ไปยังสารบัญ

ปิด
Max. 500 messages.

Dio ne ekzistas

จาก cellus, 23 ตุลาคม 2011

ข้อความ 1577

ภาษา: Esperanto

kaha (แสดงโปรไฟล์) 20 พฤศจิกายน 2011, 14:33:00

krome, la "dio-hipotezo" estas apenaŭ konsiderebla, pro la simpla fakto ke hipotezo devas konfrontiĝi al realeco.
Kaj kiam oni konfrontiĝas tiun hipotezon al realeco, trafegas la okuloj ke absolute neniu argumento povas subteni la ekziston de Dio, krom personaj konsideroj rilate al iu neklarigebla timo ke estu nenio en la kosmo. Sed personaj konsideroj, tute subjektivaj, ne povas esti konsiderataj kiel argumento favore al iu (tamen neebla) ekzisto de iu nevidebla barbulo en kosmoŝipo tra la nuboj.

Desmut (แสดงโปรไฟล์) 20 พฤศจิกายน 2011, 17:00:51

Kial la diskuto estas tiom longa?

Mi havas la respondon:

Dio ekzistas por tiuj kiuj volas aŭ bezonas ties ekziston.

Dio ne ekzistas por tiuj kiuj ne kredas je ties ekzisto.

Simple, ĉu ne?

mihxil (แสดงโปรไฟล์) 20 พฤศจิกายน 2011, 17:15:15

Desmut:Simple, ĉu ne?
Simple, kaj komplete sen senco.

kaha (แสดงโปรไฟล์) 20 พฤศจิกายน 2011, 21:08:27

Desmut:Dio ekzistas por tiuj kiuj volas aŭ bezonas ties ekziston.

Dio ne ekzistas por tiuj kiuj ne kredas je ties ekzisto.
Do se mi kredaj je unukornaj ĉevaloj, ĉu tio signifas ke ili efektive ekzistas?

Simple, ĉu ne?

Chainy (แสดงโปรไฟล์) 20 พฤศจิกายน 2011, 22:29:38

kaha:Simple, ĉu ne?
Via komparo estas tute sensenca.

kaha (แสดงโปรไฟล์) 20 พฤศจิกายน 2011, 22:53:03

Chainy:
kaha:Simple, ĉu ne?
Via komparo estas tute sensenca.
prave ridulo.gif

Chainy (แสดงโปรไฟล์) 20 พฤศจิกายน 2011, 23:00:43

kaha:
Chainy:Via komparo estas tute sensenca.
prave ridulo.gif
Do, kial vi parolas pri unukornuloj? Eble ili ial interesas vin, sed ili estas tute ekstertemaj.

kaha (แสดงโปรไฟล์) 20 พฤศจิกายน 2011, 23:10:53

Chainy:Do, kial vi parolas pri unukornuloj? Eble ili ial interesas vin, sed ili estas tute ekstertemaj.
ĉar ili ne ekzistas. same kiel dio(j)...
ili estas belaj rakontoj por dormigi la infanojn, pri unukornaj ĉevaloj, feinoj kaj princinoj, olimpaj dioj, jesuo kaj frostavo... belaj rakontoj por dormigi la infanojn!
laŭ mi la komparo estas sensenca, ĉar ideo de dio(j) mem estas sensenca.
oni povas konsideri ĝin kiel bela rakontaĵo, sed kredi je ĝi estas absoluta sensencaĵo.

Chainy (แสดงโปรไฟล์) 20 พฤศจิกายน 2011, 23:23:28

----

Hundies19 (แสดงโปรไฟล์) 23 พฤศจิกายน 2011, 07:08:32

Opinio de kial Dio konjekte ekzistas

Por tiu kiu angle parolas. La bazaj Metafizikaj ŝancoj subtenas la ekzistas de Dio.

"belaj rakontoj por dormigi la infanojn!"

Jusuo estis historian ulon.

"sed kredi je ĝi estas absoluta sensencaĵo."

Kiam oni estas komunikinta kun Dio, aŭ kun iu alia spirita estaĵo, via komento neplu sencaĵon signifas. Homspeco nekomprenas multajn da aĵojn. Ni ne Fizikajn leĝojn kompreni laŭ baza nivelo aŭ origino. Materio estas ne memekzista. La kredo pri la memekzista Dio estas racia.

Estas ne kialo por malkredado pri Dio. Oni povas racie diri ke si nekredas pri Dio. Sed la ateistulo nehavas racian kialon por diras aliulojn "Mi scias (supozas ridulo.gif ) ke Dio neekzistas."

Amasaj iluzioj neekzistas. Estas nekauzoj por personoj ĉiuj speri samajn sperojn kuij estas nur en la menso. aŭ ke la samaj speroj de multaj personoj, okazas. Por la vidado de veron, oni devas kredi oniajn sensojn por dirado de "Dio ne ekzistas". Do la argumento "Vi iluziiĝi" estas memvenka.

"La plej bona datum' ke ni havas pri la praeksplodo, estas ekzakte kio mi antaŭdirus se mi havus nur la kvin librojn de Moseo, La Psalmoj kaj la Biblio entute."

-Arno Penzias

El ĉi tiu vidpunkto, mi vidas ke evoluado estas probablege la amiko de la religia persono (principale la kristano ridulo.gif ).

กลับไปด้านบน