Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.
Mesaĝoj: 1577
Lingvo: Esperanto
baibaibibi (Montri la profilon) 2013-majo-26 21:52:07
La religianoj nur povas debati pri svagaĵoj, ne pri konkretaj aferoj kiel la malvereco kaj stulteco de la evangelioj.
Vilinilo (Montri la profilon) 2013-majo-26 23:44:51
Vikipedio: Religion in Nazi Germany
Komunismo vere estis sendia ideologio, ĉar komunistoj pensis ke religio estis superstiĉo kaj ilo de burĝaro por kontroli laborantaron, "la opio de popolo". Tamen, sendiismo estis trajto de komunismo, komunismaj registaroj ne mortigis milionojn da homoj specife por defendi ateismon, kiel milionoj da homoj mortigis aliajn miliojn da homoj for defendi siaj dioj.
Krome, kapitalismo ankaŭ mortigas au mortlasas milionojn da personoj tra la mondo per militoj, malsato, ktp. Se vi kulpigas sendiismon pro la mortoj de komunismo, vi ankaŭ devus kulpigi diismon pro la mortoj de kapitalismo.
Sunjo (Montri la profilon) 2013-majo-26 23:56:10
pdenisowski:Vi pravas ke ankaŭ inter nekredantoj ekzistas malbonaĵoj. La diferenco estas la puno je la ekzemplo de krimuloj en la katolika eklezio. Krimuloj ekster la eklezio estas punitaj laŭ la leĝo. Krimuloj en la eklezio estas laŭeble protektitaj parte eĉ pli ol la viktimoj (kun unu escepto: se pro la publikiĝo de krimo la publika premo estas tro granda kaj plua rifuzo de puno pli damaĝus la reputacion de la eklezio ol la konfeso ke tiaj krimoj ekzistas).
Ĉio havas kaj bonan kaj malbonan influon al la homoro - aŭ ĉu inter nekredantoj ne ekzistas neniuj malbonaĵoj?
Aldone al krimoj farite kaj de kredantoj kaj de nekredantoj bedaŭrinde okazas krimoj en la nomo de dio/religio aŭ pro la ekleziaj interesoj.
pdenisowski:Ŝajnas al mi ke ekzistas homoj al kiuj religio donas ion positivan. Tion mi pretas respekti se el tio ne rezultas malbona influo al aliuloj. Pri la vatikana religio mi certas ke ĝi neniam sufiĉe ŝanĝiĝus (se jes, ĝi estus tute alia religio) por ke mi ne plu opinius ĝin kontraŭbatalenda.
Via vortelekto estas tre sciiga - vi volas "kontraŭbatali religiojn", ne simple forigi iliajn (viaopinie) malbonaĵojn. Ĉu, laŭ vi, estas iu ajn bonaĵoj en la religio?
Cetere mi kondamnas krimojn de nekredantoj same kiel krimojn de kredantoj. Mi ne bezonas protekti iun nur ĉar li ne kredas je io je kio ankaŭ mi ne kredas. Ŝajnas al mi ke tio estas diferenco inter kredantoj kaj ateistoj. Eklezianoj ŝajne devige protektas sameklezianojn, silentas pri iliaj krimoj/malbona agado, ignoras kritikajn demandojn kaj anstataŭ bedaŭri ke sameklezianoj faris ion malbonan ili preferas ataki tiujn kiuj laŭte eldiras ke tiuj krimoj/malbona agado tamen ekzistas.
Tio estas mia sperto. Kaj en neniu de la diversaj pridiaj/prireligiaj fadenoj ĉi tie en la lernu-forumo okazis io kio kontraŭas al tiu sperto.
pdenisowski:Unue baibaibibi kaj Vilinilo pravas. Due: ĉu vi vere opinias ke la komparo de religianoj al la plej teruraj amasmurdintoj estas konvinka argumento pri la boneco de religioj?
Ekzemploj pri malbona agado de nereligianoj ankaŭ abundas. La Nazioj kaj la Komunistoj estas nekredantoj (kaj ili malpermesis la religion en siaj landoj). Kiom da milionojn de kredantoj murdis tiuj nekredantoj?
Aldona rimarko: pdenisowski, vi denove ŝanĝis la signifon de io kion mi skribis. Nur iomete, sed sufiĉe ke gravas. Mi petas vin ke vi ĉesu tion.
