Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.
Dio ne ekzistas
de cellus, 2011-oktobro-23
Mesaĝoj: 1577
Lingvo: Esperanto
Vilinilo (Montri la profilon) 2013-majo-25 20:33:11
mihxil:Tio estas almenaŭ ĉe infanoj sufiĉe konata fenomeno. Serĉu ekz. je google scholar. Estas montrite ke infanoj emas vidi intencon preskaŭ ĉie, ankaŭ tie kie plenkreskuloj kutime ne vidas tion. Ekz. infano emus diri ke la celo de lago estas ke ĝi servu por la anasoj, ke tiuj ie povu flosi.Laŭ iuj scienciuloj, eĉ plenkreskuloj havas saman menstendencon. Vidu, ekzemple, la libron "Kial iu ajn kredus je Dio", de Justin L. Barret. Kvankam li estas kristano, li agnoskas ke fido estas kaŭzata de menstendencoj bone konataj pro psikologio.
Estas do ne senbaze kredi ke io simila ankaŭ okazas ĉe religiaj plenkreskuloj, ili vidas intencon ankaŭ tie kie tiu verdire mankas.
Vilinilo (Montri la profilon) 2013-majo-25 21:01:09
Evidente tio ne estas science rigora popolnombrado, sed estas surprizo ke tiom malmulte eŭropanoj estas respondinta. Brazilo kaj Turkio, kiuj havas malgrandan onon de ateistoj en siaj loĝantaroj, havas po pli ol 13 mil respondintoj, dum eŭropaj landoj havas ĉiuj malpli ol 4 mil, escepte de Britio. Ĉu eŭropanaj ateistoj estas sinĝenemaj aŭ ili simple estas tro mojosaj por interesiĝi pri tio?
Paulinho (Montri la profilon) 2013-majo-25 21:08:25
Codesito kontribuis:Ne interesas al la kredantoj klare difini kio estas dio, ĉar tiel oni pruvus ke tio ne estas dio aŭ ke ĝi ne ekzistas.Interesa opinio.... Bonvolu difini "homan".
RogerLeFloch (Montri la profilon) 2013-majo-25 22:02:38
Versio 14.0 (de la 24a de Decembro 2005:
Gramatiko / Rolmontriloj / Rolvortetoj / Aliaj rolvortetoj /
12.3.6.3. Krom
ekzemplo :
Ne ekzistas Dio krom Mi.[Re.32] Mi estas Dio, kaj mi ja ekzistas.
[Re .32] = Readmono, Kvina Libro de Moseo ĉapitro 32
yyaann (Montri la profilon) 2013-majo-25 22:52:06
Vilinilo:Mi supozas ke vi ĉiuj jam konas la Ateista popolnombrado, ĉu ne?Mi kredas, ke la bezono scii la kiomon da samaismanoj sialandaj kaj tutmondaj multe pli gravas al oni, se sia ismo malplimultas lande, socie aŭ eĉ familie. Ĝuste male, en pluraj eŭropaj landoj, senreligiismo plimultas. Do, la tieaj senreligiistaro kaj sendiistaro eble entute ne sentas bezonon sin montri ĉar ili jam superas socigrupe (almenaŭ tiurilate).
Evidente tio ne estas science rigora popolnombrado, sed estas surprizo ke tiom malmulte eŭropanoj estas respondinta. Brazilo kaj Turkio, kiuj havas malgrandan onon de ateistoj en siaj loĝantaroj, havas po pli ol 13 mil respondintoj, dum eŭropaj landoj havas ĉiuj malpli ol 4 mil, escepte de Britio. Ĉu eŭropanaj ateistoj estas sinĝenemaj aŭ ili simple estas tro mojosaj por interesiĝi pri tio?
Alia (rilata) kialo povus esti, ke la sendiistoj en plimulte-diismaj landoj mense batalas kontraŭ ideoj, kiuj eduke aŭ sociinflue trudiĝas al ili ekde infanaĝo. Ili do pengajnis sian nekredon. Ili krome povas travivi subpremon, apartigon kaj iuspecan nejustecon en pluraj landoj. Sekve, ili verŝajne estas pli aktivemaj ol tiuj aliaj sendiistoj, kies ismo ŝajnas natura, memkomprenebla, pro ties preskaŭ-ĉieesto hejmlanda.
