Закрити
Макс. 500 повідомлень.
Dio ne ekzistas
від cellus, 23 жовтня 2011 р.
Повідомлення: 1577
Мова: Esperanto
AlfRoland (Переглянути профіль) 23 січня 2012 р. 10:14:00
vincas (Переглянути профіль) 28 січня 2012 р. 12:27:11
hebda999:Ĉu tio ne estas tro longa fadeno pri io neekzistanta? Se la Dio certe ne ekzistus, sufiĉe estus diri "Dio ne ekzistas. Fino". La longeco de la diskutado estas la sola provo, ke la Dio ekzistas, ĉar homoj ne parolas tiel longe pri neekzistaĵoj.Longeco de la fadeno ne povas esti sufiĉa pruvo, ke Dio ekzistas. Imagu, ke oni trovas realaj faktoj, ke Dio ekzistas kaj ĉiuj tuj ekkredus kaj tio, laŭ mi, estus igo por kredi. Homaro eble neniam povos pruvi, ke Dio ekzistas.
Vilius (Переглянути профіль) 29 січня 2012 р. 10:16:14
vincas:Homaro eble neniam povos pruvi, ke Dio ekzistas.Do, kial kredi?
vincas (Переглянути профіль) 29 січня 2012 р. 11:28:07
Vilius:Malfacila demando. Eble homoj tiel eskapas de realeco. Eble kredo donas pli da komforto. Sincere dirus mi ne estas vera ĉu Dio ekzistas. Eble mi povus sin nomi agnostikismulo. Mi ne scias ĉu mia kredo morgaŭ fariĝos pli arda aŭ pli malvarmiĝos. Mi pensas ke oni ne povas pruvi ĉu Dio ekzistas aŭ ne ekzistas.vincas:Homaro eble neniam povos pruvi, ke Dio ekzistas.Do, kial kredi?
mihxil (Переглянути профіль) 29 січня 2012 р. 11:48:15
vincas: Mi pensas ke oni ne povas pruvi ĉu Dio ekzistas aŭ ne ekzistas.Tio direblas pri pli malpli ĉio kio ne ekzistas. Ĉu ekzistas koboldoj? Oni ne povas pruvi ke ili ne ekzistas. Ĉu ekzistas unukornuloj? Ne eblas pruvi la malon. Ĉu Perkunas? Ne eblas scii. Sed ĝenerale oni simple povas supozi ke aferoj pri kiuj mankas pruvoj ne ekzistas. Des pli se ili evidente havas rolon en fikcio kaj do povas esti fantaziitaj. Tiel oni preskaŭ certe pravas.
Paulinho (Переглянути профіль) 29 січня 2012 р. 17:09:37
Homaro eble neniam povos pruvi, ke Dio ekzistas.Mi retirus trankvile la vorton "eble". Homa scio estas definata kiel limata kaj palpante konstruata. Dio estas mallimita, kaj ĉiam konstanta. Homa scio ne estas dienhavebla...
Ni konas dion, kun la penado de nia libereco, per la atesto de la naturo, la atesto de la homoj kiuj serĉas la justecon inklusive tiuj kiuj havantaj (biografiajn) kialojn por nei dio, faris de siajn vivojn atestojn de la justeco kaj la amo, kial justeco kaj amo estas aliaj nomoj de dio....
mihxil (Переглянути профіль) 29 січня 2012 р. 19:39:48
Paulinho:Mi retirus trankvile la vorton "eble". Homa scio estas definata kiel limata kaj palpante konstruata. Dio estas mallimita, kaj ĉiam konstanta. Homa scio ne estas dienhavebla...Laŭ mi vi iom malsence parolas.
Ni konas dion, kun la penado de nia libereco, per la atesto de la naturo, la atesto de la homoj kiuj serĉas la justecon inklusive tiuj kiuj havantaj (biografiajn) kialojn por nei dio, faris de siajn vivojn atestojn de la justeco kaj la amo, kial justeco kaj amo estas aliaj nomoj de dio....
Unue vi diras ke ne eblas scii aŭ pruvi la ekziston de Dio. Vi tiam tamen sekvas per aserti ke tamen eblas koni dion. Do kio el ambaŭ estas la kazo? Ĉu eblas koni neekzistulon? Ĉu homoj ne estas fizikaĵoj?
Kaj konklude vi diras ke 'justeco' kaj 'amo' estas aliaj nomoj por Dio. Io kio tute ne kongruas kun la normala difino de dio. Por la koncepto 'justeco' ni uzas la vorton 'justeco', por la koncepto 'amo' ni uzas la vorton 'amo', kaj por la koncepto de 'dio' ni uzas la vorton 'dio'. Kial vi nepre volas konfuzi ĉion?
urvater (Переглянути профіль) 2 лютого 2012 р. 12:22:31
Estas ^ciam la sama afero. La fido ne bezonas la racion. Ni ne povos koni Dio per nia racio. La homo povas nur supozi lia ekzisto.
^Guste, estas prefereble kredi !
^Gis revido.
mihxil (Переглянути профіль) 2 лютого 2012 р. 20:14:47
urvater:Tute ne senchavas. Nenio ajn koneblas sen racio. Racia kritikema pensado montris funkcii. Senracia fido neniam atinigis ion ajn krom menskonfuzon.
Estas ^ciam la sama afero. La fido ne bezonas la racion. Ni ne povos koni Dio per nia racio. La homo povas nur supozi lia ekzisto.
^Guste, estas prefereble kredi !
Estas nenio 'preferebla' en tio. Temas pri memtrompo, kaj nenio pli, kaj mi vidas neniun ajn bonon tie.
Paulinho (Переглянути профіль) 5 лютого 2012 р. 15:43:16
Estas ^ciam la sama afero. La fido ne bezonas la racion.Mi respektplene malkonsentas. La fido estas la pli perfekta formo de racio. Estas la formo de sciaĵo en kiu oni ne benzonas la lambastonon de demonstracio. Demonstracio serĉas studi parton post parto celante la tuton. La fido jam celas (kaj alprenas ) la tuton.....