Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.
Dio ne ekzistas
de cellus, 2011-oktobro-23
Mesaĝoj: 1577
Lingvo: Esperanto
hilex (Montri la profilon) 2016-julio-29 02:00:18
Vestitor:Mi estus interesita en kio tio 'kerno' aŭ eble bazo de religio estas supozita estiLaŭdinda deziro. Vi povus esplori tiun aferon senantaŭjuĝe. Tamen, se diri la veron, la barilo sub aspekto de senfrukta arbo permesos al vi antaŭenmoviĝi apenaŭ iomete.
La homaro malŝparis absolute nenian kvanton da tempo kaj penado pri tiu kerno. Ĉar la homaro apenaŭ kapablas vere pensi, escepte de kelkaj unuopuloj. Se estus alie, tiam religioj ne povus aperi.
Verdire, mi ne vidas la grandan diferencon inter scienco kaj religio en kvalito de siaj ŝafaroj. Scienca ŝafaro estas tiom obtuza al komprenado de bazaj sciencaj aferoj, kiom religia ŝafaro estas obtuza al kerna vero de sia religio. Ambaŭ estas samsortuloj tiusence.
pepefuentest (Montri la profilon) 2016-julio-29 09:27:15
Jen foto de Dio: La Reala Dio
He
Hehehe
Серёга (Montri la profilon) 2016-julio-30 11:47:56
pepefuentest:Kompreneble Dio ne ekzistas, sed li fakte ekzistis. Li estisTiel vi trovu via dio laŭ tiu foto tamen alioj trovos sia Dio laŭ aliaj ecoj.
Jen foto de Dio: La Reala Dio
He
Hehehe
dbob (Montri la profilon) 2016-julio-30 17:14:08
hilex:Kiuj supozoj? Ĉu pri konscio? Ili estas tre logikaj. La konscio estas eco de respondo de la materio.Ni prenu unu el viaj supozoj. Vi diris, ke "Antaŭ ni povas ion percepti, tio povas esti nur ia abstraktaĵo por ni. Do, neniaj ecoj de la Suno kaj Tero ekzistis antaŭ ni povis percepti ilin, t.e. krei en siaj konscioj". Se tio pravas, kiel vi klarigas la amason da trovitaj fosilioj kaj restaĵoj kaŭze de natura influo de suna kaj tera ecoj el antaŭhomaj epokoj?
hilex (Montri la profilon) 2016-julio-31 01:13:29
dbob:Kial vi ne kapablas kompreni, ke ecoj estas nur la frukto de interagado de la homa konscio kaj realaj formoj de movado de la materio? Ne dirante jam pri objektoj, kiujn vi nomas la Suno aŭ Tero. Tiuj objektoj (la Suno kaj Tero) ja ne ekzistis antaŭ homo nomis ilin tiel. Estis, sendube, iuj objektoj, kiujn poste homo nomis tiel. Tamen ili ne estis la Suno aŭ Tero. Poste, kiam homo nomis ilin tiel, la fakto de tiu nomado fiksis iliajn ecojn en tiuj nomoj kaj formoj. Kaj de post tiu momento ĉiuj ecoj de la Suno kaj Tero konserviĝas en la homa konscio. Se nun la tuta homaro malaperus kun siaj atingoj, ĉiuj tiuj ecoj malaperus tuj senspure.hilex:Kiuj supozoj? Ĉu pri konscio? Ili estas tre logikaj. La konscio estas eco de respondo de la materio.Ni prenu unu el viaj supozoj. Vi diris, ke "Antaŭ ni povas ion percepti, tio povas esti nur ia abstraktaĵo por ni. Do, neniaj ecoj de la Suno kaj Tero ekzistis antaŭ ni povis percepti ilin, t.e. krei en siaj konscioj". Se tio pravas, kiel vi klarigas la amason da trovitaj fosilioj kaj restaĵoj kaŭze de natura influo de suna kaj tera ecoj el antaŭhomaj epokoj?
Kiam vi vidas la restaĵojn, tiam via konscio konstruas ĉiujn ecojn de la influantaj kaj influataj objektoj. Se neniu estus, tiam neniu povus konstrui iajn ecojn kaj objektojn. Ĉar sen konscio estas nur senforma (ĉar neniaj limoj ekzistas), sennoma (ĉar neniu povas nomi ĝin) kaj senkvalita (ĉar neniu perceptas tiujn kvalitojn) amaso da materio.
