Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.
Dio ne ekzistas
de cellus, 2011-oktobro-23
Mesaĝoj: 1577
Lingvo: Esperanto
mihxil (Montri la profilon) 2011-novembro-10 16:34:49
klapa:Dio ekzistas char homo vivas kaj loghas. Kaj chiu ekzistado estas la pruvo de la ekzistado de Dio.Kaj kies ekzistadon pruvas la ekzisto de Dio mem?
mihxil (Montri la profilon) 2011-novembro-10 16:39:00
Miland:Al mi, la la konekto inter amasmurdemo kaj sendieco estas klara. Multe pli da homoj murdiĝis pro komunismo en Sovetio ol en Germanio, kaj eĉ pli en Ĉinio.Do, ĉu vi pensas ke mi estas amasmurdema?
Miland:La unua nacio en la mondo, kiu laŭlegis abortigon estis Sovetio. Tiu socia malsano rapide disigis al aliaj nacioj.Kaj abortigo laŭ vi estas amusmurdo? Tiokaze Dio mem estas la plej granda amasmurdanto, konsiderante la kvanton de spontaneaj abortiĝoj.
Miland:Ĉu ni preferus loĝi en la utero de ateisto, kiu povus, laŭvole, fini nian vivon, aŭ en la utero de kredantoj de DioFetoj ne estas kompletaj personoj kiuj povas jam havi preferojn.
mihxil (Montri la profilon) 2011-novembro-10 16:41:46
utku: Eĉ fama ateista evoluisto Dawkins ne volas vivi inter darvinista societo. Jes, tio ne estas rekte decidiga pri ekzisto de Dio sence de religioj, sed subtenas la opinion, ke la homaro bezonas religion.Vi pravas, la fakto ke eble iu ne ŝatas ion neniel ajn rilatas al vero de tio.
Sed vi tute malpravas dirante ke el tio iel sekvas ke ni 'bezonas' religion. Ne estas logika konekto tie.
Miland (Montri la profilon) 2011-novembro-10 18:11:39
miĥil:Do, ĉu vi pensas ke mi estas amasmurdema?Certe mi esperas ke vi neniam subtenos amasmurdemajn polisojn, ekzemple tiuj de la Nazioj kontraŭ handikapuloj.
miĥil:Kaj abortigo laŭ vi estas amusmurdo?Mi suspektas ke abortigo ofte estas murdo, ĉar miaopinie la animo jam ekestis en la naskiĝonto. Kaj multaj abortigoj okazas en nia malfeliĉa mondo.
miĥil:Tiokaze Dio mem estas la plej granda amasmurdantoSpontaneaj abortiĝoj estas tragedioj, ne murdo de Dio.
miĥil:Fetoj ne estas kompletaj personoj kiuj povas jam havi preferojn.Mi suspektas ke la naskiĝinto ne konsentus kun vi. Krome, kiel mi diris, miaopinie ofte la animo jam ekestis en la korpo, kaj do per abortigo oni almenaŭ riskas murdon. Riski murdon mem estas granda peko.
mihxil (Montri la profilon) 2011-novembro-10 18:32:44
Miland:Do fakte vi ja pensas tion. Dankon. Vi estas tre afabla. Kaj komplete naiva.Miĥil:Do, ĉu vi pensas ke mi estas amasmurdema?Certe mi esperas ke vi neniam subtenos amasmurdemajn polisojn, ekzemple tiuj de la Nazioj kontraŭ handikapuloj.
Miland:Kompreneble estas murdo de Dio. Li kreis nin, kaj estas ĉionkapabla. Do, li povintus tiel krei nin ke spontaneaj abortiĝoj ne okazas. Ke li ne faris estas murdema preterlaso, ĉu ne...miĥil:Tiokaze Dio mem estas la plej granda amasmurdantoSpontaneaj abortiĝoj estas tragedioj, ne murdo de Dio.
Miland:Fetoj ankaŭ ne povas konsenti. Certe ne frue post la koncipo. La ideo ke kelkĉela feto estas homo estas absurda.miĥil:Fetoj ne estas kompletaj personoj kiuj povas jam havi preferojn.Mi suspektas ke la naskiĝinto ne konsentus kun vi.
