Contenido

Cerrado
Max. 500 mensajes.

Dio ne ekzistas

de cellus, 23 de octubre de 2011

Aportes: 1577

Idioma: Esperanto

pdenisowski (Mostrar perfil) 27 de mayo de 2013 21:26:44

mihxil:La seriozaj religiuloj kiujn mi en ĉiutaga vivo renkontis estas kutime protestantoj, kies religio estas kompreneble ankaŭ komplete freneza, sed mi ja diru ke konsiderinde malpli ol katolikismo.
Kia komplemento!

Vilinilo (Mostrar perfil) 27 de mayo de 2013 21:29:43

Ĉiuj agnoskas ke estas malbonuloj kiuj kredas je Dio same kiel estas tiuj kiuj ne kredas, sed tiu afero estas tute ekstertemo. Esti sanktulo aŭ pekanto iĝos Dio nek pli nek malpli reala. Ni nur diskutas pri la homo nun, mi vin invitas diskuti pri Dio: kial Dio permesas malbonon en la mondo?

Ĉar ni jam parolis pri la Nazioj, kial Dio nenion igis dum la amasmortigado de milionoj da homoj dum la 2a Mondmilito? Laŭ la Biblio, Dio estis multe agema dum la epoko de Malnova Testamento, ĉefe kiam la Elekta Popolo necesis ĝian helpon, sed ekde tiam, ĝi estas ĉiam kaŝata.

Bonvolu ne respondi ke Dio lasis nazistoj mortigi milionojn da judoj por respekti libervolon de nazistoj. Kio pri la libervolo de viktimoj, ĉiam kiam violentaj plifortuloj ilin altrudas siajn proprajn volojn?

Kio pri la malsato, pri la kancero, pri tertremoj kaj cunamoj? Ĉu Dio, se ĝi ekzistas, estas justa sed nekapabla aŭ kapabla sed maljusta?

mihxil (Mostrar perfil) 27 de mayo de 2013 21:39:39

pdenisowski:Jes kaj jes. Escepte de veterinformoj kaj sportpoentaroj, gazetoj neniam estas "sufiĉo da informiĝo".
Unue 'gazetoj' estas pluralo, kaj cetere precipe metaforo por 'la publikaj informkanaloj'. Due, kiel mi diris, la afero nur iomete interesas min, kaj kvalita gazeto estas al mi sufiĉe fidinda. Por tio ili estas. Estas absurde tion kritiki, ĉar simple ne estas eble ĉion mem esplori.

pdenisoski:Vi diris ke religio estas "stultiga" (via vorto) sed via scio baziĝas sur legi gazetojn. Nekredinde ...
Do, je kio viaj scioj estas bazita? Ekz. via aserto ke ekzistus iu Dio?

Kaj: Ĉu vi do neas ke tiu infanuzado entute okazis en la katolika eklezio?

pdenisowski (Mostrar perfil) 27 de mayo de 2013 23:44:50

mihxil:kiel mi diris, la afero nur iomete interesas min
Oh, ne - tiu afero obsedas vin.

mihxil:kvalita gazeto estas al mi sufiĉe fidinda. Por tio ili estas. Estas absurde tion kritiki, ĉar simple ne estas eble ĉion mem esplori.
Vi tro maldiligentas por mem esplori (excepte de legi gazetojn), sed havas multan tempon por disvastigi viajn gazetbazitajn opiniojn. Interesa vivmaniero.

mihxil:
pdenisowski:Vi diris ke religio estas "stultiga" (via vorto) sed via scio baziĝas sur legi gazetojn. Nekredinde ...
Do, je kio viaj scioj estas bazita? Ekz. via aserto ke ekzistus iu Dio?
Mia kredo je Dio estas ja kredo. Se mi povas "pruvi" tion, ĝi ne estas kredo, ĉu ne? Se vi ne volas kredi, bone.

mihxil:Kaj: Ĉu vi do neas ke tiu infanuzado entute okazis en la katolika eklezio?
Mi tute ne neas tion - efektive, kiel mi multfoje diris, mi kredas ke estis, estas, kaj estos sekskrimuloj en la katolika eklezio, kaj oni devas severe puni ilin kaj iliajn helpantojn / protektantojn. Sed tiu ne neas la bonon kaj veron de la religio mem kaj ne estas kialo por komdamni la tutan eklezion.

