關閉的
Max. 500 messages.
訊息: 1577
語言: Esperanto
palaman (顯示個人資料) 2013年5月28日下午7:04:22
Vilinilo: kial tutpovanta Dio ne faris miraklojn tie por montri sin al ili? Ĉu Dio amas la baratojn malpli ol li amas la eŭropanojn?Fakte temas ne pri eŭropanoj, sed pri unusola persono, kies nomo estas Abrahamo. Li ĉiam agis laŭ Dia volo, tial Dio pli kaj pli malkovris Sin antaŭ Abrahamo.
Kaj poste heredis la benon tiuj, kiuj deziris heredi Abrahaman kredon. Kaj tiom, kiom deziris.
mihxil (顯示個人資料) 2013年5月28日下午7:09:24
palaman:Ĉu vi SCIAS ne Dio ne ekzistas?! Ne. Vi nur kredas.Ni jam havis la precize saman diskuton. Sed bone, denove resumo:
Mi ne SCIAS ke dio ne ekzistas. Mi SCIAS tute nenion.
Mi ne kredas ke dio ekzistas.
Ŝajnas al mi ege verŝajne ke dio ne ekzistas. Tiel ke ankaŭ ŝajnas al mi ege verŝajne ke koboldoj ne ekzistas.
Sed mi ne absolute SCIAS ke koboldoj ne ekzistas.
Fakte, ekzistas neniu ajn indiko ke koboldoj reale ekzistas, kaj estas klare ke estas ili nur fantaziaĵoj el homaj fabloj. Tial ŝajnas al mi ekstreme verŝajne ke ili ne ekzistas, kaj mi aŭdacas tial diri ke mi kredas ke ili ne ekzistas. Tio ne estas senbaza, tio ne estas ia kaprico, tio estas racia.
Same pri dio. Estas klare kio li ja estas: Figuro en homaj rakontoj, kaj rezulto de diversaj konataj psikologaj fenomenoj. Aldone ĉio en la mondo ŝajnas esti komplete klarigebla per teorioj kiuj tute ne uzas koncepton 'Dio'. Do ankaŭ Okhame mi forstrekus lin. Mi do estas 'forta' ateisto, ĉar mi pro ĉi tiaj argumentoj aŭdacas aserti ke al mi ŝajnas ke la faktaro plej koheras kun tio ke li ne vere ekzistas. Tio ne estas senbaza kredo. Tio estas kredo kun sufiĉo de racia bazo.
Se vi volus konvinki min ke tiu pensmaniero ne estas en ordo, vi devus unue kredindigi ke reale ekzistas fenomenoj neklarigeblaj sen dio. Vi devus ankaŭ klare difini kion fakte signifas dio. Kaj vi devus doni alternativan klarigon pri tio ke Dioj kaj similaj 'aganto-trovemadoj' ŝajnas esti ĉiuokaze tiom oftaj en homoj. Mi celas ke vi devus klarigi tiun koincidon. Pri nenio el tiaj aferoj mi ĝis nun eĉ renkontis ŝajnon de komenco. Estas al mi tute klare ke estus ekstreme mirige se finfine iel tamen evidentiĝos ke li tamen ekzistas.
Sed sole 'ateismo' signifas nure ke oni ne kredas ke dio ekzistas, kaj ne nepre ke oni kredas ke dio ne ekzistas. Vi do ĉiuokaze ne povas aserti ke 'ateismo' estas 'kredo', vi almenaŭ devus precizigi kaj paroli pri 'forta ateismo'. Kaj se vi diras tiel ion pri 'forta ateismo', vi almenaŭ devus agnoski ke tiu kredo ne estas senbaza, male al multaj religiaj kredoj.
pdenisowski (顯示個人資料) 2013年5月29日上午1:40:40
mihxil:Mi SCIAS tute nenionFinfine ni samopinias.
mihxil (顯示個人資料) 2013年5月29日上午6:29:09
pdenisowski:Mi apenaŭ povas kredi ke vi samopinias kun ĉio, ĉar tio do signifas ke vi nun estas ateisto. Vi supozeble volas esti komika per tiu elkunteksta reagaĉo. Sed mi diru ke per tia reago al tiu tuta mia afiŝo vi aspektigas vin precipe sufiĉe infaneca, simpluma kaj malsincera.mihxil:Mi SCIAS tute nenionFinfine ni samopinias.
