Späť na obsah

Uzamknuté
Max. 500 správ.

Dio ne ekzistas

od cellus, 23. októbra 2011

Príspevky: 1577

Jazyk: Esperanto

Kirilo81 (Zobraziť profil) 28. júna 2016 11:17:16

Duonserioze:

Ĉi-jare mortis i.a. mia bofrato, postlasante 3 junajn infanojn, David Bowie, kaj hieraŭ Bud Spencer.
Samtempe bone fartas i.a. Baŝar Al-Asad, Donald Trump aŭ Vladimir Putin.

Mi certas, ke ne estas Dio, sed mi ne plu certas ĉu ankaŭ ne estas Diablo...

Miland (Zobraziť profil) 28. júna 2016 13:22:55

Kirilo81:Mi certas, ke ne estas Dio, sed mi ne plu certas ĉu ankaŭ ne estas Diablo...
Tio memorigis mi pri ŝerco:
Aro de junaj komunismuloj iras al sacerdoto.
- Patro, jen novaĵo por vi. La diablo estas mortinta!
- Kompatindaj orfoj, kio okazos al vi?

hilex (Zobraziť profil) 28. júna 2016 13:47:59

Miland:
Kirilo81:Mi certas, ke ne estas Dio, sed mi ne plu certas ĉu ankaŭ ne estas Diablo...
Tio memorigis mi pri ŝerco:
Aro de junaj komunismuloj iras al sacerdoto.
- Patro, jen novaĵo por vi. La diablo estas mortinta!
- Kompatindaj orfoj, kio okazos al vi?
La tuta homaro jam delonge nomiĝas La Granda Orfo.

Alkanadi (Zobraziť profil) 29. júna 2016 10:45:14

Se dio ekzistas, kie ŝi estas?

Se ŝi estas ĉie, ĉu ŝi ankaŭ estas en la banĉambro?

Se ŝi ne estas ĉie, kiu lando ŝi estas supra?

Ĉu ŝi havas seksumajn partojn?

Miland (Zobraziť profil) 29. júna 2016 12:25:42

Alkanadi:Se dio ekzistas, kie .. ĉu ..
Miaopinie, legi tiujn, kiuj raportis sperton de Dio, aŭ komencis kredi je Li pro la ekzemplo de bonfarintoj, estas pli valora ol imagi respondojn al tiaj demandoj.

hilex (Zobraziť profil) 29. júna 2016 14:24:43

Dio ne estas ŝi aŭ li. Estas amuzege vidi, kiel homoj kreas laŭ sia kompreno ekzistaĵon, pri kiu ili havas nenian veran ideon.

dbob (Zobraziť profil) 29. júna 2016 14:47:25

Alkanadi:Se dio ekzistas, kie ŝi estas?

Se ŝi estas ĉie, ĉu ŝi ankaŭ estas en la banĉambro?

Se ŝi ne estas ĉie, kiu lando ŝi estas supra?

Ĉu ŝi havas seksumajn partojn?
Laŭ mi, se dio ekzistas, di' estas minimume en la menso de ĉiu kredanto. Se di' estas ĉie, via demando pri la banĉambro estas superflua (plejeble ironia aŭ ŝerca). Se di' havas sekson aŭ seksorganon, mi suspektas, ke vi jam imagas kia ĝi estas, ĉar vi uzas la pronomon "ŝi".

Vian trian demandon mi ne bone komprenas: "Se ŝi ne estas ĉie, kiu lando ŝi estas supra?". Ĉu vi povas revortumi tiun demandon alimaniere?

Iafoje mi pensas, ke estas nekredeble kiel iuj ankoraŭ ne scias, kio estas aŭ pri kio temas dio, eĉ en la 21-a jarcento. Mi povus kompreni tian demandon, se vi vivus en tre malnova epoko, sed ne nuntempe, meze de la informadika erao.

Alkanadi (Zobraziť profil) 29. júna 2016 15:16:28

dbob:Vian trian demandon mi ne bone komprenas: "Se ŝi ne estas ĉie, kiu lando ŝi estas supra?". Ĉu vi povas revortumi tiun demandon alimaniere?
La tero similas pilkon. La dio estas ekstere de la tero. Kiu lando estas malsupra dio?

dbob (Zobraziť profil) 29. júna 2016 16:40:47

Alkanadi:La tero similas pilkon. La dio estas ekstere de la tero. Kiu lando estas malsupra dio?
Mi pensas ke vi intencas diri "super kiu lando estas dio?". Do la origina demando estu: "Se ŝi ne estas ĉie, super kiu lando ŝi estas?". Mi ne scias. Krome, mi ne komprenas kial dio devas esti super iu aparta lando, se di' ne estas ĉie.

Серёга (Zobraziť profil) 29. júna 2016 18:06:09

Dio ekzistas kaj Li amas nin.

Nahor