Vestitor (Montri la profilon) 2016-julio-31 02:08:32
hilex (Montri la profilon) 2016-julio-31 02:27:47
Vestitor:Mi vidas ke vi legis Berkley kaj liaj subjektivaj-idealismo sensencaĵo. Tiu rubo estis detruita antaŭ tricent jaroj de Hume (inter alios). Kial vi malŝparas ĉies tempon kun ĝi?Mi ne legas ĉiujn absurdaĵojn. Kaj Berkley min ne interesas. Kaj ankaŭ Hume. Mi preferas legi Losjevon, se ni devas paroli pri legado.
Nun pri la afero. Tio, kion mi diras, havas nenion komunan kun subjektiva idealismo. Se vi opinias alie, tio signifas, ke vi nenion komprenas.
Interalie, via penso pri rubo aperis en via konscio. Verŝajne vi estas subjektiva idealisto aŭ fervora kredanto, ĉu?
Vestitor (Montri la profilon) 2016-julio-31 03:03:55
hilex:Se vi opinias alie, tio signifas, ke vi nenion komprenas. ...La senduba marko de la zeloto.
Se tiaj absurdaĵojn ne interesas vin, kial vi faras argumentojn kiuj estas identaj al tio?
hilex (Montri la profilon) 2016-julio-31 03:42:49
Vestitor:La senduba marko de la zeloto.hilex:Se vi opinias alie, tio signifas, ke vi nenion komprenas. ...La senduba marko de la zeloto.
Vestitor:Se tiaj absurdaĵojn ne interesas vin, kial vi faras argumentojn kiuj estas identaj al tio?Estu honesta, ke ili ŝajnas al vi kiel identaj al tio.
Ĉu vi vere ne povas kompreni, ke se oni malaperigu ĉiun materion ĉirkaŭ, ekzemple, la Suno (kiel penseksperimento), tiam restos neniaj ecoj de la Suno (se ni supozu, ke ili estis memekzistantaj sendepende de io)? Eco estas la frukto de la interagado de unu parto de la materio kun alia parto de la materio, kondiĉe se ekzistas ia konscio por registri tiun interagadon. Eco ne estas memekzistanta ento. Se vi opinias alie, tiam vi havas religian malluman kredon je ĝi, simile al la kredo je dio.
Interalie, mi rimarkigu, ke ekzistas nek objektiveco nek subjektiveco. Ekzistas nur unu mondo sen ia apartiĝo. La mondo estas integra. Tiu integreco konsistas el la spaco, la materio kaj movado de la materio (kiu estas la fundamento de la konscio). Kaj ĉiuj objektoj aperas nur kiam la konscio komencas percepti ilin. La vorto mem "aperi" devenis de latina vorto "parere", kiu signifas "montri". En rusa lingvo "aperi" signifas "prezentiĝi al sentoj de iu". Se objekto ne aperas (aŭ ne aperis), sekve ĝi dume ne ekzistas. Verŝajne ĝi ie estas, tamen dume ne ekzistas. Ĉu kompreneble?
dbob (Montri la profilon) 2016-julio-31 13:56:49
hilex:Estis, sendube, iuj objektoj, kiujn poste homo nomis tiel. Tamen ili ne estis la Suno aŭ Tero. Poste, kiam homo nomis ilin tiel, la fakto de tiu nomado fiksis iliajn ecojn en tiuj nomoj kaj formoj.Ŝajnas, ke mi miskomprenis viajn diraĵojn. Vi ne diras, ke aferoj ne ekzistas sen nia konscio, vi nur diras, ke tiuj aferoj ne havas nomon, antaŭ ol ni donas nomon al ili. Nun mi komprenas multe pli bone, kiel okazis la evoluo de la specioj. Ĝi okazis kiam ni donis al la trovitaj restaĵoj la nomon "fosilio". Pardonu, ke mi ne kapablis kompreni tian profundan penson.
hilex:Kiam vi vidas la restaĵojn, tiam via konscio konstruas ĉiujn ecojn de la influantaj kaj influataj objektoj.Ho ve! Mi ĉiam kredis, ke la naturaj ecoj de Suno kaj Tero donis al la restaĵoj ilian aspekton tra milionoj da jaroj. Neniam mi suspektis, ke fosilioj aspektas ŝtonigitaj nur tiam, kiam ni rigardas ilin. Verŝajne mi estas tre obtuza mallogika homo, kiu blinde fidas je la scienca scio, kvazaŭ ĝi estus religia kredo. Pardonu, ke mi iam kuraĝis pridubi la senmakulan logikon de viaj diraĵoj.