닫힘
글 500개 까지.
Dio ne ekzistas
글쓴이: cellus, 2011년 10월 23일
글: 1577
언어: Esperanto
novatago (프로필 보기) 2016년 4월 2일 오후 10:57:51
mihxil: Dio ne helpas ĉar li ne ekzistas.Eĉ se tio, kiel eblo, ja eblas, tiu argumento estas stulta, almenaŭ tiel esprimita. Eble ĝi taŭgas por konkreta ideo pri dio, sed ja ne por ĉia ideo pri dio. Kial se ekzitas nehoma ĉiopova konscion, ĝi devas agi laŭ homa moralo? Kial ĝi devus voli helpi ĉiam? Mi ne komprenas tion, kaj ankaŭ ne komprenas kiel manko de Dia helpo nepre irigas nin al la ideo pri ĝia neekzisto. Gepatroj oftege malhelpas pli ol helpi, kaj tamen ili ekzistas. Laŭ mi, diri “ĝi ne helpas ĉar ĝi ne ekzistas” estas paroli tro aŭdace, tro senimage kaj simplisme. Kaj tio por homa konscio estas bedaŭrinda. Dezirinda afero estus ke ĉio, kio ne helpas nin ne ekzistus.
Ĝis, Novatago.
usonano78 (프로필 보기) 2016년 4월 2일 오후 11:37:06
yyaann (프로필 보기) 2016년 4월 2일 오후 11:57:27
novatago:Verŝajne Miĥil aludas al la ideo de iu dio kaj morale bona kaj ĉiupova, ĉar tia estas sufiĉe ofte la bildo pri dio pentrata de kredantoj. Se iu dio estas ĉiupova kaj ne helpas la malriĉuloj, malsanuloj kaj malsatuloj, aŭ eĉ pli malbone, se ĝi volas tian sorton por ili, oni do ne povas rigardi ĝin kiel morale bonan laŭ niaj kriterioj de moraleco. Se male ĝi estas morale bona sed ne povas helpi ilin, ĝi do ne estas ĉiupova. Kompreneble, la difino de kredantoj pri dio estas plejofte tiel maldetala, ke oni ne povas logike kontroli ĉu ĝia ekzisto eblas aŭ ne.mihxil: Dio ne helpas ĉar li ne ekzistas.Eĉ se tio, kiel eblo, ja eblas, tiu argumento estas stulta, almenaŭ tiel esprimita. Eble ĝi taŭgas por konkreta ideo pri dio, sed ja ne por ĉia ideo pri dio. Kial se ekzitas nehoma ĉiopova konscion, ĝi devas agi laŭ homa moralo? Kial ĝi devus voli helpi ĉiam? Mi ne komprenas tion, kaj ankaŭ ne komprenas kiel manko de Dia helpo nepre irigas nin al la ideo pri ĝia neekzisto. Gepatroj oftege malhelpas pli ol helpi, kaj tamen ili ekzistas. Laŭ mi, diri “ĝi ne helpas ĉar ĝi ne ekzistas” estas paroli tro aŭdace, tro senimage kaj simplisme. Kaj tio por homa konscio estas bedaŭrinda. Dezirinda afero estus ke ĉio, kio ne helpas nin ne ekzistus.
Ĝis, Novatago.
Laŭ mi, diri “ĝi ne helpas ĉar ĝi ne ekzistas” estas paroli tro aŭdace, tro senimage kaj simplisme. Kaj tio por homa konscio estas bedaŭrinda.Preskaŭ ĉiu homo kapablas imagi la ekziston de dioj kaj aliaj eksterordinaraj estaĵoj. La demando estas: kiamaniere tio estas dezirinda?
mihxil (프로필 보기) 2016년 4월 3일 오전 5:44:42
novatago:jes, mi reagis al Miland, kaj nur volis montri ke almenaŭ lia bildo de dio apenaŭ estas kohera. Mi neniel parolis pri ĉia ideo de dio, tio ja estus sensenca. Kiel oni povus entute paroli pri io se eĉ mankas ia ideo pri kio ĝi estus?mihxil: Dio ne helpas ĉar li ne ekzistas.Eĉ se tio, kiel eblo, ja eblas, tiu argumento estas stulta, almenaŭ tiel esprimita. Eble ĝi taŭgas por konkreta ideo pri dio, sed ja ne por ĉia ideo pri dio.
Alkanadi (프로필 보기) 2016년 4월 3일 오전 8:46:19
usonano78:Dio estas tediulo.Kial? La mondo estas interesa, ĉu ne?
Серёга (프로필 보기) 2016년 4월 3일 오전 9:54:11
Alkanadi:Se nia mondo estas interasa tiam por kio kelkaj aŭtoroj kaj sendube ĉiuj homoj konstante elpensas aliajn mondojn?usonano78:Dio estas tediulo.Kial? La mondo estas interesa, ĉu ne?
Ĉu al ni mankas mondoj.
La vorton tedio(tedia/tedii) mi ne scias.
Paulinho (프로필 보기) 2016년 4월 3일 오후 1:32:52
Verdirante oni povas aserti ke la fonto de multaj problemoj en la nuna mondo estas ĉefe la tendenco, ne ĉiam konscie, ellabori la metodon kaj celojn de teknika scienco laŭ paradigmo kiu kondiĉas homan vivon kaj la funkciadon de la socio. La efektoj de tia ŝablono al ĉiu realaĵo, homaj kaj sociaj, realigas la degradadon de la medio, kaj minacas la vivon. Oni devas rekoni ke teknikaj produktoj ne estas neŭtralaj, ĉar ili kreas socian teksaĵon kiu finfine kondiĉas la vivstilojn kaj gvidas la sociajn eblojn en linio kun la interesojn de certaj povaj grupoj. Iuj elektoj, kiuj ŝajnas pure instrumenta praktiko estas elektoj pri la vivo, tio estas: kiu vivos kaj kiu ne.
usonano78 (프로필 보기) 2016년 4월 3일 오후 1:46:46
Alkanadi:Kiam ajnulo parolas pri dio, mi lacas. Do, dio probable estus tedulo, se li vere ekzistas.usonano78:Dio estas tediulo.Kial? La mondo estas interesa, ĉu ne?
usonano78 (프로필 보기) 2016년 4월 3일 오후 1:51:39
Серёга:Mi trovas la Rusan vorton: надоедать. Se vi aldonas "ul", vi havas tedan personon (наводящий, наводящий скуку, надоевший, скуку).
La vorton tedio(tedia/tedii) mi ne scias.
Alkanadi (프로필 보기) 2016년 4월 3일 오후 1:54:53
usonano78:Mi ankaŭ lacas.Alkanadi:Kiam ajnulo parolas pri dio, mi lacas. Do, dio probable estus tedulo, se li vere ekzistas.usonano78:Dio estas tediulo.Kial? La mondo estas interesa, ĉu ne?