前往目錄

關閉的
Max. 500 messages.

Dio ne ekzistas

貼文者: cellus, 2011年10月23日

訊息: 1577

語言: Esperanto

Jakovo (顯示個人資料) 2012年4月8日下午2:44:07

Eugnija, ĉu vi do volas diri ke neniam kredanto murdis iun?!? Kaj kiel miĥil skribis ja estis Dio kiu rekte murdis milionojn da homoj laŭ la biblio.

dobri (顯示個人資料) 2012年4月8日下午4:54:32

Bonvolu ne tro kredi al fikcia libro!

mihxil (顯示個人資料) 2012年4月8日下午7:59:31

Eugenija:Kia vi estas naiva.
Vi kredas je la fabloj de grupo de kapropaŝtistoj el la ferepoko. Ŝajnas do iom ironie ke vi nomas iun alian 'naiva'.

hebda999 (顯示個人資料) 2012年4月8日下午8:34:52

Do vi plue diskutas pri io, kio estas tiel evidenta. Agnosku la ekziston de la Dio kaj paciĝu.

mihxil (顯示個人資料) 2012年4月8日下午8:57:56

hebda999:Do vi plue diskutas pri io, kio estas tiel evidenta. Agnosku la ekziston de la Dio kaj paciĝu.
Do, se estas tiom 'evidenta'. Bonvolu prezenti unu evidentaĵon.

Techandra (顯示個人資料) 2012年4月8日下午10:36:31

Eugenija:Ja murdis ne Dio, sed homoj.
Kaj kio pri La inundo, kiun faris tiu dio, murdanta gravedajn virinojn, malkulpeblajn bebojn kaj milionojn da bestoj kaj kreskaĵoj?
Kaj kio pri Sodoma kaj Gomorra, kie certe estis infanoj, kiuj neeble agus kiel siaj patroj?
Bonvolu, legi pli vian libron (kaj se eble, aliajn). Via dio klare estas murdisto.

ftumsch (顯示個人資料) 2012年4月9日上午12:55:33

ŝainas ke la vera demando estus,"kio estas 'dio'' Ĉu jes?

mihxil (顯示個人資料) 2012年4月9日下午7:28:52

ftumsch:ŝainas ke la vera demando estus,"kio estas 'dio'' Ĉu jes?
Se iu volas argumenti ke Dio ekzistas, mi ja dirus ke estas grave ke tiu antaŭe bone difinu kia dio fakte celatas. Sed por ĉiu pli malpli normala difino la respondo estas ĉiuokaze klara: Tia Dio ne reale ekzistas, nur en onia fantazio.

hebda999 (顯示個人資料) 2012年4月10日上午6:27:37

miĥil:
hebda999:Do vi plue diskutas pri io, kio estas tiel evidenta. Agnosku la ekziston de la Dio kaj paciĝu.
Do, se estas tiom 'evidenta'. Bonvolu prezenti unu evidentaĵon.
Ha, ha, ha, vere tre amuziginde. Kial oni povas priskribi la lumon al blindulo? Kaj ĉu vi povas prezenti iun evidentaĵon por via malkredo?

mihxil (顯示個人資料) 2012年4月10日上午6:42:10

hebda999:Ha, ha, ha, vere tre amuziginde. Kial oni povas priskribi la lumon al blindulo?
Jes. Oni povas multon rakonti pri lumo ankaŭ al blindulo. Blindulo povas kompreni kio estas vidi kiel ni povas kompreni kiel 'vidas' delfeno aŭ vesperto per sono. La efektiva sperto mankus, sed tio ne signifas ke li ne povas racie kompreni kiel funkcias.

hebda999:Kaj ĉu vi povas prezenti iun evidentaĵon por via malkredo?
Tio ne estas necesa. Estas tute ĉiutage ne kredi je aferoj pri kio mankas evidentaĵoj. Via rifuzo prezenti eĉ unu positivan evidentaĵon por via dio, kaj eĉ simple foridigi la peton, komplete absurdigas vian kredon. Ĝi estas tute malracia, tute sen bazo, ĝi estas stulta. Mi ne deziras ofendi, mi vere volas nur esti plejeble klara. Kredi je tiaj fantaziaĵoj estas stulte, mi vere ne scius alian vorton.

回到上端