Kwa maudhui

kufunguwa
Max. 500 messages.

Dio ne ekzistas

ya cellus, 23 Oktoba 2011

Ujumbe: 1577

Lugha: Esperanto

Wilhelm (Wasifu wa mtumiaji) 25 Novemba 2011 10:11:52 alasiri

Oni neniam povas pruvi nean aserton. Do, la ŝarĝo de pruvado restas kun tiu kiu faras la aserton.

jeckettre (Wasifu wa mtumiaji) 26 Novemba 2011 9:13:18 asubuhi

mi trovas embarason ne trovi trian elektuton

ĉu Dio ekzistas aŭ ne, tiel aŭ aliel, min trovas asertnekapabla.

Polaris (Wasifu wa mtumiaji) 26 Novemba 2011 9:28:17 asubuhi

Se vi povas kredi ke la vivo, la reprodukto, la kreskado, kaj la diversaj formoj de naturo hazarde ek-ekzistis kaj ankoraŭ dauras dum tiom da miloj de jaroj, do, vi havas MULTE pli blindan fidon ol mi. Mi ne havas sufiĉe fidon por esti ateo.

mihxil (Wasifu wa mtumiaji) 26 Novemba 2011 9:52:15 asubuhi

jeckettre:ĉu Dio ekzistas aŭ ne, tiel aŭ aliel, min trovas asertnekapabla.
Ĉu la samon vi ankaŭ asertus pri koboldoj?

Polaris:ke la vivo, la reprodukto, la kreskado, kaj la diversaj formoj de naturo hazarde ek-ekzistis kaj ankoraŭ dauras dum tiom da miloj de jaroj
Neniu asertas ke vivo evoluis per hazardo.

La esenca afero por kompreni kaj mencii estas ke temas pri natura selekto. Tion ignori estas misprezento de la 'ateista' starpunkto, kaj fakte precipe montras ke vi ne bone informiĝis, aŭ se mi ciniku, ke vi mensogemas.

Cetere ateismo baze eĉ ne rekte rilatas al evoluado entute. Eĉ se ne ekzistus la tuta teorio de evoluado oni facile ankoraŭ povus esti ateisto. La respondo pri la kielo de vivdisvolviĝo tiam simple estu: 'ni ne scias'.

Chainy (Wasifu wa mtumiaji) 26 Novemba 2011 10:13:39 asubuhi

miĥil:Ĉu la samon vi ankaŭ asertus pri koboldoj?
Miĥil, kial vi kaj certaj aliaj homoj en tiu ĉi fadeno obsediĝas pri koboldoj?

mihxil (Wasifu wa mtumiaji) 26 Novemba 2011 10:42:25 asubuhi

Chainy:
miĥil:Ĉu la samon vi ankaŭ asertus pri koboldoj?
Miĥil, kial vi kaj certaj aliaj homoj en tiu ĉi fadeno obsediĝas pri koboldoj?
Ĉar ili estas anologo. La ideo estas komprenigi al di-kredantoj kial ili ne kredas ke koboldoj ekzistas. Ĉar simila kialo estas por ne kredi ke Dio ekzistas.

Nome: mankas pruvoj, evidente estas elpensaĵoj de homoj (ili ekzemple estas homsimilaj) kaj ankaŭ ili povus 'klarigi' diversajn fenomenojn. Sendube eĉ ekzistas homoj kiuj vidis ilin.

Ĉi-kaze Jeckettre asertis ke ne eblas decidi ĉu Dio ekzistas aŭ ne. Do, iusence ni povas pri tio samopinii, sed apenaŭ plisence ol pri la sama decido, sed nun pri koboldoj. Kaj tion mi intencis sugesti.

Ni ja povus dubi ĉu la mencio de koboldoj vere helpas konviki la alian flankon. Por nekredanto la analogo estas evidente, sed por kredanto eble ĝi sonus kiel 'vi kredas je koboldoj', kio povus eble iomete ofendi, kio siasekve eble ne multe helpus stimuli racian pensadon.

Mi rigardis pasintan semajnon tiuteman jenan filmeton, kiu parolas pri kiel stimuli skeptikon ĝenerale. Se vi asertus ke mi pli agu laŭ tiuj konsiloj, tiam mi eble emus samopinii.

Sed la analogo koboldoj/dio en si mem taŭgas.

