Kwa maudhui

kufunguwa
Max. 500 messages.

Dio ne ekzistas

ya cellus, 23 Oktoba 2011

Ujumbe: 1577

Lugha: Esperanto

hebda999 (Wasifu wa mtumiaji) 19 Januari 2012 1:20:30 alasiri

miĥil:Dio ekzistas en fantazio, kaj ekzistas homoj kiuj pensas ke li vere ekzistas. Tiuj almenaŭ estas faktoj.
Dio ekzistas en realeco kaj estas homoj, kiuj pensas ke Li vere ne ekzistas. Tiuj estas almenaŭ faktoj.

Se la Dio ne ekzistas, provu tion, ĉar mi ne bezonas provon por Lia ekzistado, mi scias, ke Li nepre ekzistas.

Do, mia vidpunkto estas la sama kiel la via.

Vilius (Wasifu wa mtumiaji) 19 Januari 2012 1:43:38 alasiri

hebda999:Se la Dio ne ekzistas, provu tion, ĉar mi ne bezonas provon por Lia ekzistado, mi scias, ke Li nepre ekzistas.

Do, mia vidpunkto estas la sama kiel la via
Aĥ...

raffadalbo (Wasifu wa mtumiaji) 19 Januari 2012 2:34:02 alasiri

Mi provas eniĝi en tiun debaton, kiu estas interesa kaj malfacila.

Nekredeble estas, laŭ mi, ke oni rapide ŝanĝos sian opinion, se Dio ekzistas aŭ ne ekzistas. Sed en forumo oni povas pli bone kompreni okulumo.gif la pensojn de la alioj. Do, oni ne devas diri nur "Dio ekzistas" aŭ "Dio ne ekzistas" sed klarigi siajn pensojn.

Ne esperu ni ke tiu sufiĉos! Por mi, ekzemple, la sperto de Dio en onia koro estas fundamenta en mia fido; sed kiel klarigus tiun sperton? Kaj tamen, eble, kelkaj homoj kiuj neias la ekziston de Dio aŭskultus volente kiu estas tiu sperto. sal.gif

rusto (Wasifu wa mtumiaji) 19 Januari 2012 3:46:45 alasiri

hebda999:Ĉu tio ne estas tro longa fadeno pri io neekzistanta? Se la Dio certe ne ekzistus, sufiĉe estus diri "Dio ne ekzistas. Fino". La longeco de la diskutado estas la sola provo, ke la Dio ekzistas, ĉar homoj ne parolas tiel longe pri neekzistaĵoj.
Oni facile komprenas ke tiu deklaro estas sensencaĵo. Jen, "Se Zeŭso certe ne ekzistus, sufiĉe estus diri 'Zeŭso ne ekzistas. Fino'. La longeco de la diskutado estas la sola provo, ke la Zeŭso ekzistas, ĉar homoj ne parolas tiel longe pri neekzistaĵoj." Do, per via mallogiko, ĉiu dio ekzistas. Fakte, ĉiu fikcia persono ekzistas. Romeo kaj Julieta, Batman, Jesuo, kaj multe plu fikciaj personoj ekzistus per via mallogiko. Priparolas kaj eĉ debatas temon ne donas verecon al la temo. Rigardu la Star Trek komunumon.

hebda999:Se la Dio ne ekzistas, provu tion,
Tiu estas logika paralogismo. Ĝi nomas argumentum ad ignorantiam. Jen la Tekruĉo de Russell:

"Se mi sugestus, ke inter la planedoj Tero kaj Marso estas porcelana tekruĉo orbitanta ĉirkaŭ la suno laŭ elipsa kurso, kaj ke ĝi estas tro malgranda por esti malkaŝita eĉ per niaj plej bonaj teleskopoj, neniu povus malpruvi mian aserton. Sed se mi plue dirus, ke neniu povas racie dubi ĝin simple ĉar neniu povas malpruvi ĝin, oni ĝuste pensus, ke mi babilas sensence. Se tamen la ekzisto de tiu tekruĉo estus agnoskita en antikvaj libroj, instruita kiel sankta vero je ĉiu dimanĉo, kaj enmetita en la mensoj de infanoj ĉe lernejo, tiam hezito pri kredo je ĝia ekzisto vokus la atenton de psikologo."

Fakte, vi ne havas datumon ke eblas refuti Nula Hipotezo. Kaj pro tiu fakto, oni pricize diras ke ne dio ekzistas ĉar ne dio demonstris ekzisti.

hebda999:ĉar mi ne bezonas provon por Lia ekzistado, mi scias, ke Li nepre ekzistas.
Ne, vi ne scias. Vi esperas, vi kredas, kaj vi deziras, sed vi ne scias.

hebda999 (Wasifu wa mtumiaji) 19 Januari 2012 4:09:30 alasiri

rusto:
hebda999:ĉar mi ne bezonas provon por Lia ekzistado, mi scias, ke Li nepre ekzistas.
Ne, vi ne scias. Vi esperas, vi kredas, kaj vi deziras, sed vi ne scias.
Same kiel vi, vi ankaŭ ne scias, kaj vi deziras/esperas, ke Dio ne ekzistas. La tuta diskutado estas sensenca ĉar ambaŭ flankoj ne povas provi, ke ili havas pravecon. Vi nur povas kritiki la kredulojn. Mi kredas, vi ne kredas. Bone. Ne kredu. Via problemo. Min tio ne interesas. Fino.

rusto (Wasifu wa mtumiaji) 19 Januari 2012 4:45:01 alasiri

hebda999:Same kiel vi, vi ankaŭ ne scias, kaj vi deziras/esperas, ke Dio ne ekzistas. La tuta diskutado estas sensenca ĉar ambaŭ flankoj ne povas provi, ke ili havas pravecon. Vi nur povas kritiki la kredulojn. Mi kredas, vi ne kredas. Bone. Ne kredu. Via problemo. Min tio ne interesas. Fino.
Ne tute. Estas fakte ke ekzistas ne dio ĉar ne dio demonstris ekzisti. "Ne dio ekzistas" kaj "estas ne dio" estas du malsamaj deklaroj. Fenomenaj ekzistecoj bezonas demonstri. Do se vi volus diri ke dioj ekzistas, vi havus demonstri ke la Nula Hipotezo estas refutinta. Sed ne datumoj refutas Nulan Hipotezon. Do estas fakte diri ke ne dio ekzistas. Vi esperas ke dio ekzistas, sed la fakto estas ne dio ekzistas. Sed komprenu, ne estas la sama se mi diras ke estas ne dio.