Se tio vere estas via sola respondo, mi konkludu ke vi simple ne povas defendi di-kredadon, ke tiu kredo via efektive estas profunde neracia kaj nedefendebla, ke tiu kredo estas surfaca, kaj maksimume estas bazita je elkunteksta reago al la torditaj vortoj de nekredantoj.
Eble eĉ vi estintus pli saĝa apliki la kutiman taktikon tute ignori ĉion kio ne plaĉas aŭ je kio vi ne povus respondi. Tiel vi almenaŭ povus ŝajnigi ke vi ne havis tempon aŭ emon legi.
Vilinilo (顯示個人資料) 2013年5月29日上午9:50:17
palaman:Nu mi ne asertus ke Dio nenion faris.Pli ol 20 milionoj da rusoj mortis dum la Dua Mondmilito, duono el ili verŝajne estis civilaj. Oni povas pensi ke rusa venko estis pro homa klopodo aŭ pro dia miraklo. Mi pensas ke se estis miraklo, estis miraklaĉo; tutpova, justa Dio estus pli kompetenta.
Kiam Germanio atakis Rusion, ni rusoj estis disbatitaj kaj forkuris antaŭ Hitlera armeo. Kaj la tuta mondo estis certa ke germanio venkos. Tio estis nur logika sekvo de la antaŭaj okazintaĵoj. Sed subite okazis ja miraklo. Oni ne povas ekspliki venkon de Rusio alimaniere. Kial germanoj ne konkuris rusojn?
Ni rusoj komprenas ke neeblas klarigi la demandon per nia kuraĝeco aŭ forto, ĉar ni ja montris nian kuraĝecon kaj forton antaŭe, kiam ni forkuris.
Sed ni lasu tion, ĉar eblas diferencaj opinioj.
Laŭ mia konfesio, Dio ege zorgis pri la juda popolo ĝis kiam Jesuo Krsto estis naskiĝonta el la sino de la popolo.Tiu estas kohera respondo, kvankam laŭ mia vidpunkto tia Dio mankas kompaton. Kaj kial li zorgis nur pri da juda popolo?
Post tio Dio pli zorgas ne pri judoj, sed pri tiuj, kiuj vere kredas je Li. Kaj tiaj homoj estas malmultaj.
Oni skribintus, se rigardis tiun. Eĉ sen skribi, popoloj havas parolan tradicion. La hebrea popolo ne estasMi pensas ke la tuta mondo vidus se Dio haltintus sunon kaj lunon, kiel li supoze faris por Josuo, tamen ne estas rilatoj pri tio, ekzemple, en Barato aŭ Ĉinio.La afero okazis tiom longantaŭe ke ĉiuj forgesis ĝin.
Dio iom post iom malkovras Sin al ĉiu homo, kiu akceptas tion.Ĉu hinduaj, islamaj aŭ budistaj bonuloj kiuj ne kredis je Jesuo Kristo iras al paradizo post morti? Se ne, estas kruelaĵo ne sin malkaŝi tute tuj. Personoj supoze porĉiame suferegas en infero ĉar Dio faris miraklegojn por iuj judoj (li eĉ supuze haltis sunon por sin montri) sed faras nur svagajn mirakletojn por personoj kies kulturo ilin instruis malsamajn interpretojn por tiuj mirakletoj. Personoj naskiĝintaj en islamaj landoj havus grandan malavantaĝon.
Ju pli oni ekkonas Dion kaj Dian volon, des pli oni devas agi laŭ Lia volo.