Vilinilo (Montri la profilon) 2013-majo-25 23:51:50
En Brazilo, sendiismo estas ja forte kontraŭita de socio. Tiu ĉi semajno, dramserio infana de brazila televido "instruis" vidantojn ke ateismo estas malĝusta; antaŭjaro, fama brazila prezentisto diris en televida programo ke ateistoj estas senmoralaj kaj krimigontoj -- li estas procesita, sed nur ricevis monpunon (li certe estus malliberigata, se anstataŭe li fiparolis pri nigruloj aŭ samseksamuloj), do brazilaj ateistoj eble necesas esti pli batalemaj.
Brazilsocio memlaŭdas pro sin konsideri religie tolerema, sed ĝi vere nur toleras kristanajn religiojn, senreligiistoj kaj kredantoj de akfrik-brazilaj religioj estas ripete antaŭjuĝataj, kaj la registaro faras malmulton kontraŭ tiu.
Sunjo (Montri la profilon) 2013-majo-26 00:29:46
En la klarigo oni ankaŭ supozas ke oni des pli forte kredas ju pli la kredo estas instigita de alia kredo. Tio supozeble ankaŭ validas pri ateismo.
Mi mem nur antaŭ nelonge la unuan fojon eksciis pri la ateista popolnombrado. Ĉi tie kie mi loĝas oni en la ĉiutaga vivo tute ne vidas diferencon inter la kristanoj kaj la ateistoj. La kredo apenaŭ gravas. Pro tio oni ĝenerale estas indiferenta al kredo aŭ manko de kredo kaj la plejmulto certe ne registriĝus je iu tia paĝo. Tial mi opinias ke ĝi estas same fidinda kiel kompareblaj paĝoj pri la nombro de Esperantistoj. Do tute ne
mihxil (Montri la profilon) 2013-majo-26 08:27:15
Paulinho:Kaj kio estas la sugesto? Ĉu ke same ne eblus klare difini kio estus 'homo'? Aŭ 'homa' (mi ne komprenas la malsimetrion).Codesito kontribuis:Ne interesas al la kredantoj klare difini kio estas dio, ĉar tiel oni pruvus ke tio ne estas dio aŭ ke ĝi ne ekzistas.Interesa opinio.... Bonvolu difini "homan".
Tio ŝajnas al mi iom sensenca. Kompreneble ja almenaŭ pli malpli eblas difini kio estas homo. Sendube eblas trovi dubokazojn, sed difino kiu sendube kaptus vin kaj min, kaj ne la bovinojn en la kampo estus tute ne malfacile farebla.
pdenisowski (Montri la profilon) 2013-majo-26 20:03:46
Sunjo:Religioj estas kontraŭbatalendaj kiam ili havas malbonan influon al la homaro tre gravas ĉu iu kredas je Dio aŭ ne. Al mi gravas la konsekvencoj.Ĉio havas kaj bonan kaj malbonan influon al la homoro - aŭ ĉu inter nekredantoj ne ekzistas neniuj malbonaĵoj?
Via vortelekto estas tre sciiga - vi volas "kontraŭbatali religiojn", ne simple forigi iliajn (viaopinie) malbonaĵojn. Ĉu, laŭ vi, estas iu ajn bonaĵoj en la religio?
pdenisowski (Montri la profilon) 2013-majo-26 20:11:35
Sunjo:Ekzemploj pri malbona agado de religianoj en la nomo de la eklezio aŭ en la nomo de dio(j) abundas.Ekzemploj pri malbona agado de nereligianoj ankaŭ abundas. La Nazioj kaj la Komunistoj estas nekredantoj (kaj ili malpermesis la religion en siaj landoj). Kiom da milionojn de kredantoj murdis tiuj nekredantoj?