閉じられた
最大 500メッセージ
Dio ne ekzistas
cellus,2011年10月23日の
メッセージ: 1577
言語: Esperanto
Stefano888 (プロフィールを表示) 2016年6月29日 18:22:36
bryku (プロフィールを表示) 2016年6月29日 18:45:23
Stefano888:Dio ekzistas kaj homoj, kiuj neniam preĝas al Li, ne scias tion ĉar ili neniam preĝas. Homoj eltrovas Dion per preĝo, ne per scienco. Preĝu ĉiutage al Li kredante ke Li estas tie. Eble vi eltrovos Lin, Alkanadi.Tio estas nur cerbolavo. Faru ion sensencan ĝis vi trovos sencon en la sensencaĵo. Nenio pruvas ekziston de dio, ankaŭ nenio pruvas ĝian malekziston. Same mi povus kredi je feinoj, koboldoj kaj spiritoj de plantoj. Ĉu, se mi kredas je io, tio pruvas, ke tiu ĉi io nepre ekzistas, ĉar mi je tio ĉi kredas? Kial nepre ekzistu la dio de kristanoj kaj ne la dioj de afrikanoj? Se la dio ekzistus, ni ĉiuj ĝin konus. Ni konas la lunon, ĉar ĝi ekzistas. Ĉiu nacio en la mondo konas la Lunon. Kial ĉiuj ne konas la unu solan dion, kiu devus esti pli evidenta ol la Luno, ol la Suno, ol ĉio mem?
Ni poloj diras: "grubymi nićmi szyte" - per dikaj fadenoj kudrita afero.
hilex (プロフィールを表示) 2016年6月29日 22:42:36
bryku:La tuta problemo estas en kredo, ke dio nepre devas esti ekzistaĵo laŭ la kompreno de kredantoj je dio. Precipe multaj homoj ŝatas opinii, ke dio estas homforma. Tio estas kredo por homamasoj. Tamen oni povas trovi eĉ en Biblio, kio reale estas dio. Eĉ hinduaj dioj, havantaj aspektojn de strangaj ekzistaĵoj, estas personigo de naturfortoj aŭ nefizikaj kvalitoj, kiuj troviĝas aŭ ekstere de homo, aŭ malekstere de homo.Stefano888:Dio ekzistas kaj homoj, kiuj neniam preĝas al Li, ne scias tion ĉar ili neniam preĝas. Homoj eltrovas Dion per preĝo, ne per scienco. Preĝu ĉiutage al Li kredante ke Li estas tie. Eble vi eltrovos Lin, Alkanadi.Tio estas nur cerbolavo. Faru ion sensencan ĝis vi trovos sencon en la sensencaĵo. Nenio pruvas ekziston de dio, ankaŭ nenio pruvas ĝian malekziston. Same mi povus kredi je feinoj, koboldoj kaj spiritoj de plantoj. Ĉu, se mi kredas je io, tio pruvas, ke tiu ĉi io nepre ekzistas, ĉar mi je tio ĉi kredas? Kial nepre ekzistu la dio de kristanoj kaj ne la dioj de afrikanoj? Se la dio ekzistus, ni ĉiuj ĝin konus. Ni konas la lunon, ĉar ĝi ekzistas. Ĉiu nacio en la mondo konas la Lunon. Kial ĉiuj ne konas la unu solan dion, kiu devus esti pli evidenta ol la Luno, ol la Suno, ol ĉio mem?
Ni poloj diras: "grubymi nićmi szyte" - per dikaj fadenoj kudrita afero.
Principe, oni povas nomi iun ekzistaĵon dio, transportante iujn diajn kvalitojn sur lin aŭ ŝin. Tamen li aŭ ŝi ne fariĝas dio plensence pro tiu transportado. Tio estas nur metaforigo.
Alkanadi (プロフィールを表示) 2016年6月30日 9:50:00
dbob:Krome, mi ne komprenas kial dio devas esti super iu aparta lando, se di' ne estas ĉie.Ĉar la tero estas pilko.
bryku (プロフィールを表示) 2016年6月30日 11:35:48
Alkanadi:Ne, la tero estas disko portata de kvar elefantoj, kiuj staras sur granda testudo naĝanta eterne en la senlima universo.dbob:Krome, mi ne komprenas kial dio devas esti super iu aparta lando, se di' ne estas ĉie.Ĉar la tero estas pilko.
Miland (プロフィールを表示) 2016年6月30日 12:32:29
bryku:Ne, la tero estas disko portata de kvar elefantoj, kiuj staras sur granda testudo naĝanta eterne en la senlima universo.Bona bildo de la relativa stabileco de la terkrusto, super la malmola mantelo. Kiam alvenis la detruo de Atlantiso -ho, ve, la testudo eknaĝis! Kompreneble la "kosmo" de la testudo estas 2-dimensia surface de 3-dimensia sfero, kaj sekve senlima.
dbob (プロフィールを表示) 2016年6月30日 20:21:58
... la tero estas disko portata de kvar elefantoj, kiuj staras sur granda testudo naĝanta eterne en la senlima universo.Ni do preĝu, ke nek la elefantoj nek la testudo iam ekdormu. Sed se tio iam okazus, tiam ni preĝu, ke la disko povu ŝvebi memstare.
Orikrin1998 (プロフィールを表示) 2016年6月30日 21:22:01
antoniomoya (プロフィールを表示) 2016年6月30日 21:38:17
Se Dio ne estus tie, bonvolu imagi DE KIE vi estis aperintaj, DE KIE aperis la universo mem. Aŭ, ĉu eble la universo estas eterna? Cu la “Aĵo” ekzistas ekde ĉiam? Tiuokaze, KIEL la senviva “aĵo” transformiĝis unue en vivo kaj poste en inteligento? Kaj KIAL?
(Oni akceptas vetojn).
Atentu: kiam mi diras Dio, mi neniel aludas al Dio de konataj homaj religioj.
Amike.
Vestitor (プロフィールを表示) 2016年6月30日 22:01:11
La origino de la universo estas ja komplexa demando, sed ni ne trovos solvojn per plenigante la interspacon kun feoj.