Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Dio ne ekzistas

de cellus, 2011-oktobro-23

Mesaĝoj: 1577

Lingvo: Esperanto

Noshin (Montri la profilon) 2016-julio-05 15:42:46

Plej ĉinaj homoj ne kredas je la ekzisto de Dio

vejktoro (Montri la profilon) 2016-julio-06 06:00:00

hilex: Ĉu vi lernis fizikon en lernejo? Ĉu vi memoras, kiel oni difinas tempon? Pere de cikla movado.
Jes mi lernis fizikon en lernejo kaj universitato, sed mi neniam lernis tiun ciklan movadon ideon. Tiu ne estas surbazata en moderna scienco.. via instruist(in)o malpravas. Ne estas via kulpo.

hilex:Tempo ne povas esti observata kaŭze de ĝia esenca malesto. Ĝi konstruiĝas por ĉiu konscio.
Tempo ja povas esti mezurata. Estas la tre preciza observo da tempo kiu pruvis kelke da la teorioj de Alberto Ejnŝtejno! Kaj eksplikas principajn faktojn de nia universo. Ne gravas la mis-sciigado de via instruisto.. legu Haŭkingon kaj Ejnŝtejnon. Ili estas multe pli fascina ol tiu fadeno.

hilex (Montri la profilon) 2016-julio-06 06:45:15

vejktoro:
hilex: Ĉu vi lernis fizikon en lernejo? Ĉu vi memoras, kiel oni difinas tempon? Pere de cikla movado.
Jes mi lernis fizikon en lernejo kaj universitato, sed mi neniam lernis tiun ciklan movadon ideon. Tiu ne estas surbazata en moderna scienco.. via instruist(in)o malpravas. Ne estas via kulpo.
Vi ne necesu saĝumi. Kion vi scias pri metodoj de la mezurado de la tempo? Baza ideo de la mezurado kuŝas en uzado de ciklaj movadoj, ekzemple, turniĝo de la Tero ĉirkaŭ sia akso (nuntempe tio estas malnoviĝinta metodo pro sia ne tro bona ĝusteco). Ankaŭ oni povas akcepti, kiel bazon por la mezurado de la tempo, movadon de la Tero ĉirkaŭ la Suno. Aŭ oni povas uzi procesojn, kiuj havas stabilajn periodojn de la ripetado, ekzemple, oscilado de la pendolo aŭ oscilado de la kvarca lameno en altfrekvenca elektra kampo. T.e., por la mezurado oni prenas ĉiun ciklan movadon (proceson).

Sekve, nome vi havas problemegojn en kompreno de fiziko, se vi nenion scias pri ligo de la tempo kun la cikla movado.

Interalie, mi lernis fizikon en lernejo, kaj ankaŭ en universitato specialiĝinte en teoria fiziko.

hilex (Montri la profilon) 2016-julio-06 06:59:46

vejktoro:
hilex:Tempo ne povas esti observata kaŭze de ĝia esenca malesto. Ĝi konstruiĝas por ĉiu konscio.
Tempo ja povas esti mezurata. Estas la tre preciza observo da tempo kiu pruvis kelke da la teorioj de Alberto Ejnŝtejno! Kaj eksplikas principajn faktojn de nia universo. Ne gravas la mis-sciigado de via instruisto.. legu Haŭkingon kaj Ejnŝtejnon. Ili estas multe pli fascina ol tiu fadeno.
Certe, la tempo mezuriĝas. Tamen tio tute ne signifas, ke vi mezuras objektivaĵon, ekzistantan aparta de vi. Vi prenas unu bazan ciklan proceson kiel fundamenton, kaj komparas daŭron de aliaj procesoj je kvantoj de la unua. T.e., vi bezonas aldone konscion por kompari du movadojn. Kaj nur tiam vi povas "observi" la tempon.

Se vi volas diri, ke vi vidas la tempon sur horloĝoj, tiam mi nur ridas pro via naiveco. Mi tre volus ekvidi iujn ekzemplojn de la observado de la tempo, se tio vin ne ĝenus. Estante la specialisto en teorioj de relativeco, mi renkontis neniujn tiujn ekzemplojn.

