去目錄頁

关闭的
最多显示 500 条消息。

Dio ne ekzistas

cellus, 2011年10月23日

讯息: 1577

语言: Esperanto

AlfRoland (显示个人资料) 2013年5月20日上午10:26:29

dbrn: Dio estas nur la reguloj de la universo.
Via eldiro klare montras la neceson difini la terminon "Dio" antaŭ ol diskuti ĝian ekziston. Kial vi ŝtelas la terminon de jam ekzistantaj religioj?

AlfRoland (显示个人资料) 2013年5月20日上午10:27:29

dbrn: Dio estas nur la reguloj de la universo.
Ĉu vi eble preĝas al la "reguloj de la universo"??

mihxil (显示个人资料) 2013年5月20日上午10:39:45

dbrn: La dia logika, Dio ne estas vera persono, Dio ne estas bona aŭ malbona, Dio estas nur la reguloj de la universo.
'Dio' ŝajnas al mi tre malĝusta termino por tio. Kompreneble eblas difini 'Dio' ĉiel ajn, sed en ĉi tiaj diskutoj Dio estas ia ulo, ia persono.

Ĉiu ja samopinias ke ekzistas entute io, ke ekzistas fiziko, ke ekzistas realo, en kiu ni vivas, sen kiu ne eblas ajna ekzisto. Nomi ĝiajn principojn 'dio' estas tre malkohere al la dio de la religioj, kaj tre konfuzas la diskuton.

dbrn (显示个人资料) 2013年5月20日下午2:12:01

Mi ŝtelis la terminon de nenios, mi uzis la vorton nur 'Dio' pro farigis vi kompreni kion mi volis diri (pardonu min, mia esperanto estas tre malbona).
Vere, mi preĝas neniun. Kiel mi diris, mi pensas ke dio estas nur alja nomo por ĉio homoj ne povas koni, ni povas nur proksimiĝi al la vero sed neniam koni ĝin. Provu legi Popper kaj Gregory Bateson okulumo.gif

mihxil (显示个人资料) 2013年5月20日下午2:24:21

dbrn:Mi ŝtelis la terminon de nenios, mi uzis la vorton nur 'Dio' pro farigis vi kompreni kion mi volis diri (pardonu min, mia esperanto estas tre malbona).
Vere, mi preĝas neniun. Kiel mi diris, mi pensas ke dio estas nur alja nomo por ĉio homoj ne povas koni, ni povas nur proksimiĝi al la vero sed neniam koni ĝin. Provu legi Popper kaj Gregory Bateson okulumo.gif
Se vi bezonas vorton por tio kion homoj ne povas koni mi proponus 'tio kion homoj ne povas koni'. Tio estus multe pli klara.

dbrn (显示个人资料) 2013年5月20日下午2:34:53

mihxil:

Sed malpli poezia okulumo.gif
Bateson nomis ĝin "kreaĵo" (kreaĵaro?) kvankam li eble ne estis kredanta.

mihxil (显示个人资料) 2013年5月20日下午2:54:06

dbrn:Sed malpli poezia okulumo.gif
Bateson nomis ĝin "kreaĵo" (kreaĵaro?) kvankam li eble ne estis kredanta.
Kiam Einstein uzis la vorton 'Dio' ankaŭ tio estis metafore, poezie. Tio ja eblas. Sed en diskuto ĉu Dio ekzistas aŭ ne ŝajnas al mi klare ke interpreti la vorton kiel metaforon ne estas bona ideo. Ĉar oni riskus konfuzi la metaforon kun la realo.

dbrn (显示个人资料) 2013年5月20日下午4:29:17

Kiel povas Dio esti reala? Se Dio ne havas realan fizikan korpon li povas ekzisti nur kiel metaforo de io, kion ni, kiel homoj, ne povas deskribi kaj komplete kompreni. Laŭ mi, kiam oni diskutas pri Dio oni povas uzi nur metaforojn. La pura logiko ne havas korpon sed tamen estas efika (pensu al la kreaĵaro), do Dio povas esti pura logika kaj ekzistas en la dimensio de la metafiziko.
Mi rediras, laŭ mi ridulo.gif

mihxil (显示个人资料) 2013年5月20日下午4:46:00

dbrn:La pura logiko ne havas korpon sed tamen estas efika (pensu al la kreaĵaro), do Dio povas esti pura logika kaj ekzistas en la dimensio de la metafiziko.
Mi rediras, laŭ mi ridulo.gif
Lokigo ne kreas ion ajn, kaj Dio ne ekzistas, kaj li ne 'tamen estas efika'. "Metafiziko" ne estas fiziko. Vi parolas svagaĵojn kiuj ne estas vere kompreneblaj.

Benjamino (显示个人资料) 2013年5月20日下午9:32:43

mihxil, dum kiom da jaroj vi apologias vian vidpunkton en ĉi tiu fadeno? kaj kiom da jaroj ekster ĝi?

回到上端