Закрыта
Макс. 500 сообщений.
Dio ne ekzistas
от cellus, 23 октября 2011 г.
Сообщений: 1577
Язык: Esperanto
mihxil (Показать профиль) 24 октября 2011 г., 15:59:20
Kamory:Jes. Dio vere ekzistas. Li agas en mia vivo.Kiel li agas?
cellus (Показать профиль) 24 октября 2011 г., 17:11:50
Kamory:Jes. Dio vere ekzistas. Li agas en mia vivo.Estus interese aŭdi kiel Dio agas en via vivo. Ke la kreinto de la tuta universo speciale agas en via vivo devas vere esti tre interesa fakto.
Miland (Показать профиль) 25 октября 2011 г., 11:08:35
miĥil:Mi aludis al la kre-emo de homoj, kaj nia povo scii veron, aparte de biologiaj mekanismoj. Ĉu vere biologia mekanismo sole klarigas belajn muzikaĵojn? Kiel iu ajn biologia mekanismo klarigu la povon scii matematikajn veraĵojn?Miland:Kiel klarigi nian kapablecon krei lingvojn kaj artajn kulturojn?..simile al la vosto de pavo..
Laŭ mi eblas, ke la kreemo de Dio fine respondecas pri la beleco de la bunta vosto de pavo, kaj la tiel-nomataj "birdoj de Paradizo"!
cellus (Показать профиль) 25 октября 2011 г., 16:18:50
mihxil (Показать профиль) 25 октября 2011 г., 16:49:57
Miland: Mi aludis al la kre-emo de homoj, kaj nia povo scii veron, aparte de biologiaj mekanismoj. Ĉu vere biologia mekanismo sole klarigas belajn muzikaĵojn?Jes.
Miland:Kiel iu ajn biologia mekanismo klarigu la povon scii matematikajn veraĵojn?Tion ni homoj fakte tute ne tiom bone kapablas. Sed ke ni iom kapablas probable parte estas rezulto de nia imagopovo pri spacaj aferoj. Io tre utila por ni kiel biologia specio. Ekz. por ĵeti lancon. Racio kaj logiko mem evidente ankaŭ utilas, por fari decidojn kaj tiel plu.
Miland:Laŭ mi eblas, ke la kreemo de Dio fine respondecas pri la beleco de la bunta vosto de pavo, kaj la tiel-nomataj "birdoj de Paradizo"!Kial oni supozus Dion, kiam ekzistas kompleta klarigo de el la teorio de evoluado per natura selekto. Ĉi-kaze pro 'seksa' selekto. Laŭ mi Dawkins skribas pri precize ĉi tiu ekzemplo en lia libro 'The Ancestor's Tale'.
Per supozo de Dio oni cetere klarigas tute nenion. Ĉar de kie do venas tiu kreemo de Dio? Kiel tiu ja povintus ekesti senpere?
Miland (Показать профиль) 25 октября 2011 г., 19:34:00
miĥil:Per supozo de Dio oni cetere klarigas tute nenion.Ne eblas klarigi ĉion, sed miaopinie, la ekzisto de granda racia menso klarigas nian kapablecon trovi racian ordon en la kosmo.
sudanglo (Показать профиль) 25 октября 2011 г., 21:46:06
admin: insulto forredaktita. bv obei la regulojn de la forumo pri ĝentilecoDomaĝe, ke vi forredaktis la insulton, estimata administranto.
Ĝis nun mi kredis ne-eble, ke oni povas insulti en Esperanto. Mi tre volonte legus efektivan insulton.
mihxil (Показать профиль) 25 октября 2011 г., 22:36:14
Miland:Ne eblas klarigi ĉion, sed miaopinie, la ekzisto de granda racia menso klarigas nian kapablecon trovi racian ordon en la kosmo.Kaj do de kie devenus tiu 'granda racia menso'? Kaj kial vi pensas ke tiu povo ne povas origini en niaj biologioj? Ĉu vi ne timas ke vi konfuzas deziron kun fakton?
darkweasel (Показать профиль) 26 октября 2011 г., 7:55:22
sudanglo:Miamemore tio ne estis tre forta insulto, sed nur io pri "stulteco" kaj "malspriteco" de alia uzanto.admin: insulto forredaktita. bv obei la regulojn de la forumo pri ĝentilecoDomaĝe, ke vi forredaktis la insulton, estimata administranto.
Ĝis nun mi kredis ne-eble, ke oni povas insulti en Esperanto. Mi tre volonte legus efektivan insulton.
Miland (Показать профиль) 26 октября 2011 г., 9:28:25
miĥil:Ĉu vi ne timas ke vi konfuzas deziron kun fakton?Ne, mi ne timas tion. Laŭ mi, la scio de vero ne estas kemia reago en la cerbo.
Jen demando por vi: se troviĝus homoj, en kies vivoj Dio Providence agadis, ĉu vi volus sciiĝi pri la afero?