Затворено
Най-много 500 съобщения.
Dio ne ekzistas
от cellus, 23 октомври 2011
Съобщения: 1577
Език: Esperanto
Kirilo81 (Покажи профила) 28 юни 2016, 11:17:16
Ĉi-jare mortis i.a. mia bofrato, postlasante 3 junajn infanojn, David Bowie, kaj hieraŭ Bud Spencer.
Samtempe bone fartas i.a. Baŝar Al-Asad, Donald Trump aŭ Vladimir Putin.
Mi certas, ke ne estas Dio, sed mi ne plu certas ĉu ankaŭ ne estas Diablo...
Miland (Покажи профила) 28 юни 2016, 13:22:55
Kirilo81:Mi certas, ke ne estas Dio, sed mi ne plu certas ĉu ankaŭ ne estas Diablo...Tio memorigis mi pri ŝerco:
Aro de junaj komunismuloj iras al sacerdoto.
- Patro, jen novaĵo por vi. La diablo estas mortinta!
- Kompatindaj orfoj, kio okazos al vi?
hilex (Покажи профила) 28 юни 2016, 13:47:59
Miland:La tuta homaro jam delonge nomiĝas La Granda Orfo.Kirilo81:Mi certas, ke ne estas Dio, sed mi ne plu certas ĉu ankaŭ ne estas Diablo...Tio memorigis mi pri ŝerco:
Aro de junaj komunismuloj iras al sacerdoto.
- Patro, jen novaĵo por vi. La diablo estas mortinta!
- Kompatindaj orfoj, kio okazos al vi?
Alkanadi (Покажи профила) 29 юни 2016, 10:45:14
Se ŝi estas ĉie, ĉu ŝi ankaŭ estas en la banĉambro?
Se ŝi ne estas ĉie, kiu lando ŝi estas supra?
Ĉu ŝi havas seksumajn partojn?
Miland (Покажи профила) 29 юни 2016, 12:25:42
Alkanadi:Se dio ekzistas, kie .. ĉu ..Miaopinie, legi tiujn, kiuj raportis sperton de Dio, aŭ komencis kredi je Li pro la ekzemplo de bonfarintoj, estas pli valora ol imagi respondojn al tiaj demandoj.
hilex (Покажи профила) 29 юни 2016, 14:24:43
dbob (Покажи профила) 29 юни 2016, 14:47:25
Alkanadi:Se dio ekzistas, kie ŝi estas?Laŭ mi, se dio ekzistas, di' estas minimume en la menso de ĉiu kredanto. Se di' estas ĉie, via demando pri la banĉambro estas superflua (plejeble ironia aŭ ŝerca). Se di' havas sekson aŭ seksorganon, mi suspektas, ke vi jam imagas kia ĝi estas, ĉar vi uzas la pronomon "ŝi".
Se ŝi estas ĉie, ĉu ŝi ankaŭ estas en la banĉambro?
Se ŝi ne estas ĉie, kiu lando ŝi estas supra?
Ĉu ŝi havas seksumajn partojn?
Vian trian demandon mi ne bone komprenas: "Se ŝi ne estas ĉie, kiu lando ŝi estas supra?". Ĉu vi povas revortumi tiun demandon alimaniere?
Iafoje mi pensas, ke estas nekredeble kiel iuj ankoraŭ ne scias, kio estas aŭ pri kio temas dio, eĉ en la 21-a jarcento. Mi povus kompreni tian demandon, se vi vivus en tre malnova epoko, sed ne nuntempe, meze de la informadika erao.
Alkanadi (Покажи профила) 29 юни 2016, 15:16:28
dbob:Vian trian demandon mi ne bone komprenas: "Se ŝi ne estas ĉie, kiu lando ŝi estas supra?". Ĉu vi povas revortumi tiun demandon alimaniere?La tero similas pilkon. La dio estas ekstere de la tero. Kiu lando estas malsupra dio?
dbob (Покажи профила) 29 юни 2016, 16:40:47
Alkanadi:La tero similas pilkon. La dio estas ekstere de la tero. Kiu lando estas malsupra dio?Mi pensas ke vi intencas diri "super kiu lando estas dio?". Do la origina demando estu: "Se ŝi ne estas ĉie, super kiu lando ŝi estas?". Mi ne scias. Krome, mi ne komprenas kial dio devas esti super iu aparta lando, se di' ne estas ĉie.
Серёга (Покажи профила) 29 юни 2016, 18:06:09