Milando:Krome, kiel mi diris, miaopinie ofte la animo jam ekestis en la korpoKompreneble mi ne kredas pri tia 'animo'. Mi preterlasus nun la kialojn, ankaŭ ĉar fakte la tuta aborto-afero estas ekstertema.
mihxil (Montri la profilon) 2011-novembro-10 18:52:19
Francisko1:Por mi evidentas ke ĉi tiu mirinda mondo devenas el supera inteligento. Kredi ke ĝi devenas nur el hazardo estas malfacile defendebla.Kaj kiu ekzakte ja defendas tion?
cellus (Montri la profilon) 2011-novembro-11 08:30:58
Cetere tio kio malvalorigas la religion ne estas ke homoj murdis en ĝia nomo - Komparu la konkeron de Sudameriko - la interesa afero por la ateisto estas ke dio simple, laŭ ĉia logika rezonado ne povas ekzisti. Ĝi estas iluzio kiun kreis homoj por kompreni la mondon ĉiarkaŭ si. Iam eĉ la fulmotondro estis dio, ĝis oni komprenis ke ĝi devas esti ia natura fenomeno.
Estas sufiĉe ordinara fenomeno ke homojj komprenas uzi ion kio plu ne funkcias.
Interesa observo estas ke multaj kontraŭuloj de abortoj – pro religiaj kialoj – ofte estas por mortpuno. Sufiĉe multajn evidentaĵojn ni havas pri kazoj kie homoj kiuj ricevis la mortpunon poste montriĝis esti senkulpaj!
Kaj unu el la dek ordonoj de Dio estis ke oni ne mortigu. Sed en tiu kazo la homoj vidis ke tiu ordono de Dio estis maloportuna kaj tiam oni elpensis kialojn por povi mortigi!
Oni certe povas trovi aliajn ekzemplojn pri ke la homoj interpretas la volon de "Dio" laŭ iiaj bezonoj!
Jakovo (Montri la profilon) 2011-novembro-11 08:35:16
Francisko1:Por mi evidentas ke ĉi tiu mirinda mondo devenas el supera inteligento. Kredi ke ĝi devenas nur el hazardo estas malfacile defendebla.Se glaso rompiĝas post fali, la verŝajneco ke ĝi rompas tute same kiel alia glaso ankaŭ estas treege malgranda. Tamen ja ne estas neeble ke ĝi ekzakte tiel rompiĝas kiel ĝi rompigas! Oni eĉ povus diri ke estas treege verŝajne ke ĝi tiel rompiĝas, nur restas la ebleco ke ĝi tute ne rompiĝas ĉar ĝi estas tro forta.
Ankaŭ ĉe la universo kaj ĉe l' evoluacio ja temas pri longegaj procesoj, do eĉ se tiel neverŝajne la estus
la tuto, vi ja devas dividi tiun neverŝajnecon je multegaj etaj okazaĵoj.
Miland (Montri la profilon) 2011-novembro-11 12:11:27
miĥil:..komplete naiva.Estas tre facile por homoj submeti al komunuma premo. La homoj, kiuj ne kontraŭis Naziismon estis ordinaruloj. Pro tio, ni ne supozu tro facile ke ni neniam subtenus malbonan reĝimon.
miĥil:Li .. povintus tiel krei nin ke spontaneaj abortiĝoj ne okazas.La problemo de malbono kaj suferado en nia mondo ne havas plenan respondon. Pro tio, miaopinie ni demandu ne "Kial?" sed "Kion ni faru?" Al la lasta demando ni povas esperi trovi respondon.
Krome, tamen, estas ankaŭ problemo de bono en la mondo, de beleco, vereco, feliĉo kaj bonkoreco. Kial ili ekzistas? Ili estas la donacoj de Dio al la homaro.
miĥil:Fetoj ne estas kompletaj personoj kiuj povas jam havi preferojn.Nek novaj naskiĝintoj, kiuj ne estas tiom pli aĝaj. Nek dormantoj. Pro tio, ne indas senigi naskiĝontoj de sia vivio.
miĥil:.. mi ne kredas pri tia 'animo'.Sen animo vi ne povus opinii ke viaj ideoj estus veraj, se viaj diraĵoj estus nur kemiaj reagoj, kaj nenio pli.
Mi mem ne kredas ke miaj diraĵoj estas nur fizikaj fenomenoj, sed ke ili esprimas tion, kion mi kredas estas vera, aparte de mia korpo.
Cimerman (Montri la profilon) 2011-novembro-11 13:46:29