DoAve (Wasifu wa mtumiaji) 26 Novemba 2011 11:17:53 asubuhi

Mi ne scias. Dio estas vorto granda. Eble estas io simila Dio. (Ĉu tio estas frazo bona?)

darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 26 Novemba 2011 2:39:32 alasiri

DoAve:Mi ne scias. Dio estas vorto granda. Eble estas io simila Dio. (Ĉu tio estas frazo bona?)
preskaŭ: "simila AL dio".

Polaris (Wasifu wa mtumiaji) 26 Novemba 2011 4:41:47 alasiri

[/quote]
ke la vivo, la reprodukto, la kreskado, kaj la diversaj formoj de naturo hazarde ek-ekzistis kaj ankoraŭ dauras dum tiom da miloj de jaroj Neniu asertas ke vivo evoluis per hazardo. La esenca afero por kompreni kaj mencii estas ke temas pri natura selekto. Tion ignori estas misprezento de la 'ateista' starpunkto, kaj fakte precipe montras ke vi ne bone informiĝis, aŭ se mi ciniku, ke vi mensogemas.
Se mi trovus ĉielskrapulon meze de la dezerto--kun fenestroj, liftoj, sistemo de kranoj kaj kloako, horloĝoj pendantaj sur la vandoj kaj brakhorloĝoj kuŝantaj sur kelkaj tabloj (ĉiuj ĝusthorigitaj), elektro (kun ŝaltiloj, dratoj, k.t.p.), lumaj ampoloj, kaj klimatizilo, TIO ne ALPROKSIMIĜUS la komplekseco de la vivo kaj la mem-evidenteco de inteligenta desegnado. Mi bedauras, sed la pruvo de la ekzistado de kreinto estas ĉiuloke, kaj la teorio de "natura selekto" kaj la hipotezo de evoluo ne for-eksplikas ĝin.

Se vi dirus "la ventoj blovadis, la fulmo ekbrilis kaj ripetfoje frapis la sablo, kaj dum milionoj da jaroj, nur la konstruado pli forto povus daŭri--sed tio ne estas hazarde!"---tio estus preskaŭ egale tiel logika kiel la fabeloj, kiujn la ateoj elpensas por ekspliki (aŭ for-ekspliki)la kreadon.

mihxil (Wasifu wa mtumiaji) 26 Novemba 2011 5:23:52 alasiri

Polaris:Se mi trovus ĉielskrapulon meze de la dezerto--kun fenestroj, liftoj, sistemo de kranoj kaj kloako, horloĝoj pendantaj sur la vandoj kaj brakhorloĝoj kuŝantaj sur kelkaj tabloj (ĉiuj ĝusthorigitaj), elektro (kun ŝaltiloj, dratoj, k.t.p.), lumaj ampoloj, kaj klimatizilo, TIO ne ALPROKSIMIĜUS la komplekseco de la vivo kaj la mem-evidenteco de inteligenta desegnado.
Do via argumento de 'inteligenta dezajno' fakte estas nur ke ĝi estas 'mem-evidenta'.

Sed ĝi ne estas. Ja ekzistas natura selektado, kiu montrite funkcias por produkti kompleksecon. Cetere ankaŭ ekzistas homa selektado, ĉu vi ankaŭ ne kredas pri tio? Kiel oni produktis ĉiujn tiujn brasikojn, bananojn kaj hundojn? Ĉu Dio ankaŭ helpis pri tiuj?

Sed estas klare ke ĉi ĉio ne interesas vin. Vi nur volas kredi pri iu kreinto, kaj tial faras. Tial vi intence ne eĉ povas imagi ke natura selekto funkcias, kaj simple ekklaĉas pri hazardoj, fulmoj kaj aliaj misprezentoj.

Cetere, ĉu tiu kreanto mem ne estus mem tre kompleksa? Do de kiu ĝi mem venis? Ĉu ni nun ne eksupozu ke 'memevidente' ankaŭ ĝi havas sian dezajninton?

Polaris:Se vi dirus "la ventoj blovadis, la fulmo ekbrilis kaj ripetfoje frapis la sablo, kaj dum milionoj da jaroj, nur la konstruado pli forto povus daŭri--sed tio ne estas hazarde!"
Mi ne diras tion. Mi eĉ ne povas diveni kion vi celas.

Kurudi juu