Se oni ne agas laŭ la malkovrita Divolo, oni iĝas punotaj.
Tial Dio ne malkovras Sian Tuton tuje.
Kaj jen, ĉiu homo povas agi laŭ Lia Volo tiommezure, kiommezure ĝi estas sciata. Lia nacio ne gravas. Dio ja povas malkovri Sin al iu ajn kaj ie ajn.
Domaĝo ke nuntempe tiuj mirakloj estas ĉiam svagaj, malimponaj ĉiutagaĵoj. Ĉiuj mirakloj sonas al mi tiel: "Mi havis ventrodoloron, do mi preĝis kaj nun mi fartas tute bone, dankon Dio!"Nuntempe estus pli facile malkaŝi por la tuta homaro, nuntempe estas amaskomunikiloj, se Pacifika Oceano estis malfermata, oni povus foti kaj publikigi en Facebook aŭ Instagram!Jes, sed oni malamas Diajn miraklojn ke ne deziras vidi ilin. Jes ja, tiaj aferoj estas publikitaj, sed neniu interesiĝas pri tio.
mihxil (顯示個人資料) 2013年5月29日上午10:44:22
palaman:Ĉu vi vere volas aserti ke vi kredas ke tio efektive reale okazis?! Estas komplete neeble ke iel 'haltus' la suno kaj la luno. Vi ja scias ke la suno ne vere moviĝas ĉirkaŭ la tero, estas la tero kiu turniĝas. Pormomenta halto de tiu turniĝo kaŭzus katastrofegojn. Probable neniu homo eĉ povus transvivi tion, se ne Dio sukcesis malakceli kaj akceli ĉiun atomon de la tero kaj ĉio sur kaj en ĝi samtempe. Krome dum tiu neturniĝado, pro subita manko de la centrifuga forto, ĉiuj oceanoj kaj eĉ la tuta formo de la tero fluus polusdirekten. Ĉi ĉio certe facile videblus en la geologio. Ĉio aldone bezonus ekstremajn multojn de energio, kiun eble eĉ Dio povus pli bone elspezi.. Des pli ĉar la celo estis nur helpi la hebrean armeon, kio eblus treege pli facile ol ĉi tiel....Mi pensas ke la tuta mondo vidus se Dio haltintus sunon kaj lunon, kiel li supoze faris por Josuo, tamen ne estas rilatoj pri tio, ekzemple, en Barato aŭ Ĉinio.La afero okazis tiom longantaŭe ke ĉiuj forgesis ĝin.
Ke tiu fenomeno nenie skribiĝis, krom en la religia libraro de iu popoleto en la mezoriento havas nur unu klarigon: Ĝi ne okazis, kaj nur servis literaturan celon.
mihxil (顯示個人資料) 2013年5月29日下午12:13:04
Vilinilo:Domaĝo ke nuntempe tiuj mirakloj estas ĉiam svagaj, malimponaj ĉiutagaĵoj. Ĉiuj mirakloj sonas al mi tiel: "Mi havis ventrodoloron, do mi preĝis kaj nun mi fartas tute bone, dankon Dio!"Ankaŭ okazas ĉi tiel: 'Mi havis kanceron, do mi preĝis kaj mi iris al kuracistoj kiuj dum semajnoj kuracis min per ĥemoterapio, kaj nun mi fartas tute bone, dankon Dio!'
palaman (顯示個人資料) 2013年5月29日下午5:56:31
mihxil:Nu ekzemple mi rakontu pri unu ortodoksa pastro, Danielo Sisojev,Vilinilo:Domaĝo ke nuntempe tiuj mirakloj estas ĉiam svagaj, malimponaj ĉiutagaĵoj. Ĉiuj mirakloj sonas al mi tiel: "Mi havis ventrodoloron, do mi preĝis kaj nun mi fartas tute bone, dankon Dio!"Ankaŭ okazas ĉi tiel: 'Mi havis kanceron, do mi preĝis kaj mi iris al kuracistoj kiuj dum semajnoj kuracis min per ĥemoterapio, kaj nun mi fartas tute bone, dankon Dio!'
http://en.wikipedia.org/wiki/Daniel_Sysoyev
kiu estis mortigita de islamanoj en 2010.
