Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Dio ne ekzistas

de cellus, 2011-oktobro-23

Mesaĝoj: 1577

Lingvo: Esperanto

pedroluis (Montri la profilon) 2014-novembro-26 15:01:41

antoniomoya:
robbkvasnak:Sinjoro Gorbaĉov lastsemajne diris ke sinjoro Putin sin kredas esti dio aŭ minimume la dua post dio.
Por mi, Gorvaĉov estas unu el la plej gravaj homoj de la dudeka jarcento. Admirinda persono.

Amike.
Ĉu vi pensas ke Gorvaĉov estas admirinda persono laŭ la rusoj?

Mi ne scias...

Stefano888 (Montri la profilon) 2014-decembro-08 03:59:26

Rilate al evoluado, la Bibliaj rakontoj pri kreado, kaj teologio (t.e., Ortodoksa kristana teologio) mi ĵus trovis ĉi tiun tre interesan artikolon en la interreto. Ĝi estas skribita en la angla, bedaŭrinde, sed mi pensas ke ĝi eble ekzistas en la rusa ankaŭ. Jen la ligilo.

http://www.sullivan-county.com/id4/ort_creation.ht...

Amike,
Stefano

bryku (Montri la profilon) 2016-marto-14 11:43:35

Dio ekzistas aŭ ne, ĉiu eblas legi:

La Sanktan Libron

Amike
Grzesiek

Серёга (Montri la profilon) 2016-marto-14 14:12:40

bryku:Dio ekzistas aŭ ne, ĉiu eblas legi:

La Sanktan Libron

Amike
Grzesiek
Tre bone! Dankon!

thyrolf (Montri la profilon) 2016-marto-14 14:57:53

Серёга:
bryku:Dio ekzistas aŭ ne, ĉiu eblas legi:

La Sanktan Libron

Amike
Grzesiek
Tre bone! Dankon!
Harry Potter ekzistas, ĉiu povas legi.

Alkanadi (Montri la profilon) 2016-marto-14 15:48:39

Se Dio ne ekzistas, kiu skribis la Sanktan Libron? Ŝakmaton!

Vestitor (Montri la profilon) 2016-marto-14 15:49:52

Ho ne! Mi ne povas elekti 'Dio ekzistas' sed 'Dio ne ekzistas' (kiel premiso) estas ankaŭ nekonata!

Mi volas havi pliaj elektoj: 'Dio eble ekzistas/Dio eble ne ekzistas'.

Серёга (Montri la profilon) 2016-marto-14 16:22:10

Vestitor:Ho ne! Mi ne povas elekti 'Dio ekzistas' sed 'Dio ne ekzistas' (kiel premiso) estas ankaŭ nekonata!

Mi volas havi pliaj elektoj: 'Dio eble ekzistas/Dio eble ne ekzistas'.
Tio estas apude la agnostikismo ridulo.gif

Miland (Montri la profilon) 2016-marto-14 16:22:29

Kelkaj raportas, ke li spertis Dion. Aliaj raportas, ke li ne spertis Dion. Se ambaŭ raportas honeste, ĉu ni ne konkludu, ke Dio malkaŝas sin al kelkaj, sed ne al aliaj?

thyrolf (Montri la profilon) 2016-marto-14 16:41:37

Alkanadi:Se Dio ne ekzistas, kiu skribis la Sanktan Libron? Ŝakmaton!
Aŭtoroj.

Reen al la supro