Серёга (Montri la profilon) 2016-julio-06 09:21:36

Laŭ teorio de relativeco tempo rilatas kun spaco kaj eĉ similas kiel unu direkton de spaco.
Estas konstanta ŝanga kaj malŝanga ŝanĝo de ĉio.
Se ni estus senmorta tiam tempo eble ne havus valoron kaj ni estus kiel rotaciaj planedoj en tempo kia ne diferencus de loko en orbito.

dbob (Montri la profilon) 2016-julio-06 11:09:07

Iuj kredas, surbaze de religieco, ke Dio kreis ĉion. Aliaj kredas, surbaze de scienco, ke Dion kreis la cerbo. Ĉiu elektu sian kredon laŭprefere. Post iom da pripensado kaj komparado inter ambaŭ kredoj, mi iam decidis elekti la plej verŝajnan. Iafoje, eĉ altranga kredanto kiel Sankta Anselmo povas honeste esprimi la angoron de tia elekto: "Sinjoro, se vi ne estas ĉi tie, kie mi povas trovi vin, se vi estas for? Sed se vi estas ĉie, kial mi ne povas vin vidi?". Fido je la ideo de Dio estas tute malsama al tiu je la ideo de hundo aŭ de arbo, simple ĉar neniu povas vidi, nek aŭdi, nek tuŝi Dion, sed ja hundon aŭ arbon. Jen nia cerbo, kiu kapablas krei ideon preter-realan, nur mense troveblan.

Ĉu Dio ekzistas? Mi pensas, ke jes, almenaŭ ja mense. Kiam kredanto legas frazon "Dio ĉiam ĉeestas" aktiviĝas la samaj cerbo-areoj, kiuj zorgas pri supervivado, same kiel ĉe aliaj kognaj rimedoj de la cerbo. Laŭ scienco tio signifas, ke religieco, aŭ Dio, estas unu plia kogna produkto de la homa cerbo, sen ajna supernatura nuanco.

Se la tempo ne vere ekzistus, ĝi estus ankaŭ mensa. Tamen, jen grava diferenco: oni almenaŭ povas facile percepti kaj mezuri la tempon, kontraste al pli abstrakta ideo pri Dio.

bryku (Montri la profilon) 2016-julio-06 11:38:30

Noshin:Plej ĉinaj homoj ne kredas je la ekzisto de Dio
Kaj kio pri tiuj malplej ĉinaj? Ĉu, se iu homo estas malplej aŭ malpli ĉina, tiam li/ŝi pli kredas je dio ol tiuj, kiuj estas la plej ĉinaj? Por mi tio ĉi estas mistero. Kaj kion komunan havas la nacieco de la homo kun lia kredo je dio?

hilex (Montri la profilon) 2016-julio-06 12:05:57

dbob:
Se la tempo ne vere ekzistus, ĝi estus ankaŭ mensa. Tamen, jen grava diferenco: oni almenaŭ povas facile percepti kaj mezuri la tempon, kontraste al pli abstrakta ideo pri Dio.
La tuta esenco de la mezurado de la tempo estas en tiu fakto, ke oni mezuras ne tempon. Tiel nomata mezurado de la tempo estas simple la mezurado de la relativa kvanto de periodoj de cikla proceso kompare de iu baza cikla proceso. Sekve, tempo estas plene mensa konstruaĵo. La nura afero, kiu povas facile perceptiĝi, estas cikla proceso, t.e. movado de la materio. Verdire, kiam ni "perceptas" la tempon, tio okazas kaŭze de la fakto, ke ĉe ni estas memorkapablo, dank'al kiu ni povas fiksi en memoro la tutan ĉirkaŭaĵon kaj poste kompari ĝin kun la sekvanta ĉirkaŭaĵo. Se absolute nenio ŝanĝiĝas, tiam neniu povas rimarki iun ajn tempon.

dbob (Montri la profilon) 2016-julio-06 14:05:31

hilex:La nura afero, kiu povas facile perceptiĝi, estas cikla proceso, t.e. movado de la materio.
Lasu min do revortumi mian frazon: Se la movado de la materio ne vere ekzistus, ĝi estus ankaŭ mensa. Tamen, jen grava diferenco: oni almenaŭ povas facile percepti kaj mezuri ĝin, kontraste al pli abstrakta ideo pri Dio.

Temas pri grava malsameco inter ambaŭ konceptoj. La unua (materia movado) ekzistas surbaze de perceptata fenomeno, sed la dua (Dio) estas nur senpercepta mensa afero. La unuan oni nomas (eble malgŭste) tempo. La duan oni nomas Dio. La grava diferenco estas, ke tio, kion ni nomas tempo estas perceptata per nia menso en la realo (laŭ vi kiel materia movado), sed tio, kion ni nomas Dio ne estas perceptata en la realo, sed ekzistas nur kiel ideo en nia menso.

thyrolf (Montri la profilon) 2016-julio-06 14:30:07

simple dirata: "Dio" estas fabelo por plenkreskuloj?

Reen al la supro