Rigardu:
http://www.youtube.com/watch?v=OXNdIswWslI
Mi mem ne konas la pastron, sed mi havas kelkajn ortodoksajn konatulojn, kiuj bonege konis lin.
La filmeto rakontas pri jena kazo:
Tiu ortodoksa knabo estis ege laca kaj ekdormis dum stiri sian aŭton. Kiam li estis jam sur la renkonta aŭtostrio antaŭ granda kamiono proksimiĝanta, subote li ekvidis en sia sonĝo patron Danielon, kiu donis al li signon tuje turni la aŭton. Rezulte la kanbo restis viva.
mihxil (顯示個人資料) 2013年5月29日下午6:10:26
palaman:Tiu ortodoksa knabo estis ege laca kaj ekdormis dum stiri sian aŭton. Kiam li estis jam sur la renkonta aŭtostrio antaŭ granda kamiono proksimiĝanta, subote li ekvidis en sia sonĝo patron Danielon, kiu donis al li signon tuje turni la aŭton. Rezulte la kanbo restis viva.Do bone, ĉu vi asertas ke ortodoksaj knaboj do neniam povas morti en aŭtoakcidentoj? Aŭ eĉ ke ili nur malpli ol neortodoksaj tion faras?
Tio kio pruvite ja helpas eviti mortojn en la trafiko estas nereligiaj antaŭrimedoj kiel deviga teknika kontrolo de la aŭtomobilo, deviga surhavo de la sekurzono, pli bonaj edukoj de aŭtomobilistoj, zorgi ke ili ne estas drinkintaj. Tiaj aferoj. Preĝado aŭ eĉ patro Danielo ne helpus.
Same kiel ĉe kancero helpas kuracistoj, kaj oni danku tiujn, ne dion aŭ preĝadon.
palaman (顯示個人資料) 2013年5月29日下午6:36:40
mihxil:Kial mi devus tion aserti, amiko?palaman:Tiu ortodoksa knabo estis ege laca kaj ekdormis dum stiri sian aŭton. Kiam li estis jam sur la renkonta aŭtostrio antaŭ granda kamiono proksimiĝanta, subote li ekvidis en sia sonĝo patron Danielon, kiu donis al li signon tuje turni la aŭton. Rezulte la kanbo restis viva.Do bone, ĉu vi asertas ke ortodoksaj knaboj do neniam povas morti en aŭtoakcidentoj? Aŭ eĉ ke ili nur malpli ol neortodoksaj tion faras?
Ĝis nun temis pri tio, ĉu mirakloj okazas aŭ ne. Sed ne pri tio, kiel pli oportune utiligi miraklojn por la homa prospero.
Ĉu tiu temo jam ŝajnas al vi ne tiom oportuna kaj tial vi urĝe ŝangas ĝin per la alian?
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Nu tio estas bona simptomo! Do mi aldonu kelkajn ekzemplojn de mirakloj almenaŭ por ke la simptomo estu pli rimarkebla.
Jene.
Nun temos ne pri unu mirakla kazo, sed pri fenomeno, kiu ĉiujare okazas sur la monto Favoro, kie troviĝas nia monaĥejo. Vi eble scias ke la monto estis loko de la Sinjora Transformiĝo.
Kaj jen ĉiujare en la samdatan nokton (laŭ nia juliana kalendaro) okazas ĉi tio:
http://www.youtube.com/watch?v=uVTwtSapS4I
Meze de tute sennuba ĉielo aperas speciala nubo, kiu kovras la lokon, kie estis Transformiĝo kaj estas la ortodoksa monaĥejo.