去目錄頁

关闭的
最多显示 500 条消息。

Dio ne ekzistas

cellus, 2011年10月23日

讯息: 1577

语言: Esperanto

mihxil (显示个人资料) 2012年2月5日下午4:15:59

Paulinho:urvater skribis:
Estas ^ciam la sama afero. La fido ne bezonas la racion.
Mi respektplene malkonsentas. La fido estas la pli perfekta formo de racio. Estas la formo de sciaĵo en kiu oni ne benzonas la lambastonon de demonstracio
Ŝajne vi malkonsentas por tuj poste aserti tute la samon. Kiel tio entute senchavas?

Cetere, donu unu ekzemplon de iu 'sciaĵo' kiu ne estis per racio kaj 'demonstracioj' ekhavita.

gbblegnica (显示个人资料) 2012年2月28日上午6:35:06

Mi diras ( kaj kredas ):
Ĉiam kaj ĉie ekzistas
- homoj kiuj kredas ke Dio ekzistas
- kaj homoj kiuj kredas ke Dio ne ekzistas!
sal.gif

AlfRoland (显示个人资料) 2012年2月28日上午8:29:25

gbblegnica:Mi diras ( kaj kredas ):
Ĉiam kaj ĉie ekzistas
- homoj kiuj kredas ke Dio ekzistas
- kaj homoj kiuj kredas ke Dio ne ekzistas!
sal.gif
Kaj kion kredas Dio????

Desit1 (显示个人资料) 2012年2月29日上午3:59:03

bobowo:"eco de la homaro" "e-o -e -a -o-a-o" "eoeaoao" "eao" "homecaro"
Kaj ĉi tio gravas ĉar...

Mi proponas lasi la iluzulojn kredi je zombiaj sanktuloj kaj preĝi al multkolora fluganta unikorno. Ateistoj...iru ni inferen kaj festumu la tutan eternecon!

gbblegnica (显示个人资料) 2012年2月29日上午4:52:27

Kiu scias, ne necesas kredi. okulumo.gif

bildo (显示个人资料) 2012年2月29日上午5:43:53

Tio, kio ekzistas reale, ne bezonas kredon.

Roman_Mutin (显示个人资料) 2012年3月10日上午11:54:34

Agnosticismo!

Paulinho (显示个人资料) 2012年3月10日下午6:51:38

Bildo skribis:
Tio, kio ekzistas reale, ne bezonas kredon.
Ĉu vi kredas je tio? Kial tia aserto ne naskas science, (tio ne estas el kemio, nek el fiziko, nek el biologio, ktp). Tio aserto povas esti vera aŭ malvera sed estas sience malpruvebla.

bildo (显示个人资料) 2012年3月11日上午4:56:26

Paulinho:Bildo skribis:
Tio, kio ekzistas reale, ne bezonas kredon.
Ĉu vi kredas je tio? Kial tia aserto ne naskas science, (tio ne estas el kemio, nek el fiziko, nek el biologio, ktp). Tio aserto povas esti vera aŭ malvera sed estas sience malpruvebla.
Mi tute ne kredas. Tio estas mia opinio. Ja sciencistoj ne postulas kredon je siaj teorioj, ĉar ili studas realajn aferojn. Nur eklezio postulas kredon je siaj dogmoj, ĉar ili estas elpensitaj.

mihxil (显示个人资料) 2012年3月12日下午8:47:18

Paulinho:Bildo skribis:
Tio, kio ekzistas reale, ne bezonas kredon.
Ĉu vi kredas je tio? Kial tia aserto ne naskas science, (tio ne estas el kemio, nek el fiziko, nek el biologio, ktp). Tio aserto povas esti vera aŭ malvera sed estas sience malpruvebla.
Mi fakte opinias ke la koncepto 'kredi' kiun uzas Bildo ne tre kongruas kun la reala uzo de la vorto. Laŭ mi scienco simple estas la sola defendebla kaŭzo kredi ion. Kaj 'kredi' ne multe pli signifas ol 'pensi ion vera'. Por mi, nur indikaĵoj gravas.

Ke la mondo reale ekzistas tion mi kredas, ĉar ekzistas amasoj da bonaj indikaĵoj por tio. Ke Napoleano ekzistis, ankaŭ tion mi kredas, ĉar mi legis pri historio, kaj ŝajnas al mi ke tiuj libroj estas fidindaj. Ke evoluado okazas tion mi kredas, ĉar ekzistas amasoj da indikaĵoj, kiuj estis al mi prezentitaj de el multaj diversaj interkoheraj fontoj.

Ni tamen ne povas kredi pri Dio, ĉar mankas indikaĵoj. Aliflanke ja ekzistas amasoj de indikaĵoj pri tio kio li ja estas (nome kultura fantaziaĵo). Krome Dio ofte simple estas tro malbone difinita por entute povi diri ĉu li kredindas aŭ ne. Eĉ estis uloj kiuj volis aserti ke fakte estas ne pli ol alia vorto por 'amo' aŭ 'naturo'.

Do, oni povus eventuale malsamopinii pri la akcepteblaj kaŭzoj por kredo, sed mi forte opinias ke nur kritika, scienca, laŭevidentaĵa pensmaniero estas bona kaŭzo. Ĉio alia gvidis kaj gvidas al fuŝado, malklarado kaj stulteco. Eble iuj akceptus 'personan sperton', aŭ simile. Tio eblus, sed mi pensas ke io tia tre malagnoskas la bazan nefindindecon de la homa menso.

回到上端