К содержанию

Закрыта
Макс. 500 сообщений.

Dio ne ekzistas

от cellus, 23 октября 2011 г.

Сообщений: 1577

Язык: Esperanto

novatago (Показать профиль) 2 апреля 2016 г., 22:57:51

mihxil: Dio ne helpas ĉar li ne ekzistas.
Eĉ se tio, kiel eblo, ja eblas, tiu argumento estas stulta, almenaŭ tiel esprimita. Eble ĝi taŭgas por konkreta ideo pri dio, sed ja ne por ĉia ideo pri dio. Kial se ekzitas nehoma ĉiopova konscion, ĝi devas agi laŭ homa moralo? Kial ĝi devus voli helpi ĉiam? Mi ne komprenas tion, kaj ankaŭ ne komprenas kiel manko de Dia helpo nepre irigas nin al la ideo pri ĝia neekzisto. Gepatroj oftege malhelpas pli ol helpi, kaj tamen ili ekzistas. Laŭ mi, diri “ĝi ne helpas ĉar ĝi ne ekzistas” estas paroli tro aŭdace, tro senimage kaj simplisme. Kaj tio por homa konscio estas bedaŭrinda. Dezirinda afero estus ke ĉio, kio ne helpas nin ne ekzistus. lango.gif

Ĝis, Novatago.

usonano78 (Показать профиль) 2 апреля 2016 г., 23:37:06

Dio estas tedulo.

yyaann (Показать профиль) 2 апреля 2016 г., 23:57:27

novatago:
mihxil: Dio ne helpas ĉar li ne ekzistas.
Eĉ se tio, kiel eblo, ja eblas, tiu argumento estas stulta, almenaŭ tiel esprimita. Eble ĝi taŭgas por konkreta ideo pri dio, sed ja ne por ĉia ideo pri dio. Kial se ekzitas nehoma ĉiopova konscion, ĝi devas agi laŭ homa moralo? Kial ĝi devus voli helpi ĉiam? Mi ne komprenas tion, kaj ankaŭ ne komprenas kiel manko de Dia helpo nepre irigas nin al la ideo pri ĝia neekzisto. Gepatroj oftege malhelpas pli ol helpi, kaj tamen ili ekzistas. Laŭ mi, diri “ĝi ne helpas ĉar ĝi ne ekzistas” estas paroli tro aŭdace, tro senimage kaj simplisme. Kaj tio por homa konscio estas bedaŭrinda. Dezirinda afero estus ke ĉio, kio ne helpas nin ne ekzistus. lango.gif

Ĝis, Novatago.
Verŝajne Miĥil aludas al la ideo de iu dio kaj morale bona kaj ĉiupova, ĉar tia estas sufiĉe ofte la bildo pri dio pentrata de kredantoj. Se iu dio estas ĉiupova kaj ne helpas la malriĉuloj, malsanuloj kaj malsatuloj, aŭ eĉ pli malbone, se ĝi volas tian sorton por ili, oni do ne povas rigardi ĝin kiel morale bonan laŭ niaj kriterioj de moraleco. Se male ĝi estas morale bona sed ne povas helpi ilin, ĝi do ne estas ĉiupova. Kompreneble, la difino de kredantoj pri dio estas plejofte tiel maldetala, ke oni ne povas logike kontroli ĉu ĝia ekzisto eblas aŭ ne.
Laŭ mi, diri “ĝi ne helpas ĉar ĝi ne ekzistas” estas paroli tro aŭdace, tro senimage kaj simplisme. Kaj tio por homa konscio estas bedaŭrinda.
Preskaŭ ĉiu homo kapablas imagi la ekziston de dioj kaj aliaj eksterordinaraj estaĵoj. La demando estas: kiamaniere tio estas dezirinda?

mihxil (Показать профиль) 3 апреля 2016 г., 5:44:42

novatago:
mihxil: Dio ne helpas ĉar li ne ekzistas.
Eĉ se tio, kiel eblo, ja eblas, tiu argumento estas stulta, almenaŭ tiel esprimita. Eble ĝi taŭgas por konkreta ideo pri dio, sed ja ne por ĉia ideo pri dio.
jes, mi reagis al Miland, kaj nur volis montri ke almenaŭ lia bildo de dio apenaŭ estas kohera. Mi neniel parolis pri ĉia ideo de dio, tio ja estus sensenca. Kiel oni povus entute paroli pri io se eĉ mankas ia ideo pri kio ĝi estus?

Alkanadi (Показать профиль) 3 апреля 2016 г., 8:46:19

usonano78:Dio estas tediulo.
Kial? La mondo estas interesa, ĉu ne?

Серёга (Показать профиль) 3 апреля 2016 г., 9:54:11

Alkanadi:
usonano78:Dio estas tediulo.
Kial? La mondo estas interesa, ĉu ne?
Se nia mondo estas interasa tiam por kio kelkaj aŭtoroj kaj sendube ĉiuj homoj konstante elpensas aliajn mondojn?
Ĉu al ni mankas mondoj.

La vorton tedio(tedia/tedii) mi ne scias.

Paulinho (Показать профиль) 3 апреля 2016 г., 13:32:52

Diskuti la demandon pri senso povas esti pli interesa ol diskuti la temon "dio." Moderna kulturo, forte markita de ĝia okcidenta origino, asertas esti ĉioscia, ĉioampleksa kaj ĉioimplicanta. Ĉu ĝi pravas?
Verdirante oni povas aserti ke la fonto de multaj problemoj en la nuna mondo estas ĉefe la tendenco, ne ĉiam konscie, ellabori la metodon kaj celojn de teknika scienco laŭ paradigmo kiu kondiĉas homan vivon kaj la funkciadon de la socio. La efektoj de tia ŝablono al ĉiu realaĵo, homaj kaj sociaj, realigas la degradadon de la medio, kaj minacas la vivon. Oni devas rekoni ke teknikaj produktoj ne estas neŭtralaj, ĉar ili kreas socian teksaĵon kiu finfine kondiĉas la vivstilojn kaj gvidas la sociajn eblojn en linio kun la interesojn de certaj povaj grupoj. Iuj elektoj, kiuj ŝajnas pure instrumenta praktiko estas elektoj pri la vivo, tio estas: kiu vivos kaj kiu ne.

usonano78 (Показать профиль) 3 апреля 2016 г., 13:46:46

Alkanadi:
usonano78:Dio estas tediulo.
Kial? La mondo estas interesa, ĉu ne?
Kiam ajnulo parolas pri dio, mi lacas. Do, dio probable estus tedulo, se li vere ekzistas.

usonano78 (Показать профиль) 3 апреля 2016 г., 13:51:39

Серёга:

La vorton tedio(tedia/tedii) mi ne scias.
Mi trovas la Rusan vorton: надоедать. Se vi aldonas "ul", vi havas tedan personon (наводящий, наводящий скуку, надоевший, скуку).

Alkanadi (Показать профиль) 3 апреля 2016 г., 13:54:53

usonano78:
Alkanadi:
usonano78:Dio estas tediulo.
Kial? La mondo estas interesa, ĉu ne?
Kiam ajnulo parolas pri dio, mi lacas. Do, dio probable estus tedulo, se li vere ekzistas.
Mi ankaŭ lacas.

Наверх