Verŝajne estas ne dio sed fakte ne dio ekzistas. Mi ne bezonas esperi ke ne dio ekzistas. Estas fakto. Tiu fakto konduktas mi ne kredas ke estas dioj. Sed mi ne bezonas aŭ zorgas. Mi zorgas tute por scias kiu faktoj estas demonstrita.

Chainy (Wasifu wa mtumiaji) 19 Januari 2012 5:26:48 alasiri

hebda999:Same kiel vi, vi ankaŭ ne scias, kaj vi deziras/esperas, ke Dio ne ekzistas. La tuta diskutado estas sensenca ĉar ambaŭ flankoj ne povas provi, ke ili havas pravecon. Vi nur povas kritiki la kredulojn. Mi kredas, vi ne kredas. Bone.
Tio eble estas bona konkludo al tiu ĉi diskuto, ĉar la diskuto kondukas nenien ajn.

Se iu volas kredi je Dio, tiam mi respektas tion. Ne indas daŭre kritiki tion. Ne ĉio en niaj vivoj estas tute klarigebla laŭ sciencaj metodoj.

Verdire, mi trovas la teoriojn pri tekruĉoj kaj koboldoj en tiu ĉi fadeno tre tedaj kaj iom stultetaj. Ili estas tro simpligitaj kaj tute ne helpas en la diskuto.

Mi komprenas, kial multaj homoj ne volas kredi je Dio. La argumento estas memevidente klara, se oni rigardas ĉion en tre analiza maniero.

Sed, la argumento por kredo je Dio ankaŭ estas klara, laŭ mi. Temas pri emocioj kaj akcepto de necertecoj. Oni devas ne kritiki ĉiujn kredantojn, kvazaŭ ili ĉiuj havas la saman kredon - estas tre privata kaj emocia temo. Do, oni ne provu daŭre ridindigi kredantojn, same kiel oni ne kritiku tiujn, kiuj tute ne kredas.

La plej grava afero estas nia konduto en vivo, egale ĉu oni kredas je Dio aŭ ne. Do, mi preferus koncentriĝi pri tio, kaj ne pri sensencaj diskutoj pri nenio.

La titolo de tiu ĉi fadeno estas bedaŭrinda, ĉar ĝi sonas ĝuste kiel atako kontraŭ kredantoj. Eble tial, la etoso de la diskuto ofte ne estas tre agrabla.

---

Cetere, unu mistajpo: prUvo, kaj ne prOvo!

darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 19 Januari 2012 5:49:33 alasiri

Chainy:
La titolo de tiu ĉi fadeno estas bedaŭrinda, ĉar ĝi sonas ĝuste kiel atako kontraŭ kredantoj. Eble tial, la etoso de la diskuto ofte ne estas tre agrabla.
Antaŭ la kreo de tiu ĉi fadeno, la diskuto okazis en multegaj aliaj fadenoj - en ne tre malsama maniero.

mihxil (Wasifu wa mtumiaji) 19 Januari 2012 6:19:04 alasiri

hebda999:
miĥil:Dio ekzistas en fantazio, kaj ekzistas homoj kiuj pensas ke li vere ekzistas. Tiuj almenaŭ estas faktoj.
Dio ekzistas en realeco kaj estas homoj, kiuj pensas ke Li vere ne ekzistas. Tiuj estas almenaŭ faktoj.
La sugesto ke tio estas ekvivalenta montras miskomprenon pri logiko.

Pri mia diro ke 'Dio ekzistas en fantazio' samopinias ĉiuj, ĉar tiu diras nenion pri tio ĉu li eble ankaŭ ekzistas en realo aŭ ne. Ke Scarlett Johannson ekzistas en la fantazio de multaj, ja ne signifas ke ŝi ne ankaŭ ekzistas reale. Kaj tio estas kion mi celis, kaj tial mi aldonis ke tio almenaŭ estas faktoj.

mihxil (Wasifu wa mtumiaji) 19 Januari 2012 6:23:08 alasiri

Chainy:
hebda999:Same kiel vi, vi ankaŭ ne scias, kaj vi deziras/esperas, ke Dio ne ekzistas. La tuta diskutado estas sensenca ĉar ambaŭ flankoj ne povas provi, ke ili havas pravecon. Vi nur povas kritiki la kredulojn. Mi kredas, vi ne kredas. Bone.
Tio eble estas bona konkludo al tiu ĉi diskuto
Tio tute ne estus mia kondludo tamen.

Chainy:ĉar la diskuto kondukas nenien ajn.
Eble, sed ĉu gravas? Ĉu ne la diskuto mem povas esti amuza?

Chainy: Ne ĉio en niaj vivoj estas tute klarigebla laŭ sciencaj metodoj.
Povas esti ke ne ĉio estas klarigebla per sciencaj metodoj. Sed almenaŭ 'Dio' ne estas alia metodo.

Kurudi juu