Gesloten
Max. 500 berichten.
Dio ne ekzistas
door cellus, 23 oktober 2011
Berichten: 1577
Taal: Esperanto
mihxil (Profiel tonen) 20 mei 2013 21:51:12
Benjamino:mihxil, dum kiom da jaroj vi apologias vian vidpunkton en ĉi tiu fadeno? kaj kiom da jaroj ekster ĝi?Mi ne 'apologias'.
codesito (Profiel tonen) 20 mei 2013 23:07:36
pdenisowski:Jes, ofte.codesito:Vi opinias ke kredantoj konscie rakontas neveraĵojn?pdenisowski:Ne, vi povas kredi dion ajn, sed mi ne ŝatas homojn kiuj konscie rakontas ne veraĵojn al la aliaj.codesito:Ne interesas al la kredantoj klare difini kio estas dio, ĉar tiel oni pruvus ke tio ne estas dio aŭ ke ĝi ne ekzistas.Kial nekredantoj tiel atakas kredantojn (aŭ religion mem)? Ĉu ne sufiĉas ne kredi, aŭ ĉu nekredantoj volas "nekredantigi" la homaron? Kiucele?
Kial vi plendas pro atakoj? Ĉu via fido dependas de ne esti atakata? De esti socie akceptata? Tiel malforta ĝi estas, ke ĝi postulas blindan kredemon al la homoj? Ĉu la homoj ne rajtas dubi?
Vilinilo (Profiel tonen) 23 mei 2013 20:27:58
Interretano (Profiel tonen) 24 mei 2013 01:52:25
Benjamino:mihxil, dum kiom da jaroj vi apologias vian vidpunkton en ĉi tiu fadeno? kaj kiom da jaroj ekster ĝi?Tiu ago estas tute komprenebla, cxar IU MALPRAVAS SUR LA INTERRETO. http://xkcd.com/386/
pdenisowski (Profiel tonen) 24 mei 2013 15:25:26
codesito:Kial vi plendas pro atakoj? Ĉu via fido dependas de ne esti atakata? De esti socie akceptata?Kontraŭe - mi supozas ke multaj nekredantoj atakas la religion ĉar ili elbe (kaŝe) dubas je sia "nekredismo"
Mi ne plendas pri atakoj - mia fido ne dependas de la agoj de aliaj. Sed hodiaŭ (kontraste al frue) estas la nekredantoj kiuj atakas kredantojn, kaj mi klopodas kompreni iliajn kialojn.
Amike,
Paul
mihxil (Profiel tonen) 24 mei 2013 17:14:20
pdenisowski:Kontraŭe - mi supozas ke multaj nekredantoj atakas la religion ĉar ili elbe (kaŝe) dubas je sia "nekredismo"Oni kompreneble dubas ĉiam. Sed ĉikaze la dubo estas ekstreme malgranda, kaj certe ne la kialo por 'ataki'.
pdenisowski:. kaj mi klopodas kompreni iliajn kialojn.La kialo estas simple ke ne estas vere elteneble ke ekzistas amaso de homoj kiuj kredas plej frenezajn fantaziaĵojn. Tiu manko de racio estas agaca, kaj insulto al la multaj atingoj de scienco kaj racia, kritika pensado.
Krome xkcd-386 kompreneble ja ankaŭ ne malbone resumas la situacion.
pdenisowski (Profiel tonen) 24 mei 2013 17:47:54
Vilinilo:Mi estas unu el la 0.4% da brazilanoj kiuj ne kredas je Dio. Tamen, ĉe la universitato, tro multe pli personoj estas ateistoj -- mi pensas ke tio ne estas kunokaze.Tute ne estas kunokaze - multaj intelektuloj volas kredi ke ili estas la plej inteligentaj estaĵoj en la universo. Se ili ne povas krei ion (vivon, ekzemple), tio devis iĝi hazarde / senintence.