Paulinho (Montri la profilon) 2013-majo-27 00:27:28
pdenisowski (Montri la profilon) 2013-majo-27 00:40:40
Sunjo:Aldona rimarko: pdenisowski, vi denove ŝanĝis la signifon de io kion mi skribis. Nur iomete, sed sufiĉe ke gravas. Mi petas vin ke vi ĉesu tion."Se vi ne havas argumenton, maltraktu vian kontraŭulon" - Cicero, Pro Flacco.
pdenisowski (Montri la profilon) 2013-majo-27 01:05:29
Sunjo:Pri la vatikana religio mi certas ke ĝi neniam sufiĉe ŝanĝiĝus (se jes, ĝi estus tute alia religio) por ke mi ne plu opinius ĝin kontraŭbatalenda.Vi certas (viaj vortoj)? Surbaze de kiuj konkretaj faktoj?
Sunjo:Ŝajnas al mi ke tio estas diferenco inter kredantoj kaj ateistoj. Eklezianoj ŝajne devige protektas sameklezianojn ...Ŝajnas al vi? Vi atakas tutan eklezion ĉar kelkaj el siaj anoj ŝajnas fiagi?
Sunjo:Tio estas mia sperto. Kaj en neniu de la diversaj pridiaj/prireligiaj fadenoj ĉi tie en la lernu-forumo okazis io kio kontraŭas al tiu sperto.Kia sperto? Ĉu vi estas pastro, eklezia oficiulo, aŭ mem katoliko? Kiom da eklezioj vi vizitis? Kun kiom da katolikoj vi parolis? Bonvolu priskribi viajn esplorojn plej detale.
Mi certas ke ne estas neniu argumento kiu povas ŝanĝigi viajn opioniojn. Por multaj nekredantoj ne estas Dio kiu estas ĉioscia, sed ili mem.
mihxil (Montri la profilon) 2013-majo-27 04:13:45
Paulinho:Ĉu la homaro pli malpli ekzistas?Tio ĉi estas probable reago al mia demando. Ĝi tamen ne estas respondo. Bonvolu unue respondi antaŭ ol disspruĉi novajn enigmojn. La demando unue estis: 'kio estas dio?', kaj due 'ĉu vi per demandi kio estas homa celis sugesti ke tio ne eblas?' Simplaj demandoj, pri kio mi petas klarajn respondojn, kaj ne pli da demandoj. Se vi celas ke vi ne scias, ne povas aŭ ne volas, tiam simple 'mi ne scias', 'mi ne povas' aŭ 'mi ne volas' sufiĉas.
Sunjo (Montri la profilon) 2013-majo-27 05:08:49
pdenisowski:Ekzakte tion vi faris. Kaj evidente vi daŭrigas. Kaj kompreneble vi konfirmas miajn impresojn/spertojn. Domaĝe...Sunjo:Aldona rimarko: pdenisowski, vi denove ŝanĝis la signifon de io kion mi skribis. Nur iomete, sed sufiĉe ke gravas. Mi petas vin ke vi ĉesu tion."Se vi ne havas argumenton, maltraktu vian kontraŭulon" - Cicero, Pro Flacco.
mihxil (Montri la profilon) 2013-majo-27 06:05:29
pdenisowski:Kia sperto?La sperto estas probable ke tipoj kiaj vi, simple rifuzas agnoski - malgraŭ la evidentoj por tio: vi eble legis la gazetojn, sed vi ankaŭ ekzemple povus rigardi la filmon kiun AlfRoland ne lacas reklami - ke la povuloj de la katolika eklezio protektis siajn pederastajn subulojn. Pastroj ofte ne estis transdonitaj al la juĝista povo, sed estis translokita al alia posteno aŭ simile, kaj tiel tute evitis ajnan juran punon. Kaj ke precipe tio estas la skandalo, ĉar putraj pomoj troviĝas ĉie.
pdenisowski (Montri la profilon) 2013-majo-27 13:41:58
mihxil:la povuloj de la katolika eklezio protektis siajn pederastajn subulojn.Kiel mi multfoje diris : se estas (seks)krimuloj en la katolika (aŭ iu ajn) eklezio, oni devas ilin kaj iliajn protektantojn / helpantojn severe puni. Senescepte. Mi ne povas plej klare diri tion. Ni ĉiu (kaj kredantoj kaj nekredantoj) volas tion.
Sed laŭ viaj propraj vortoj vi malŝatas / malamas religion. Bone. Sed ŝajnas al mi ke vi volas uzi sekskrimojn en la katolika eklezio por kondamni la eklezion, elklezianojn, kaj kredantojn ĝenerale.
Vi ankaŭ uzas tiuj viktimojn -- por viaj personaj celoj.