mihxil (Mostrar perfil) 28 de mayo de 2013 04:24:33

pdenisowski:Oh, ne - tiu afero obsedas vin.
Eble vi bonvolu kontroli propramane en ĉi tiu forumo kiom mi fakte reagis pri tiu ĉi temo. Vi trovus ke mi ridinde ofte respondas pri religio kaj ja aŭ ne ekzisto de Dio. Se vi dirus ke mi obsedas de tio, mi eble ankaŭ neus, sed almenaŭ mi povas kompreni pri kio vi parolas. Sed mi ne obsedas pri tiuj sekskrimoj en katolika krimo. Tio estas absurda kaj senbaza, kaj tute simple ne vera.

pdenisowski:Vi tro maldiligentas por mem esplori (excepte de legi gazetojn), sed havas multan tempon por disvastigi viajn gazetbazitajn opiniojn. Interesa vivmaniero.
Skribi kontribuetojn en forumaĉo estas io tute alia ol esplori realvive kio precize okazis. La tempokostoj de ĉi tiu du aferoj estas ne kompareblaj.

pdenisowski:Mia kredo je Dio estas ja kredo. Se mi povas "pruvi" tion, ĝi ne estas kredo, ĉu ne? Se vi ne volas kredi, bone.
Kredo ankaŭ povas esti bazita je io. Jes, senbaza kredo ekzistas ankaŭ, sed jen do la stulta flanko de religia kredo. Mi ankaŭ kredas ke morgaŭ la suno denove leviĝos, sed tio ja ne estas senbaza, tio estas ekzemplo de kunbaza kredo kio ankaŭ estas tre kutima. Se vi insistas ke la vorto kredo nepre signifu ke ĝi estu senbaza, tiam mi pensas ke tio ne kongruas kun la efektiva uzo de tiu vorto, sed bone, mi tiam asertus ke oni kredu tute nenion.

Cetere mi ankaŭ povus simple al vi diri ke mi kredas ke la papo mem propramane seksatencis ĉiun knabeton de la mondo. Kaj vi devus akcepti tion, ĉar estas 'kredo' kaj mi ne bezonus do 'pruvi' tion. Kio bonus pri tio?

pdenisowski:Mi tute ne neas tion
Do kion vi damne postulas ke mi propramane esploru la aferon? Ĉiu scias ke tio okazis, kaj mi ne rajtu paroli pri tio, ĉar mi ŝajne ne sufiĉe scias ke entute okazis, ĉar mi nur legis la gazetojn? Neniu pri tio dubas ke entute okazis, sed vi postulas de mi ke mi laŭlitere elspezu semajnojn de mia tempo por reesplori tiun aferon antaŭ ol mi rajtus paroli pri tio en ia apenaŭ legata marĝena forumo en apenaŭ konata lingvo. Iom freneze, ĉu ne?

palaman (Mostrar perfil) 28 de mayo de 2013 06:25:01

Vilinilo: mi vin invitas diskuti pri Dio: kial Dio permesas malbonon en la mondo?
Bonvolu ne respondi ke Dio lasis nazistoj mortigi milionojn da judoj por respekti libervolon de nazistoj. Kio pri la libervolo de viktimoj, ĉiam kiam violentaj plifortuloj ilin altrudas siajn proprajn volojn?
Kio pri la malsato, pri la kancero, pri tertremoj kaj cunamoj? Ĉu Dio, se ĝi ekzistas, estas justa sed nekapabla aŭ kapabla sed maljusta?
Tiu serioza demando postulas seriozan respondon.
Sed unue vi ekkonsciu, ke via demando igas la respondanto malkovri internan logikon de ties religio. Sed

1) Diferencaj religioj diferencas - do ĉiu respondanto klarigos la aferon siaflanke
2) Malgraŭ ke interna logiko de religio povas esti memkonvena, ĝi povas ŝajni al vi stranga, samkiel kutimoj de alia nacio povas ŝajni strangaj por alinaciano.

Do mi respondu nur pri mia religio. Kaj mi apartenas al Rusa Ortodoksa Eklezio, kiu estas parto de la Tutmonda Ortodoksismo (kaj NE estas Katolikismo, ĉar ni disiĝis ĉe la dekunua jarcento)

Mia rspondo jenas: Dio tute ne bonvolas ke la mondo, kie regas malbono kaj peko, vivu poreterne. Tial homoj mortas! Dio ne bonvolas ke homo ĉiam vivu en la malbona mondo. Tial Dio forprenas homojn de ĉi tie.
Kaj tial Dio lasas la mondon malboniĝi.
Se la mondo estus pli-malpli bona, do homo amus la mondon kaj restus ne preta eniri en novan mondon, kiun Dio preparis al ni. Tiu mondo estas senmorta kaj senpeka.
Ne estas utile por ni tro ami ĉi-mondon, ĉar tio ligas nin al ĝi kaj faras nin senpovaj por la Nova.
Tio estas ĉefa kaŭzo, kial Dio lasas malbonulojn malbonagi. ILi ja faras ne tiom malbonan aferon, igante nin deflankiĝi de ĉi-mondo kaj serĉi Dion kaj Novan Teron.