Ekzemple : Se la unuaj astronaŭtoj sur la luno trovis simplan feran tondilon, neniu dirus ke tio okazis hazarde (eble fera meteorito trafis la lunsurfacon tiel ke tondilo-forma ferpeco derompiĝis) -- iu devis elfarigi tion. Eĉ miliardoj da kolizoj de feraj meteoritoj ne elfariĝus simplan feran tondilon. Sed laŭ multaj intelektuloj, io multe pli komplika ol tondilo, t.e. la vivo sur la Tero, okazis "hazarde / senintence."
Ĉu vivaĵoj evoluis kun la tempopaso dum centmilionoj da jaroj? Jes, kaj tio science proveblas. Sed pretendi ke la vivo komencis kiam fulmo trafis lageton de aminaj acidoj (aŭ simile) estas malpli "scienca" ol postuli la ekziston de inteligenta kreinto.
Amike,
Paul
mihxil (Profiel tonen) 24 mei 2013 17:59:35
pdenisowski:Sed pretendi ke la vivo komencis kiam fulmo trafis lageton de aminaj acidoj (aŭ simile) estas malpli "scienca" ol postuli la ekziston de inteligenta kreinto.Tio ne estas vera. Ne estas sciate kiel precize komenciĝis la vivo, sed ekzistas diversaj propronoj, kiuj ne postulas iun ajn 'intencon'. Kaj laŭ razilo de Okhamo ĉiuj tiuj hipotezoj do estas multege pli bonaj ol la 'Dio-hipotezo', kiu simple klarigas tute nenion, kaj estas imanente nemalpruvebla.
Dume oni simple povas diri ke tiu afero ne estas sciata. Diri ke iu Dio faris estas freneze.
pdenisowski (Profiel tonen) 24 mei 2013 18:05:50
mihxil:Kial ne elteneblas? Mi estas kaj elektroinĝeniero kaj kredanto. Ĉu mi ne povas esti ambaŭ samtempe? Aŭ ĉu mankas al mi racia, kritika pensado? Ĉu vi povas difini kiujn kredojn estas "frenezaj fantaziaĵoj" (aŭ ĉu ĉiuj)?pdenisowski:. kaj mi klopodas kompreni iliajn kialojn.La kialo estas simple ke ne estas vere elteneble ke ekzistas amaso de homoj kiuj kredas plej frenezajn fantaziaĵojn. Tiu manko de racio estas agaca, kaj insulto al la multaj atingoj de scienco kaj racia, kritika pensado.
Paranteze, nomi ies kredon "frenezan fantaziaĵon" estas ja atako. Se vi vere kredas ke tio ne estas atako, bonvolu publiki artikolon (vernome, kun adreso) dirante ke la Korano estas fabelaro kaj Muhammad (pesl*) estas mensogulo.
Amike,
Paul
*pesl = paco estu sur li
Vilinilo (Profiel tonen) 24 mei 2013 21:13:04
pdenisowski:Tute ne estas kunokaze - multaj intelektuloj volas kredi ke ili estas la plej inteligentaj estaĵoj en la universo. Se ili ne povas krei ion (vivon, ekzemple), tio devis iĝi hazarde / senintence.Mi ne estas la plej inteligenta persono kiun mi konas, eĉ malpli de la tuta universo. Mi ne estas tiel malmodesta, kiel vi ŝajnas pensi. Tamen, mi scias ke homo havas denaskan menstendencon de trovi intencon eĉ tie, kie intenco ne ekzistas. Personoj havas problemon por agnoski hazardon, nur edukitaj personoj lernas kiel venki siajn antaŭjuĝojn por pensi pli racie, kvankam eĉ multaj inteligentuloj rifuzas lerni tion.
Ĉu vivaĵoj evoluis kun la tempopaso dum centmilionoj da jaroj? Jes, kaj tio science proveblas. Sed pretendi ke la vivo komencis kiam fulmo trafis lageton de aminaj acidoj (aŭ simile) estas malpli "scienca" ol postuli la ekziston de inteligenta kreinto.Tiu estas la dio de breĉoj. Kiam oni ne scias precise kiel iu fenomeno funkcias, oni diras ke Dio magie faris tion. Tamen, ĉiam kiam scienco malkovras kiel tiu fenomeno funkcias, la dio de breĉoj kaŝiĝis plifunde en mallumo de malscio. Tiu estas povra dio, ĉiam rifuĝinto.