Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Dio ne ekzistas

de cellus, 2011-oktobro-23

Mesaĝoj: 1577

Lingvo: Esperanto

mihxil (Montri la profilon) 2012-februaro-05 16:15:59

Paulinho:urvater skribis:
Estas ^ciam la sama afero. La fido ne bezonas la racion.
Mi respektplene malkonsentas. La fido estas la pli perfekta formo de racio. Estas la formo de sciaĵo en kiu oni ne benzonas la lambastonon de demonstracio
Ŝajne vi malkonsentas por tuj poste aserti tute la samon. Kiel tio entute senchavas?

Cetere, donu unu ekzemplon de iu 'sciaĵo' kiu ne estis per racio kaj 'demonstracioj' ekhavita.

gbblegnica (Montri la profilon) 2012-februaro-28 06:35:06

Mi diras ( kaj kredas ):
Ĉiam kaj ĉie ekzistas
- homoj kiuj kredas ke Dio ekzistas
- kaj homoj kiuj kredas ke Dio ne ekzistas!
sal.gif

AlfRoland (Montri la profilon) 2012-februaro-28 08:29:25

gbblegnica:Mi diras ( kaj kredas ):
Ĉiam kaj ĉie ekzistas
- homoj kiuj kredas ke Dio ekzistas
- kaj homoj kiuj kredas ke Dio ne ekzistas!
sal.gif
Kaj kion kredas Dio????

Desit1 (Montri la profilon) 2012-februaro-29 03:59:03

bobowo:"eco de la homaro" "e-o -e -a -o-a-o" "eoeaoao" "eao" "homecaro"
Kaj ĉi tio gravas ĉar...

Mi proponas lasi la iluzulojn kredi je zombiaj sanktuloj kaj preĝi al multkolora fluganta unikorno. Ateistoj...iru ni inferen kaj festumu la tutan eternecon!

gbblegnica (Montri la profilon) 2012-februaro-29 04:52:27

Kiu scias, ne necesas kredi. okulumo.gif

bildo (Montri la profilon) 2012-februaro-29 05:43:53

Tio, kio ekzistas reale, ne bezonas kredon.

Roman_Mutin (Montri la profilon) 2012-marto-10 11:54:34

Agnosticismo!

Paulinho (Montri la profilon) 2012-marto-10 18:51:38

Bildo skribis:
Tio, kio ekzistas reale, ne bezonas kredon.
Ĉu vi kredas je tio? Kial tia aserto ne naskas science, (tio ne estas el kemio, nek el fiziko, nek el biologio, ktp). Tio aserto povas esti vera aŭ malvera sed estas sience malpruvebla.

bildo (Montri la profilon) 2012-marto-11 04:56:26

Paulinho:Bildo skribis:
Tio, kio ekzistas reale, ne bezonas kredon.
Ĉu vi kredas je tio? Kial tia aserto ne naskas science, (tio ne estas el kemio, nek el fiziko, nek el biologio, ktp). Tio aserto povas esti vera aŭ malvera sed estas sience malpruvebla.
Mi tute ne kredas. Tio estas mia opinio. Ja sciencistoj ne postulas kredon je siaj teorioj, ĉar ili studas realajn aferojn. Nur eklezio postulas kredon je siaj dogmoj, ĉar ili estas elpensitaj.

mihxil (Montri la profilon) 2012-marto-12 20:47:18

Paulinho:Bildo skribis:
Tio, kio ekzistas reale, ne bezonas kredon.
Ĉu vi kredas je tio? Kial tia aserto ne naskas science, (tio ne estas el kemio, nek el fiziko, nek el biologio, ktp). Tio aserto povas esti vera aŭ malvera sed estas sience malpruvebla.
Mi fakte opinias ke la koncepto 'kredi' kiun uzas Bildo ne tre kongruas kun la reala uzo de la vorto. Laŭ mi scienco simple estas la sola defendebla kaŭzo kredi ion. Kaj 'kredi' ne multe pli signifas ol 'pensi ion vera'. Por mi, nur indikaĵoj gravas.

Ke la mondo reale ekzistas tion mi kredas, ĉar ekzistas amasoj da bonaj indikaĵoj por tio. Ke Napoleano ekzistis, ankaŭ tion mi kredas, ĉar mi legis pri historio, kaj ŝajnas al mi ke tiuj libroj estas fidindaj. Ke evoluado okazas tion mi kredas, ĉar ekzistas amasoj da indikaĵoj, kiuj estis al mi prezentitaj de el multaj diversaj interkoheraj fontoj.

Ni tamen ne povas kredi pri Dio, ĉar mankas indikaĵoj. Aliflanke ja ekzistas amasoj de indikaĵoj pri tio kio li ja estas (nome kultura fantaziaĵo). Krome Dio ofte simple estas tro malbone difinita por entute povi diri ĉu li kredindas aŭ ne. Eĉ estis uloj kiuj volis aserti ke fakte estas ne pli ol alia vorto por 'amo' aŭ 'naturo'.

Do, oni povus eventuale malsamopinii pri la akcepteblaj kaŭzoj por kredo, sed mi forte opinias ke nur kritika, scienca, laŭevidentaĵa pensmaniero estas bona kaŭzo. Ĉio alia gvidis kaj gvidas al fuŝado, malklarado kaj stulteco. Eble iuj akceptus 'personan sperton', aŭ simile. Tio eblus, sed mi pensas ke io tia tre malagnoskas la bazan nefindindecon de la homa menso.

Reen al la supro