Til indholdet

Lukket
Max. 500 messages.

Dio ne ekzistas

af cellus, 23. okt. 2011

Meddelelser: 1577

Sprog: Esperanto

skargo (Vise profilen) 19. maj 2013 07.57.00

Dio eksistas aŭ ne eksistas. Estas bonaj, samvaloraj opinioj. Nur humilaj kaj personaj opinioj, ne veroj.
La bona demando estas : ĉu la parolo de Dio eksistas ?
Ne, ne eksistas, post la parolo de Dio estas ĉiam unu homo ! unu homo tiel vi aŭ mi, sed tiu homo volus ligi aliaj homojn, submeti aliaj homojn laŭ liaj ideoj, lia moralo.

mihxil (Vise profilen) 19. maj 2013 08.15.33

skargo:Dio eksistas aŭ ne eksistas. Estas bonaj, samvaloraj opinioj. Nur humilaj kaj personaj opinioj, ne veroj.
Kredi je strangaj antikvaj fantaziaĵoj ne estas samvalore al kritika menso, kiu bone konsideras la faktojn antaŭ ol kredi ion vera.

Kaj ĉu iu Dio ekzistas aŭ ne ankaŭ ne estas afero de 'opinio'. Ĝi ekzistas aŭ ĝi ne ekzistas. Nur unu el tiuj diroj estas vero. Kompreneble ja iom dependas de la demando kion fakte la vorto 'Dio' volas signifi.

ghibulo (Vise profilen) 19. maj 2013 08.17.28

stuff:La temo estas simpla: mi kredos je Dion se iu montrus min sufiĉe pruvojn.
Se iu montrus vin sufiĉe pruvojn, tiam vi ne bezonus kredon. Tiam vi scius, ke Li ekzistas, ĉu ne?

skargo (Vise profilen) 19. maj 2013 11.17.18

mihxil:
skargo:Dio eksistas aŭ ne eksistas. Estas bonaj, samvaloraj opinioj. Nur humilaj kaj personaj opinioj, ne veroj.
Kredi je strangaj antikvaj fantaziaĵoj ne estas samvalore al kritika menso, kiu bone konsideras la faktojn antaŭ ol kredi ion vera.

Kaj ĉu iu Dio ekzistas aŭ ne ankaŭ ne estas afero de 'opinio'. Ĝi ekzistas aŭ ĝi ne ekzistas. Nur unu el tiuj diroj estas vero. Kompreneble ja iom dependas de la demando kion fakte la vorto 'Dio' volas signifi.
jes, kredi ne estas samvalore al scii. Tiel la kritika menso de la kredo kaj scio per la kredo ne estas samvalore al la kritika menso de la scio kaj kredo per la scio.

Unu el tiuj diroj estas vero ? hmmm, mi ne scias, vero povus esti finfine unu paradokson

jes, la vorto "Dio", kion volas signifi ?

codesito (Vise profilen) 19. maj 2013 12.59.21

Ne interesas al la kredantoj klare difini kio estas dio, ĉar tiel oni pruvus ke tio ne estas dio aŭ ke ĝi ne ekzistas.

pdenisowski (Vise profilen) 19. maj 2013 14.32.58

codesito:Ne interesas al la kredantoj klare difini kio estas dio, ĉar tiel oni pruvus ke tio ne estas dio aŭ ke ĝi ne ekzistas.
Kial nekredantoj tiel atakas kredantojn (aŭ religion mem)? Ĉu ne sufiĉas ne kredi, aŭ ĉu nekredantoj volas "nekredantigi" la homaron? Kiucele?

codesito (Vise profilen) 19. maj 2013 15.50.37

pdenisowski:
codesito:Ne interesas al la kredantoj klare difini kio estas dio, ĉar tiel oni pruvus ke tio ne estas dio aŭ ke ĝi ne ekzistas.
Kial nekredantoj tiel atakas kredantojn (aŭ religion mem)? Ĉu ne sufiĉas ne kredi, aŭ ĉu nekredantoj volas "nekredantigi" la homaron? Kiucele?
Ne, vi povas kredi dion ajn, sed mi ne ŝatas homojn kiuj konscie rakontas ne veraĵojn al la aliaj.

pdenisowski (Vise profilen) 19. maj 2013 23.23.21

codesito:
pdenisowski:
codesito:Ne interesas al la kredantoj klare difini kio estas dio, ĉar tiel oni pruvus ke tio ne estas dio aŭ ke ĝi ne ekzistas.
Kial nekredantoj tiel atakas kredantojn (aŭ religion mem)? Ĉu ne sufiĉas ne kredi, aŭ ĉu nekredantoj volas "nekredantigi" la homaron? Kiucele?
Ne, vi povas kredi dion ajn, sed mi ne ŝatas homojn kiuj konscie rakontas ne veraĵojn al la aliaj.
Vi opinias ke kredantoj konscie rakontas neveraĵojn?

mihxil (Vise profilen) 20. maj 2013 08.26.30

skargo:hmmm, mi ne scias, vero povus esti finfine unu paradokson
Mi ne vidas kiel realo povus esti paradokso. Tio pli malpli laŭdifine ne eblas. 'Paradoksoj' kutimas ne esti veraj, kaj montras penseraron aŭ alian eraron.

Ŝajnas al mi malgranda supozo ke realo estas interkohera kaj senparadoksa. Ĝis nun almenaŭ nenio jam montriĝis ne obei tion.

dbrn (Vise profilen) 20. maj 2013 10.02.23

Dio ekzistas kaj vi povas vidi ĝia laboro ĉiam kaj ĉie.
Laŭ mi Dio estas la logiko malantaŭ ĉio. Pensu, kiu diras al la elektrono, la protono, la neŭtrono kiel ligiĝi kaj "interlabori" ktp...
La dia logika, Dio ne estas vera persono, Dio ne estas bona aŭ malbona, Dio estas nur la reguloj de la universo.
Nomu ĝin fiziko aŭ ĥemio aŭ kiel vi volas, sed, ĉi tia "ento" devas ekzisti ĉar se ĝi ne ekzistus ankaŭ vi ne povus ekzisti.
La reguloj estas la resposto.

Tilbage til start