前往目錄

關閉的
Max. 500 messages.

Dio ne ekzistas

貼文者: cellus, 2011年10月23日

訊息: 1577

語言: Esperanto

mihxil (顯示個人資料) 2011年10月24日下午3:59:20

Kamory:Jes. Dio vere ekzistas. Li agas en mia vivo.
Kiel li agas?

cellus (顯示個人資料) 2011年10月24日下午5:11:50

Kamory:Jes. Dio vere ekzistas. Li agas en mia vivo.
Estus interese aŭdi kiel Dio agas en via vivo. Ke la kreinto de la tuta universo speciale agas en via vivo devas vere esti tre interesa fakto.

Miland (顯示個人資料) 2011年10月25日上午11:08:35

miĥil:
Miland:Kiel klarigi nian kapablecon krei lingvojn kaj artajn kulturojn?
..simile al la vosto de pavo..
Mi aludis al la kre-emo de homoj, kaj nia povo scii veron, aparte de biologiaj mekanismoj. Ĉu vere biologia mekanismo sole klarigas belajn muzikaĵojn? Kiel iu ajn biologia mekanismo klarigu la povon scii matematikajn veraĵojn?

Laŭ mi eblas, ke la kreemo de Dio fine respondecas pri la beleco de la bunta vosto de pavo, kaj la tiel-nomataj "birdoj de Paradizo"!

cellus (顯示個人資料) 2011年10月25日下午4:18:50

Mi ne opinias ke beleco en muziko aŭ beleco ĝeneral devas esti rezultato de dia interveno. Sufiĉas, laŭ mi, la selekcio kaj la evoluo de la specioj. OK, povas esti ke nine povas doni pure biologian klarigon pri la beleco de muziko, sed tio ne postulas ke ni opiniu ke iu inteligenco krei ĉion. Ni ne povas observi ke iu universa estaĵo influas al tio kio okazas sur la tero.

mihxil (顯示個人資料) 2011年10月25日下午4:49:57

Miland: Mi aludis al la kre-emo de homoj, kaj nia povo scii veron, aparte de biologiaj mekanismoj. Ĉu vere biologia mekanismo sole klarigas belajn muzikaĵojn?
Jes.

Miland:Kiel iu ajn biologia mekanismo klarigu la povon scii matematikajn veraĵojn?
Tion ni homoj fakte tute ne tiom bone kapablas. Sed ke ni iom kapablas probable parte estas rezulto de nia imagopovo pri spacaj aferoj. Io tre utila por ni kiel biologia specio. Ekz. por ĵeti lancon. Racio kaj logiko mem evidente ankaŭ utilas, por fari decidojn kaj tiel plu.

Miland:Laŭ mi eblas, ke la kreemo de Dio fine respondecas pri la beleco de la bunta vosto de pavo, kaj la tiel-nomataj "birdoj de Paradizo"!
Kial oni supozus Dion, kiam ekzistas kompleta klarigo de el la teorio de evoluado per natura selekto. Ĉi-kaze pro 'seksa' selekto. Laŭ mi Dawkins skribas pri precize ĉi tiu ekzemplo en lia libro 'The Ancestor's Tale'.

Per supozo de Dio oni cetere klarigas tute nenion. Ĉar de kie do venas tiu kreemo de Dio? Kiel tiu ja povintus ekesti senpere?

Miland (顯示個人資料) 2011年10月25日下午7:34:00

miĥil:Per supozo de Dio oni cetere klarigas tute nenion.
Ne eblas klarigi ĉion, sed miaopinie, la ekzisto de granda racia menso klarigas nian kapablecon trovi racian ordon en la kosmo.

sudanglo (顯示個人資料) 2011年10月25日下午9:46:06

admin: insulto forredaktita. bv obei la regulojn de la forumo pri ĝentileco
Domaĝe, ke vi forredaktis la insulton, estimata administranto.

Ĝis nun mi kredis ne-eble, ke oni povas insulti en Esperanto. Mi tre volonte legus efektivan insulton.

mihxil (顯示個人資料) 2011年10月25日下午10:36:14

Miland:Ne eblas klarigi ĉion, sed miaopinie, la ekzisto de granda racia menso klarigas nian kapablecon trovi racian ordon en la kosmo.
Kaj do de kie devenus tiu 'granda racia menso'? Kaj kial vi pensas ke tiu povo ne povas origini en niaj biologioj? Ĉu vi ne timas ke vi konfuzas deziron kun fakton?

darkweasel (顯示個人資料) 2011年10月26日上午7:55:22

sudanglo:
admin: insulto forredaktita. bv obei la regulojn de la forumo pri ĝentileco
Domaĝe, ke vi forredaktis la insulton, estimata administranto.

Ĝis nun mi kredis ne-eble, ke oni povas insulti en Esperanto. Mi tre volonte legus efektivan insulton.
Miamemore tio ne estis tre forta insulto, sed nur io pri "stulteco" kaj "malspriteco" de alia uzanto.

Miland (顯示個人資料) 2011年10月26日上午9:28:25

miĥil:Ĉu vi ne timas ke vi konfuzas deziron kun fakton?
Ne, mi ne timas tion. Laŭ mi, la scio de vero ne estas kemia reago en la cerbo.

Jen demando por vi: se troviĝus homoj, en kies vivoj Dio Providence agadis, ĉu vi volus sciiĝi pri la afero?

回到上端