Uždaryta
Daugiausia 500 žinučių.
Dio ne ekzistas
cellus, 2011 m. spalis 23 d.
Žinutės: 1577
Kalba: Esperanto
mihxil (Rodyti profilį) 2014 m. lapkritis 10 d. 20:20:11
ghibulo:Ne komprenas vian dedukcion - mi nur asertas, ke ekzistas diversaj niveloj de sciado de Dio por ekzempli, ke viaj asertoj ne pravas absolute, sed nur relative (laŭ niveloj de konkreta persono).Ne eblas 'diversaj nivelo de sciado de Dio', se li ne ekzistas..
ghibulo:Kiel de tio vi povas dedukci, ke mi "simple deiras"?Vi ekzemple diras:
ghibulo:Ĉiu persono havas sian nivelon de sciado de Dio - iuj ne scias, ke li ekzistas, aliaj nur sciasTio al mi estas galimatio. Mi ne havas nivelon de sciado de Dio. Li ne ekistas, ne eblas scii ion ajn pri li.
ghibulo:"vi devas komenci eksplori sin mem. Kiu estas vi mem?". Se vi nevolas sekvi, kion mi volis montri al vi, kaj volas nur 'konstati' viajn konkludojn... ok, mi proponas, ne trudasMi simple tute ne komprenas. Ne koncernas la aferon kiu mi estas. La demando estas kio estas dio, kaj ĉu tio ekzistas. Mi komprenas ke amuzas vin prezenti tiel, kaj eble pensas ke estas saĝe diri tiajn strangajn aferojn, sed al mi tio aspektas kiel konfuzaĵoj. Mi ne vidas la utilon.
ustra (Rodyti profilį) 2014 m. lapkritis 10 d. 20:42:16
mihxil:Vi imagas esti pli inteligenta ol ĉiuj biologiistoj. Ĉu ne eblus ke la eraro ne estas ĉe ili, sed ĉe vi?Interalie du nobelpremiitoj malkonsentas:
Max Planck:Por la kredulo Dio estas la komenco de ĉiuj pripensadoj, por la natursciencisto Dio estas la rezulto de ĉiuj pripensadoj.
Werner Heisenberg:La unua trinko de la scienco faras ateisman, sed sur la fundo de la kaliko atendas Dio.Ĉu vi imagas esti pli inteligenta ol tiuj nobelpremiitoj?
Ankaŭ:
Arthur Stanley Eddington:La moderna fizikio direktas nin nepre al Dio, ne for de Li. Neniu de la inventistoj de ateismo estis natursciencisto. Ĉiuj estis tre mezbonaj filozofoj.
mihxil (Rodyti profilį) 2014 m. lapkritis 10 d. 20:46:02
ustra:Interalie du nobelpremiitoj malkonsentas...Tio estas antaŭ jarcento, kaj ne parolis pri evoluado.
Ĉu vi imagas esti pli inteligenta ol tiuj nobelpremiitoj?
ghibulo (Rodyti profilį) 2014 m. lapkritis 10 d. 20:48:01
mihxil:... Mi komprenas ke amuzas vin prezenti tiel, kaj eble pensas ke estas saĝe diri tiajn strangajn aferojn, sed al mi tio aspektas kiel konfuzaĵoj. Mi ne vidas la utilon.Ok, mi komprenas vian opinion kaj konkludas, ke mi ne estas konvena. Vian opinion pri mi ne gravas por mi, sed gravas por ĉi utilo de nia diskuto. Favoras al vi feliĉon...
ustra (Rodyti profilį) 2014 m. lapkritis 10 d. 21:00:33
mihxil:La kvantuma fiziko estas ankoraŭ aktuala kaj Planck kaj Heisenberg estis ĉefaj pioniroj de ĝi. Kaj tiuj citaĵoj nepre rilatas al la evaluado.ustra:Interalie du nobelpremiitoj malkonsentas...Tio estas antaŭ jarcento, kaj ne parolis pri evoluado.
Ĉu vi imagas esti pli inteligenta ol tiuj nobelpremiitoj?
Ĉu vi provas diri, ke ili estis idiotoj?
