Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Dio ne ekzistas

de cellus, 2011-oktobro-23

Mesaĝoj: 1577

Lingvo: Esperanto

mihxil (Montri la profilon) 2013-majo-29 19:41:05

palaman:...sed persone vi ja estas kredulo. Ĉu nun mi komprenas vin ĝuste?
Mi supozas ke ne, ĉar baldaŭ vi probable centmilafoje diros ke mi 'nur' kredas. Jes, mi kredas, sed racie. Ĉiu iusence kredas, ĉar Popper-sence nenio absolute scieblas. Tamen estas io alia kredi en koboldoj aŭ kredi ke ili ne ekzistas. Tiuj du 'kredoj' estas klare ne samaj aŭ same raciaj, ĉu vi ne samopinias?

mihxil (Montri la profilon) 2013-majo-29 19:42:41

palaman: kaj ĉi-resumaĉo en la angla vikipedio elektas aŭskulti nur ateistan flankon de la diskutado.
Kio ne veras. Inter la nomataj kritikantoj estas papo, episkopo kaj 'ortodoksa' esploristo.

palaman (Montri la profilon) 2013-majo-29 20:12:43

mihxil: estas io alia kredi en koboldoj aŭ kredi ke ili ne ekzistas. Tiuj du 'kredoj' estas klare ne samaj aŭ same raciaj, ĉu vi ne samopinias?
Nu nu ridulo.gif
Klarigu do jenan videon
http://video.yandex.ru/users/olgador-dor/view/139/...

palaman (Montri la profilon) 2013-majo-29 20:16:41

mihxil:
palaman: kaj ĉi-resumaĉo en la angla vikipedio elektas aŭskulti nur ateistan flankon de la diskutado.
Kio ne veras. Inter la nomataj kritikantoj estas papo, episkopo kaj 'ortodoksa' esploristo.
Mi ne tro interesiĝas pri la opinio de Papo. Kaj tiu 'ortodoksa' esploristo estas nur krampe 'ortodoksa'.
Rimarku: se katolikoj ne kredus je la miraklo, do por kio ili ĉiujare ricevas la Fajron el la manoj de Ortodoksa Partiarko?
Kaj ankaŭ rimarku: eĉ inter apostoloj trovigis Judo - do por kio oni ne povus trovi judon inter ortodoksuloj?

mihxil (Montri la profilon) 2013-majo-29 20:19:52

palaman:
mihxil: estas io alia kredi en koboldoj aŭ kredi ke ili ne ekzistas. Tiuj du 'kredoj' estas klare ne samaj aŭ same raciaj, ĉu vi ne samopinias?
Nu nu ridulo.gif
Ne estas respondo al mi simpla demando.

Kaj nek tio ĉi:
palaman:
Klarigu do jenan videon
http://video.yandex.ru/users/olgador-dor/view/139/...
Mi ne povas klarigi ion per nur tia malbonkvalita filmeto. Mi supozas ke temas pri tiu menciita sankta fajro. Provizore mi simple hipotezas ke temas pri fraŭdo. Tio nune ŝajnas plej koheri pri la magra faktaro kiu al mi disponas. Tia fajro ja facile estas farebla far homoj, kaj aldone ili havus bonan motivon (nome la mona gajno) tion fari. Do kial tio ne estus la vero?

mihxil (Montri la profilon) 2013-majo-29 20:21:40

palaman:Mi ne tro interesiĝas pri la opinio de Papo.
Tio ne gravas. Mi nur volis montri ke vi misprezentis la faktojn. Aŭ ĉu vi volas sugesti ke la vidpunkto de papo estas 'ateista'?

palaman (Montri la profilon) 2013-majo-29 20:22:56

mihxil: Mi supozas ke temas pri tiu menciita sankta fajro.
Ne! http://en.wikipedia.org/wiki/Our_Lady_of_Zeitoun

palaman (Montri la profilon) 2013-majo-29 20:26:18

mihxil:
palaman:Mi ne tro interesiĝas pri la opinio de Papo.
Tio ne gravas. Mi nur volis montri ke vi misprezentis la faktojn. Aŭ ĉu vi volas sugesti ke la vidpunkto de papo estas 'ateista'?
Ne!
Mi nur atentigas vin: kiam temas pri famaj, multe pridiskutataj faktoj, oni certe povas trovi ion ajn.
Kiam mi diris ke Viki tenas flankon de ateistoj, mi celis diri ke eĉ inter argumentoj flanke de kristanoj Viki mencias nur kelkajn opiniaĉojn.
Tio ne estas vere objektiva traktado de la demando.

palaman (Montri la profilon) 2013-majo-29 20:28:03

mihxil:
palaman:
mihxil: estas io alia kredi en koboldoj aŭ kredi ke ili ne ekzistas. Tiuj du 'kredoj' estas klare ne samaj aŭ same raciaj, ĉu vi ne samopinias?
Nu nu ridulo.gif
Ne estas respondo al mi simpla demando.
La respondo estas evidenta: mi prezentas al vi faktojn, kiuj vi ne povas klarigi alie krom banala "trompo".

Sed kameron ja malfacilas trompi ridego.gif

mihxil (Montri la profilon) 2013-majo-29 20:41:47

palaman:Ne! http://en.wikipedia.org/wiki/Our_Lady_of_Zeitoun
Vi povus aperigadi 'miraklojn' post mirakloj. Unuj eĉ pli obskuraj ol la aliaj. Kion ĉi tio eĉ volas montri? Ke aperas filmaĉoj, ke aperas trompoj? Ke aperas fenomenoj kiuj ne tuj klarigeblas, kaj kiuj eble bezonus iom da vera esploro surloka? Ke mi ne informiĝis pri ĉiuj tiaj aferoj? Ĉion ĉi mi jam scias.

Ĝenerale mi ja trovis ke se iu serioze ekesploris tiajn aferojn, ke ĉiam evidentiĝas ke ne estas io 'supernatura'. Mi provizore simple supozas ke validas tio por ĉio.

palaman:La respondo estas evidenta: mi prezentas al vi faktojn, kiuj vi ne povas klarigi alie krom banala "trompo".
La demando estis ĉu kredado je koboldoj estas simila al kredo ke ili ne ekzistas.

palaman:Sed kameron ja malfacilas trompi
Ia lumo en poŝtelefona filmeto tamen signifas apenaŭ ion. Des malpli por mi, kiu ne estas eksperto pri filmoj nek pri ĥemio aŭ artfajraĵoj.

palaman:Kiam mi diris ke Viki tenas flankon de ateistoj, mi celis diri ke eĉ inter argumentoj flanke de kristanoj Viki mencias nur kelkajn opiniaĉojn.
Tio ne estas vere objektiva traktado de la demando.
Estas la subĉapitro 'kritiko'. Estas logike ke tie aperas la kritikoj. Antaŭ tio aperas tuta artikolo pri la fenomeno kiu ŝajnas al mi sufiĉe neŭtrala. Oni ne povas prezenti ion tian senkritike, io tia sendube trovas diskuton.

Kial Li ne foje denove haltigus la rotacion de la tero dum unu tago? Jen tio vere impresus.

Reen al la supro