Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.
Mesaĝoj: 1577
Lingvo: Esperanto
BenjamenoPoeto (Montri la profilon) 2012-marto-13 22:42:10
Epovikipedio (Montri la profilon) 2012-marto-14 00:22:45
komenstanto (Montri la profilon) 2012-marto-14 00:33:09
spreecamper:Kiel vi lernis pri "Kredo" aŭ "fido"? Ĉu vi legis ĝin? Ĉu iu ajn rakontis la ideon, per vortoj?komenstanto:Bestoj obeigas okazaĵojn. Se mi batas hundon ĉiutage, tiam hundo ĉiam timas min. Ankaŭ ia porseno ajn, kiu aspektas kiel min, timigas hundon. Hundo memoras sed ne ja kredas.En ordo. Vi havas diferencan definon de "kredi". Mi akzeptas.
mihxil (Montri la profilon) 2012-marto-14 08:03:47
Epovikipedio:La titolo "Dio ne ekzistas" povas kolerigi tiujn kiujn kredas je Dio. Mi ne kredas je Dio kaj mi scias ke Dio ne ekzistas, sed mi respektas kredantojn kaj religiojn.'Dio ne ekzistas' estas fakto, kiun vi eĉ laŭlitere ripetas en viaj propraj vortoj. Se la aspekto de tiu fakto ofendas iujn, tiam tio estas la persona problemo de tiuj iuj, kion ni ne povas tro konsideri. Kaj mi ankaŭ ne vidas grandan diferencon inter aperigi tion en titolo aŭ nur en la teksto de fadeno.
Kompreneble mi ankaŭ respektas kredantojn. Tio eĉ estas kialo partopreni ĉi tiajn diskutojn. Ĉar mi malŝatas ke homoj vivu en ignoro kaj miskoncepto. Mi tamen ne respektas ilian kredon ĉar religia kredo estas stultiga, ĝi postulas ke ĝiaj anoj malakceptu racion.
Aldone ekzemple kristanoj adoras libron, kies plej granda parto estas tre senmorala kaj kruela. Pri tio ne multe respektinda troveblas.
lagtendisto (Montri la profilon) 2012-marto-14 18:23:30
darkweasel:Kaj kio detale signifas tiu?spreecamper:Nenio. Mi nur volis sciigi vin, ke mi nun rimarkis, kiu vi estas (aŭ pli precize: ĝis januaro estis).
@darkweasel: Pardonu. Kio estas la afero?
===
Nun mi komprenas. Jes. Vi pravas. Mi estas germano. Mi uzas qwertz-klavaro. Sed por esperantaj literoj. Mi uzas Ek!
Paulinho (Montri la profilon) 2012-marto-17 03:13:08
Ateistismo estas ia legado de faktoj.
Agnosticismo esta ia legado de faktoj.
Kredo je dio estas legado de faktoj.
Kiaj faktoj? La samaj en la tri kazoj.
La ateistoj kredas la mondo estas eksplikanta sinmem. (La movo de la materio sin eksplikas nur per la amaso de energio en la universo).
La agnostikoj elektas la dubon.
La "teistoj" (filozofie tia vorto havas specifan sencon) ni kredas:
1) la absolute treege mokinde malgranda problableco de ekzisto de la vivo, vidataj la komencaj kondiĉoj de la universo (Lee Smolin ĝin metas en la ordo de 10 en la nea potenco 229 vidu Lee Smolin, The Life of the Cosmos) al ni permesas almenaŭ postuli ke tio universo estis zorgata de iu (kiu? oni bezonus klarigi) en funkcio de la vivo. Do, ne nur apenaŭ faktoj apartaj (faktoj apartaj kelkaj fojoj ankaŭ), sed la tuta kosmo en ĝia ensemblo al ni permesas postuli (de nove: almenaŭ) tion. (Do mi humile sugestas al ĉiuj ne plu diri ke teismo ne havas faktojn. Vere ne estas alia teorio kiu havas pli da faktoj por alvoki en sia favoro: multaj apartaj faktoj, kaj la kosmo mem konsiderata unu fakto.)
Neniu en sana konscio povas min trudi kredi ke ĉiuj la kosmaj kunokazoj estas ellaboraĵo de la hazardo, kial la hazardo simple ne ekzistas...