Kiam vi montras viajn amasojn da pruvoj por la evoluado?
mihxil (Rodyti profilį) 2014 m. lapkritis 10 d. 21:09:32
ustra:Ĉu vi provas diri, ke ili estis idiotoj?Estis antaŭ jarcento, kaj ili ne estas biologiistoj. Mi parolis pri biologiistoj kaj pri teorio de evoluado. Kaj kompreneble ankaŭ celis al nunaj biologiistoj. La vasta plimulto plene subtenas la teorion de evoluado.
ustra:Kiam vi montras viajn amasojn da pruvoj por la evoluado?Kiam vi montris almenaŭ voli kompreni ĝin. Ekzemple per repreni viajn idiotaĵojn pri interbredado.
antoniomoya (Rodyti profilį) 2014 m. lapkritis 10 d. 21:09:59
mihxil:Neniu diras ke ni ekestis pro hazardo. Ni ekestis pro evoluado per natura selekto.Ah, jes? Kaj kio/kiu ekirigis tiun viv-programon nomita "evoluado"? Ĉu ĝi ekaperis sola, kvazaŭ magie?
Kio/kiu faris ke ĝi funkciu kiel ĝi funkcias? Ĉu televidaparato funkcias kiel ĝi faras, kaŭze de evoluado per natura selekto, aŭ kaŭze de inteligenta inĝeniero kiu elpensis kaj konstruis ĝin? (Kiom plej malsimpla estas vivo, kompare kun televidaparato!!)
Kial "per natura selekto", kaj ne alimaniere?
Kaj tiel plu...
Ĉu vi iam faras demandojn al vi mem?
Amike.
mihxil (Rodyti profilį) 2014 m. lapkritis 10 d. 21:16:16
antoniomoya:Tio ne estas sciata. Diversaj mekanismoj estas proponataj tamen. Mi diversajn fojojn jam citis tion, sed vi evidente ne eĉ konsideris kompreni aŭ sciiĝi pri tio.
Ah, jes? Kaj kio/kiu ekirigis tiun viv-programon nomita "evoluado"? Ĉu ĝi ekaperis sola, kvazaŭ magie?
antoniomoya: Kio/kiu faris ke ĝi funkciu kiel ĝi funkcias?Natura selekto.
antoniomoya: Ĉu televidaparato funkcias kiel ĝi faras, kaŭze de evoluado per natura selekto, aŭ kaŭze de inteligenta inĝeniero kiu elpensis kaj konstruis ĝin? (Kiom plej malsimpla estas vivo, kompare kun televidaparato!!)Kiel tio rilatas?
antoniomoya:Kial "per natura selekto", kaj ne alimaniere?Ĉar tio montriĝis kaj teorie kaj praktike funkcii, kaj aliaj manieroj ne evidentiĝis. Nu ja, ekzistas kelkaj aliaj manieroj de selektado, ekzemple homa selekto, sed tiuj klare estas multe malpli gravaj.
antoniomoya:Ĉu vi iam faras demandojn al vi mem?Jes. Ekzemple kial mi malŝparas mian tempon paroli al vi, kiu pretendas ke tuta scienco 'instultas mian inteligentecon'.
ustra (Rodyti profilį) 2014 m. lapkritis 10 d. 21:28:25
mihxil:La vasta plimulto plene subtenas la teorion de evoluado.Certe, certe. Ili ja ne havas pli bonan eksplikon.
Sed kiu estas "la vasta plimulto"? Ĉu tiu "vasta plimulto" iam ankaŭ pensis, ke la tero estas la centro de la kosmo?
mihxil:Mi reprenas. Nun montru viajn idiotaĵojn.ustra:Kiam vi montras viajn amasojn da pruvoj por la evoluado?Kiam vi montris almenaŭ voli kompreni ĝin. Ekzemple per repreni viajn idiotaĵojn pri interbredado.
mihxil (Rodyti profilį) 2014 m. lapkritis 10 d. 21:30:24
ustra:Mi reprenas.Tio estas tro simpla. Propravorte klarigu kial tio estis stulta rimarko. Mi volas scii ke vi efektive volas kompreni la teorion. Kio plejverŝajne ne estas kazo nun, ĉar vi pensas ke scienco produktas 'idiotaĵojn'. Tio estas tro senrespekta.