu bone? Mi ne benzonas kredi en konfuza afero.

mihxil (Показать профиль) 10 ноября 2014 г., 5:58:20

antoniomoya:Vi jam vere tedas kun tiom da “teorio de evoluado”.
Mi ne komencis pri tio, kaj vi antaŭe jam plurfoje egaligis 'evoluado' al 'hazardo'. Do, jen mia demando, kiun vi ne respondis. Vi cetere respondas tre malmultajn demandojn.

antoniomoya:Ĉu vi ne povas ekpensi pli bonan argumenton por defendi vian sendiulismo?
Kompreneble. Mi ripetas: mi ne komencis pri tio. Mi nur volis kontroli ĉu vi denove aludis ĝin. Kion vi ne respondis.

La plej grava argumento kontraŭ dio estas ke mankas evidento.

antoniomoya:Amike.
Multe pli 'amike' ol skribi 'amike', estus tute simple respondi mian simplan demandon. 'Jes' aŭ 'Ne' sufiĉintus.

Наверх