2) Ekster la teorio filozofia, senpage, kaj malgraŭ la mistero de la malbono en la mondo, ni, jubile dankas al dio la naturdonon, la vivdonon, ktp.
3) De la kristana fido la esenco ne estas teorio, sed senkondiĉe vivi de la amo.
De tia afero "ego dixi".
mihxil (Montri la profilon) 2012-marto-17 08:34:49
Paulinho:Oni insistas ke la kredo je dio estas sen faktoj. Mi insistas kontraŭen.[...]Vi sugestas ke ekzistas ia kontraŭo inter ateistmo kaj agnostikismo. Tio ne estas tute ĝusta. Agnostikulo diras ke oni ne povas decidi ĉu Dio ekzistas aŭ ne. Ateisto diras ke li ne kredas je Dio. Logike oni do tute bone povas esti kaj ateisto kaj agnostikulo samtempe, ĉar estas tute senchave diri ke oni ne povas kredi je io nedecidebla.
La ateistoj kredas la mondo estas eksplikanta sinmem. [...]
La agnostikoj elektas la dubon.
Oni foje distingas inter 'forta' kaj 'malforta' ateismo tamen. 'Forta' ateismo diras ke li eĉ kredas ke Dio ne ekzistas. Mi fakte emus nomi min tiel. Tute principe mi estas agnostika, pri Dio, sed ankaŭ pri koboldoj, ĉar nenio ajn estas absolute certe decidebla.
Finfine estas do afero de emfazo. Bertrand Russel nomis sin 'agnostikulo' kaj Richard Dawkins nomas sin ateisto (kvankam kaj foje ankaŭ agnostikulo, kiel ekz. en lia libro 'The God Delusion'). Sed baze ili havas tre similan opinion, kiun ankaŭ mi samopinias.
Paulinho:Tio tute ne estas la opinio de Lee Smolin mem, kiu estas ateisto. Li per tio nur eprimis ke al li ŝajnas esti ke la nunaj teorioj pri la universo ne estas kompletaj, kaj ke al li ne plaĉas la antropa principo .
La "teistoj" (filozofie tia vorto havas specifan sencon) ni kredas:
1) la absolute treege mokinde malgranda problableco de ekzisto de la vivo, vidataj la komencaj kondiĉoj de la universo (Lee Smolin ĝin metas en la ordo de 10 en la nea potenco 229 vidu Lee Smolin, The Life of the Cosmos) al ni permesas almenaŭ postuli ke tio universo estis zorgata de iu
Nenio ajn sekvas el tio pri iu 'Iu'.
Paulinho:Do mi humile sugestas al ĉiuj ne plu diri ke teismo ne havas faktojnMi simple restos diri tiel, ĉar estas tiel. Ke ni ne scias kial la universo estas precize tia kia ĝi estas, ne estas fakto kiu subtenon la di-hipotezon. Ĝi nur diras ke ni ne scias ion. Sugesti iun 'Iu' estas tute senbaza. Ĉar la vorto 'iu' subkomprenigas ian inteligentulon, kaj pri tio ekzistas neniu ajn indiko. Des malpli ni vidas ion pri iu 'ĉionpovulo' aŭ 'ĉionsciulo', kio estas aliaj atribuoj kutime ligataj al la vorto 'Dio'.
Kaj ĉiuokaze, eĉ se la universo estus de 'iu' kreita, pri kio do ekzistas tute neniu ajn indiko, tio ankoraŭ neniel ajn rilatas al la uloj menciitaj en la 'sanktaj' libroj. Inter tiuj estus neniu konekto, kaj ekzistus nur hazarda similo grandparte kaŭzita pro malklaraj difinoj de ambaŭ tiuj konceptoj. Ke grupoj de kristanoj ĝojkrias kaj postulas la pravon ekz. nur pro tio ke sciencistoj malkovris ke la universo havis komcencon kaj aspektas iom mirige estas tute absurde, ĉar la rilato kun tio kaj la kruela despoto el ilia sankta filibro estas tute nula.
Kaj via emfazo je 'kristanismo estas amo' estas laŭ mi tre konfuziga. Se estus precize tiel, tiam oni povus esti kristismano kaj ateisto samtempe.
BenjamenoPoeto (Montri la profilon) 2012-marto-24 03:30:21
Srcoco (Montri la profilon) 2012-marto-24 03:49:26
BenjamenoPoeto (Montri la profilon) 2012-marto-24 04:18:37