Jen estas la respondo al via demando.
Dio povus savi iun ajn de la morto ankaŭ en ĉi-mondo. Sed por kio? Eterna vivo havas sencon nur en eterna mondo, sed ne en la mondo mortkondamna.
Ĉar ni jam parolis pri la Nazioj, kial Dio nenion igis dum la amasmortigado de milionoj da homoj dum la 2a Mondmilito? Laŭ la Biblio, Dio estis multe agema dum la epoko de Malnova Testamento, ĉefe kiam la Elekta Popolo necesis ĝian helpon, sed ekde tiam, ĝi estas ĉiam kaŝata.
Ne veras. Oni povas trovi en Biblio ke la Elektita Popolo ankaŭ multfoje spertis la samon. Kaj mi povas ekzempli multajn ekzemplojn, kiam ankaŭ en ĉi-epoko Dio hepis al homoj.
Do nenio ŝanĝiĝis.

Kermit (Mostrar perfil) 28 de mayo de 2013 16:15:59

Certe ke Dio ekzistas.

Kiam ajn mi rememoriĝas pri mia vivo, mi vidas ke la plej bonaj "impulsoj" en mia vivo ĉiam okazigis min ne fari ion certan. Ekz., mi sen propra volo ekhaltis fari ion aŭ ne diris ion, kaj ĉiam, tio faris ke grandaj katastrofoj ne okazis.

Dio gardis min. Tiaj Diaj helpoj ne povas esti hazardo.

Vilinilo (Mostrar perfil) 28 de mayo de 2013 16:55:28

palaman:Tiu serioza demando postulas seriozan respondon.
Sed unue vi ekkonsciu, ke via demando igas la respondanto malkovri internan logikon de ties religio. Sed

1) Diferencaj religioj diferencas - do ĉiu respondanto klarigos la aferon siaflanke
2) Malgraŭ ke interna logiko de religio povas esti memkonvena, ĝi povas ŝajni al vi stranga, samkiel kutimoj de alia nacio povas ŝajni strangaj por alinaciano.

Do mi respondu nur pri mia religio. Kaj mi apartenas al Rusa Ortodoksa Eklezio

(...)

Jen estas la respondo al via demando.
Dio povus savi iun ajn de la morto ankaŭ en ĉi-mondo. Sed por kio? Eterna vivo havas sencon nur en eterna mondo, sed ne en la mondo mortkondamna.
Via klarigo tute pravas, mi komprenas ke via respondo estas laŭ via mondkoncepto. Fakte, la moralo de via religio ŝajnas strangegan al mi, mi estas feliĉa pro vi se tiu klarigo vin kontentigas, sed ĝi tute ne funckcias por mi mem. Ni povas interkonsenti pri malkonsenti ĉi-teme.
Ne veras. Oni povas trovi en Biblio ke la Elektita Popolo ankaŭ multfoje spertis la samon. Kaj mi povas ekzempli multajn ekzemplojn, kiam ankaŭ en ĉi-epoko Dio hepis al homoj.
Do nenio ŝanĝiĝis.
Trovi okazaĵojn kiam Dio tute ne agis ne funkcias kiel argumento favorante ekziston de Dio. Sed laŭ mi estas strangega ke, kiam judoj estis sklavoj en Egiptio, Dio trudis 10 plagojn sur la egiptianoj, sed nenion igis por ĝin savi de nazioj.

Mi ankaŭ estas kurioza pri ekzemploj de Dia helpo ĉi-epoke. Laŭ la Biblio, dum tempoj de Malnova Testamento, Dio malfermis maron, haltis sunon, igis bestojn paroli kaj revivis mortojn. Imponegaj mirakloj, indaj de tutpova estaĵo. Nuntempe, ŝajnas al mi, ĉiuj mirakloj estas malimponaj kuracadoj de malsanoj kiuj povus velki tutsole iel.

palaman (Mostrar perfil) 28 de mayo de 2013 16:56:40

Tiaj Diaj helpoj ne povas esti hazardo.
Amen! Jen sana takso de la vivo.

Tiaj aferoj, kiuj okazas en la vivo, ne povas esti hazardo nek senracia elemento. Oni bezonas esti blinda por ne rimarki tion.

mihxil (Mostrar perfil) 28 de mayo de 2013 16:58:09

palaman:Tiaj aferoj, kiuj okazas en la vivo, ne povas esti hazardo
Kial ne?

Volver arriba