Към съдържанието

Затворено
Най-много 500 съобщения.

Dio ne ekzistas

от cellus, 23 октомври 2011

Съобщения: 1577

Език: Esperanto

Stefano888 (Покажи профила) 29 юни 2016, 18:22:36

Dio ekzistas kaj homoj, kiuj neniam preĝas al Li, ne scias tion ĉar ili neniam preĝas. Homoj eltrovas Dion per preĝo, ne per scienco. Preĝu ĉiutage al Li kredante ke Li estas tie. Eble vi eltrovos Lin, Alkanadi.

bryku (Покажи профила) 29 юни 2016, 18:45:23

Stefano888:Dio ekzistas kaj homoj, kiuj neniam preĝas al Li, ne scias tion ĉar ili neniam preĝas. Homoj eltrovas Dion per preĝo, ne per scienco. Preĝu ĉiutage al Li kredante ke Li estas tie. Eble vi eltrovos Lin, Alkanadi.
Tio estas nur cerbolavo. Faru ion sensencan ĝis vi trovos sencon en la sensencaĵo. Nenio pruvas ekziston de dio, ankaŭ nenio pruvas ĝian malekziston. Same mi povus kredi je feinoj, koboldoj kaj spiritoj de plantoj. Ĉu, se mi kredas je io, tio pruvas, ke tiu ĉi io nepre ekzistas, ĉar mi je tio ĉi kredas? Kial nepre ekzistu la dio de kristanoj kaj ne la dioj de afrikanoj? Se la dio ekzistus, ni ĉiuj ĝin konus. Ni konas la lunon, ĉar ĝi ekzistas. Ĉiu nacio en la mondo konas la Lunon. Kial ĉiuj ne konas la unu solan dion, kiu devus esti pli evidenta ol la Luno, ol la Suno, ol ĉio mem?
Ni poloj diras: "grubymi nićmi szyte" - per dikaj fadenoj kudrita afero.

hilex (Покажи профила) 29 юни 2016, 22:42:36

bryku:

La tuta problemo estas en kredo, ke dio nepre devas esti ekzistaĵo laŭ la kompreno de kredantoj je dio. Precipe multaj homoj ŝatas opinii, ke dio estas homforma. Tio estas kredo por homamasoj. Tamen oni povas trovi eĉ en Biblio, kio reale estas dio. Eĉ hinduaj dioj, havantaj aspektojn de strangaj ekzistaĵoj, estas personigo de naturfortoj aŭ nefizikaj kvalitoj, kiuj troviĝas aŭ ekstere de homo, aŭ malekstere de homo.
Principe, oni povas nomi iun ekzistaĵon dio, transportante iujn diajn kvalitojn sur lin aŭ ŝin. Tamen li aŭ ŝi ne fariĝas dio plensence pro tiu transportado. Tio estas nur metaforigo.

Alkanadi (Покажи профила) 30 юни 2016, 09:50:00

dbob:Krome, mi ne komprenas kial dio devas esti super iu aparta lando, se di' ne estas ĉie.
Ĉar la tero estas pilko.

bryku (Покажи профила) 30 юни 2016, 11:35:48

Alkanadi:
dbob:Krome, mi ne komprenas kial dio devas esti super iu aparta lando, se di' ne estas ĉie.
Ĉar la tero estas pilko.
Ne, la tero estas disko portata de kvar elefantoj, kiuj staras sur granda testudo naĝanta eterne en la senlima universo.

Miland (Покажи профила) 30 юни 2016, 12:32:29

bryku:Ne, la tero estas disko portata de kvar elefantoj, kiuj staras sur granda testudo naĝanta eterne en la senlima universo.
Bona bildo de la relativa stabileco de la terkrusto, super la malmola mantelo. Kiam alvenis la detruo de Atlantiso -ho, ve, la testudo eknaĝis! Kompreneble la "kosmo" de la testudo estas 2-dimensia surface de 3-dimensia sfero, kaj sekve senlima.

dbob (Покажи профила) 30 юни 2016, 20:21:58

... la tero estas disko portata de kvar elefantoj, kiuj staras sur granda testudo naĝanta eterne en la senlima universo.
Ni do preĝu, ke nek la elefantoj nek la testudo iam ekdormu. Sed se tio iam okazus, tiam ni preĝu, ke la disko povu ŝvebi memstare.

Orikrin1998 (Покажи профила) 30 юни 2016, 21:22:01

Me ne kreas ke Dion ekzistas, kaj mi kreas ke "ion" ekzistas. Ke ni neniam sciios. (Agnostikismo)

antoniomoya (Покажи профила) 30 юни 2016, 21:38:17

Fadeno: Dio ne ekzistas.

Se Dio ne estus tie, bonvolu imagi DE KIE vi estis aperintaj, DE KIE aperis la universo mem. Aŭ, ĉu eble la universo estas eterna? Cu la “Aĵo” ekzistas ekde ĉiam? Tiuokaze, KIEL la senviva “aĵo” transformiĝis unue en vivo kaj poste en inteligento? Kaj KIAL?
(Oni akceptas vetojn).

Atentu: kiam mi diras Dio, mi neniel aludas al Dio de konataj homaj religioj.

Amike.

Vestitor (Покажи профила) 30 юни 2016, 22:01:11

^ Tiu malsaĝeco estas kio homoj sen kompreno de sciencon diras. Estas multaj teorioj pri la origino de la universo - bazita sur indico kaj racia hipotezo. La origino de la mondo (tero) ne estas 'neklarigita' sen la ideo de 'Dio'. Vi proponas nur mortintoj ideoj kiel klarigoj por aferoj kiuj ne mankas klarigojn.

La origino de la universo estas ja komplexa demando, sed ni ne trovos solvojn per plenigante la interspacon kun feoj.

Обратно нагоре