Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Dio ne ekzistas

de cellus, 2011-oktobro-23

Mesaĝoj: 1577

Lingvo: Esperanto

Jakovo (Montri la profilon) 2014-novembro-15 20:45:41

Antoniomoya, vi tute ignoris mian argumenton kaj mian komparon kun "kodo".

Anstataŭe vi konstatis ke programo faras nur kion la programisto ordonis. Pri tio vi ja pravas, sed al mi ŝajnas ke vi ne komprenas ke programo povas esti kreita tre fleksebla, ekz "prenu la numeron kion al vi, o programo, donas la uzanto kaj kalkulu ...". La programisto ne scias kion la uzanto enmetos.

Se ni diskutas pri evoluado (kaj ne pri tute alia temo, abiogeneso), ni ne demandas de kie venis la "programo", sed kiel ĝi funkcias. Vi povas imagi ĝin kiel ege eleganta, ĉar ege simpla "programo" kun nur kelkaj "ordonoj": "La manĝajo, spaco ktp estas limigita. Vivaĵoj bezonas manĝajon, spacon ktp. Ne ĉiuj vivaĵoj postvivas same longe aŭ kreskigas idojn same multe aŭ bone. La variantoj kiuj plej bone postvivas denove prenu en la programon".

Fakte vi povus trovi programetojn en la interreto kiuj montras al vi kiel efikas elektado. Sed verŝajne sufiĉas pensi al artefarita bredado, kie la homo elektas la trajtojn de besto. Vi nur devas imagi ke alia besto rabas la plej videblajn el ili: tiam post kelkaj generacioj restos idoj kiuj ne estos tiom facile videblaj.

Lakiro (Montri la profilon) 2014-novembro-16 06:04:31

Se ekzistas Diablo, do ekzistas Dio!
Ĉiuj sciencistoj-ateistoj estas senhelpa grupo de blinduloj, kiuj kredas je sian blindecon.

Jakovo (Montri la profilon) 2014-novembro-16 11:38:52

Lakiro:Se ekzistas Diablo, do ekzistas Dio!
Kredo je diablo estas eĉ pli ridinda ol kredo je dio. Kiel oni povas kredi je "ĉiupova" dio kiu ne kapablas venki diablon? Se li kapablas venki diablon sed ne volas tiam li ne estas bona, se li ne kapablas tiam li ne estas ĉiupova.

Aldone, diablo estas eĉ malpli "necesa por kompreni la mondon" ol dio. Se vi ŝatas facilumi por vi mem kiel ekestis la universo kaj tial kredas ke dio faris ĝin, mi iel komprenas tion. Sed kial diable vi bezonas diablon? Estas tiom da pli bonaj eksplikoj por malbona agado en la mondo ol iu fantazia koboldo.

Jakovo (Montri la profilon) 2014-novembro-16 11:49:41

brianpribis:"La sensagxulo diris en sia koro: Dio ne ekzistas...", Psalmo 14:1
"La biblio estas la vorto de dio, ĉar la biblio tion diras."

Rezonado ne funkcias tiel.

kaŝperanto (Montri la profilon) 2014-novembro-17 15:07:57

Lakiro:Se ekzistas Diablo, do ekzistas Dio!
Ĉiuj sciencistoj-ateistoj estas senhelpa grupo de blinduloj, kiuj kredas je sian blindecon.
Ja estas blinduloj, sed estas ĉiuj kiuj ne estas agnostikuloj.

Sed se mi devigus elekti, mi eble elektus kulularon antaŭ klimaton:
"Iru al Ĉielo por la klimato kaj Infero por la kunularo." - Mark Twain

kaŝperanto (Montri la profilon) 2014-novembro-17 17:31:22

ĉevino:Kiel amindema sanktulo povas ĝoje kaj feliĉe beati en la paradizo vidante en inferon siajn amikojn kaj familianojn poreterne komsumiĝi per fajro ?
Ja, estas tre kontraŭa al la aliaj instruoj de la Biblio, ĉu ne? Se vi ekzameni la Biblion vi trovos ke nenie estas menciita la Infero de populara imago. Infero estas aŭ geheno aŭ la tombo/tero. La salajro de peko estas morto, ne senfina vivo en neestingebla fajro. Eĉ homoj havas ideon de kruela kaj nekutima puno, kaj mi ne povus adori Dion kiu estus tiom kruela. Morto estas ankaŭ "eterna puno", ĉu ne?

Multfoje la Biblio diras ke la mortintoj "dormas", sentas nenion, kaj ne plu partoprenas en iuj ajn aferoj sub la suno. Ĉi interpreto faras multe pli da senco ol la kutima, kiu multfoje kontraŭdiras ĝin mem.

La nocio de Infero kaj eterna suferado ne estas laŭbibla kaj fakte estas pagana.

Eble mi estas diablo kaj mi lerte uzas skribaĵojn por malhelpi homojn, sed se ili vere legis la Biblion ili scius ke mi ne mensogas. Hmm, se mi dezirus regi homojn per vortoj mi ankaŭ eble elpensus tian ideon por ke vi ne povus kontraŭi mian interpreton.

gebeltarik51 (Montri la profilon) 2014-novembro-25 21:43:19

cellus:La anoj de la abrahamidaj religionoj, judismo, kristismo kaj islamo opinias ke ekzistas unu dio.

Ekzistas homoj kiuj estas edukitaj en tiuj religioj kiuj estas tute certaj ke dio ne ekzistas, ke ŝi, li, ĝi nur estas projekcio de la homa menso, fantazio.

La religiaj dokumentoj diras tre diversaj aferoj pri Dio. Unu el ili estas tre interesa. Dio estas tiel granda, ke ni etaj hmoj ne povas kompreni lian grandecon, kaj ni ne povas kompreni liajn planojn. OK.

Despli strange estas ke multaj kredantoj postulas ke ni rilatu al tiu dio, flatu ĝin, preĝante pri helpo, pardono, pura hipokrita adorado. En multaj kazoj ni povas adori dion donante monon al diversaj eklezioj por ke ili konstruu domojn al li, anstataŭ helpi la malriĉuloj al pli decaj loĝejoj. Mi neniam plene komprenis tiun ideon.

Mi vidas kelkfoje ekleziaj/moskeaj funkciuloj en la televido. Ili ne estas precize maldikaj, se mi tiel diru.

Do, ĉu iu dio vere ekzistas.

Bonvolu diskuti!

Kjell R
DIO NE EKZISTAS

robbkvasnak (Montri la profilon) 2014-novembro-25 22:24:38

Sinjoro Gorbaĉov lastsemajne diris ke sinjoro Putin sin kredas esti dio aŭ minimume la dua post dio.

antoniomoya (Montri la profilon) 2014-novembro-26 07:23:29

robbkvasnak:Sinjoro Gorbaĉov lastsemajne diris ke sinjoro Putin sin kredas esti dio aŭ minimume la dua post dio.
Por mi, Gorvaĉov estas unu el la plej gravaj homoj de la dudeka jarcento. Admirinda persono.

Amike.

kaŝperanto (Montri la profilon) 2014-novembro-26 14:30:43

Terurĉjo:dio ne ekzistas
li mem diris al mi tion
kaj longe ridis poste
Ĉu Dio tiom potencas, ke li povas forstreki mem per tiaj vortoj? okulumo.gif

Reen al la supro